<< | #438 ; Amo havu sian rolon ankaŭ en nia civiteto |
>> |
Ŝajne amo ludis signifan rolon en la vivo de multaj personoj. Oni multe kantis pri amo. Oni skribis grandaj libroj pri amo. Amo klare estis tre esperinda afero por multaj homoj, almenaŭ provizore. Printempo, sezono de amo?
Oni diris multaj aferoj pri amo. Oni volas ami por eterne. La detala enhavo de amo eble estas mistera kaj eble ekzistas multaj aliaj tipoj de amo?
Iu diris ke la amo estas principe eterna, sed la celoj de amo tamen varias dum tempo. Sciencisto opiniis - eble iom malvarme - ke la amo estas nur laborilo de biologio por pliiĝo de loĝantaro, fenomeno de fizika seksa vivo.
Miascie oni faris multaj teruraj krimoj pro la tiel nomita amo. Amo povas esti danĝera. Amo kapablas difekti kaj detrui.
Nu, iom pli optimisme ni certe povas promesi ke ankaŭ nia propra civito enhavu iom da amo, kio ajn estus la vera signifo de ĉi tio iom nedifinita koncepto.
La amo en nia propra civiteto tamen apenaŭ gvidos el la apude fotita ruĝa korforma balancilo je la pinto de "Kirjurinluoto" al la kristanisma kirko kio aperas en la fono de foto. Nia amo ĉefe estu pli spirita kaj nefizika. Jam sufiĉe da infanoj en la mondo.
En la antaŭa artikolo mi menciis la tiel nomitajn "serurojn de amo". Nu, ni ja jam scias ke amo estas absolute la plej grava afero en la tuta mondo kaj solvo al ĉiuj eblaj problemoj ... kaj certe tute eterna. Kelkaj personoj tamen volas konfirmi kaj sekurigi la amon per aparta fizika seruro.
En Francio la ponto eble ne estas sufiĉe fortika por porti la multegajn serurojn de amo. Ĉu ili en Francio tamen estas necertaj pri la aferoj de amo kaj tial bezonas tiel multe da pezaj seruroj? En la urbo Pori estas la situacio de amo eble iom pli bona. La pontoj estas fortikaj kaj ili ne bezonas porti tro multe da seruroj de amo.
Sube estas fotoj pri plej grandaj grupoj da seruroj de amo en gardreloj de lokaj urbaj pontoj "Porinsilta" kaj "Raumansilta". Kelkaj el ili portas nomojn.
Do la situacio de loka amo ŝajnas iom bona. Mi do rajtas libere mem selekti celon por mia nuna amo. Kaj kial mi ne selektu la rusajn kaligrafiajn literojn. Jes, sekvas fotoj pri tabulo sur la vando de nia rusa klasejo en la loka popolaltlernejo. Iom grandaj fotoj ĉar mi volas ke estu bone videblaj la bluaj sagoj kiojn oni uzis por indiki la direkton por desegni la literojn.
Nu, mi ne scias, eble en praktiko ekzistas iom diversaj stiloj kaj diversaj ordoj de linioj por desegni la rusajn kaligrafiajn literojn ...
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |