<< | #437 ; Novaj kaj oldaj ankroj de homa vivo |
>> |
Mi trovis la apudan tekston promenante sur la stratoj de urbo "Pori". La teksto afable informas por ni ke "ĈIU PORIANO ESTAS SPERTULO DE SIA URBO". Nu, dankon. La sanktaj burokratoj cedos?
Oni ege multe indignas spertulojn en Finnlando, ofte eĉ tute vane. La tiel nomita "sperteco" ofte estas pli grava ol sanaj opinioj de popolo. Por la plej altaj spertuloj evidente estas permesita eĉ decidi kiaj opinioj de popolo estu aprobindaj.
Falsaj personaj opinioj fakte tute ne ekzistas. Ĉiuj opinioj nome estas opinioj, do ĝustaj opinioj. La fifamaj oficialaj spertuloj tute ne komprenas tion. Ekzemple politiko ne estas scienco. Ne ekzistas nur unu korekta politika linio. Politika linio kaj opinio estas libere selektebla. La oficialaj spertuloj volus cerboŝtopadi la finnan popolon por kredi ke ekzistas nur unu alternativo. Sed fakte alternativoj abundas.
La vetero estis lastatempe iom pli malvarma kaj pluva. Kelkaj insektoj mi tamen observis. La plej granda printempa novaĵo tamen estas la ponto "Taavi", kion oni ĵus trenis al urbo (miascie el "Pihlavanlahti"). Estas malpeza somera pontona ponto kio ebligas por piedirantoj pli rapidan promenadon ekzemple el "Pormestarinluoto" al centro de urbo trans la rivero ... kaj certe por someraj "Jazz"-personoj el centro al "Kirjurinluoto".
Dank'al la ponto "Taavi" nun denove eblas foti pli bone la konstruan laboron sur la suda bordo de rivero (la futura 'rivera centro'). Klare okazis iom da progreso dum la vintro. Evidente la nova "rivera centro" komencas jam apud la ponto.
Laŭ finna proverbo estas nur iom da tempo el [unua observado de] motacilo al somero ("... västäräkistä vähäsen ..."). Nu, mi vidis motacilon jam je fino de aprila monato, sed kredeble daŭros ankoraŭ iom multe da tempo antaŭ ol oni povos paroli pri somero en la finna senco de vorto.
Nun oni provas konstrui novan registaron en Finnlando. Estos kredeble iom malfacile por atingi bonan kaj daŭran solvon. Miaopinie la futuro de politiko en Finnlando estas jam malespera. Finna ekonomio estos malfacila. Mi povas jam nun konstati: Sendepende de konsisto de nova finna registaro mi kontraŭstaros ĝin.
La nova finna registaro sendube subtenos finnan membrecon en EU kaj NATO kaj tioj politikaj krimoj kontraŭ nacia sendependeco kaj memstareco jam estas sufiĉe seriozaj. Mia socia grupo evidente havas nenion bonan por atendi el finnaj politikistoj kaj burokratoj.
Pli bone por Finnlando estus por adiaŭi al EMU & EU & NATO kiel eble plej rapide. Finnlando neniam havos bonan estontecon kiel humila servisto por USA.
Rusujo estus la natura plej bona amiko por Finnlando. Estu amikoj proksimaj kaj malamikoj kiel eble plej malproksimaj, esperis saĝa ŝtatisto. Geografio estas la sama kiel antaŭe. Rusujo tute ne malaperis. Rusujo restas kaj restos malantaŭ pli ol 1300 kilometroj da tera limo. Ĉu Finnlando vere volus esti vundebla insulo de malamikeco ĉe la rusa limo? Ĉu Finnlando vere volus esti respondeca pri la nestabilaj baltaj landoj?
La finna verde-ruĝa registaro jam kaŭzis multe da damaĝo kaj malprofito por Finnlando kaj tial ilia nuna suferado estas tute merita. Estas tre malbona ideo por provi fariĝi neŭtra pri karbono kaj forlasi fosiliajn brulaĵojn pli rapide (2035) ol EU ĝenerale (2050). Tute ne indas provi esti pli papa ol la papo mem. Finnlando ne kapablos savi la mondon eĉ se ĉiuj finnoj nun tute ĉesus por spiri kaj tiel finus por elspiri karbondioksidon CO2.
Finnlando ne povas agi kiel ia monda policisto. Finnlando ne povas labori kiel ia monda konscienco. Estas erare por pensi ke en Finnlando estus ia pli bona saĝeco pri eksterlandaj aferoj ol kio ekzistas en la koncernaj distancaj fremdaj kulturoj.
Tute ne indas por plue malfaciligi la jam seriozan militistan konflikton inter okcidento kaj oriento. Se estus la imperativo por Finnlando por plibonigi la mondan klimaton kaj deteni mondan plivarmigon, kial do ne estus same multe finna imperativo por preventi la trian mondan militon kaj por progresigi pacon inter la militistaj grandpotencoj? Klare iom signifas kiel Finnlando kondutas kun Rusujo.
Finnlando havas jam sufiĉe por fari por protekti sian propran kulturon kaj sian propran lingvon. Prefere oni tute malaprobu la anglan lingvon kiel ia malbona surogato por vera internacia lingvo. Prefere oni ne provu pli kaj pli adapti la Usonan kulturon. Vera internacia lingvo devas absolute esti kulture neŭtra. Nenio nacia lingvo estas kulture neŭtra.
Prefere la finnoj konservu la finnan lingvon por enlanda uzo kaj uzu nur la veran internacian lingvon Esperanto por internacia komunikado.
En Francio estas laŭ onidiro malnova ponto kie multaj enamiĝaj paroj fiksis sian tiel nomitan "serurun de amo" kaj eble ĵetis la ŝlosilon for. Kredeble la ideo estas por firmigi kaj iel oficialigi la amon inter la kamaradoj. Nature la baza funkcio de ponto estas iom alia. Mi legis ke tie estas jam tiom multe da seruroj ke oni malpermesis plian tian aktivecon. La pontoj en Francio eble ne estas kiel eble plej firmaj?
Espereble la pontoj en Finnlando estas pli fortikaj. Kaj certe estas kelkaj kredeble iom similaj "seruroj de amo" ankaŭ fiksitaj al la loka malnova ponto "Porinsilta".
Tamen en "Kirjurinluoto" evidente ekzistas ankaŭ oficiala loko por la "seruroj de amo". La apuda foto prezentas la konstruaĵon kio estas en formo de urso. La teksto en la ruĝa koro admonas por enamiĝi al urbo Pori, sed mi tamen kredas ke la posedantoj de seruroj havis ion alian en iliaj pensoj.
Apude eble estas ujo por la ŝlosiloj?
Nu, mi ne bezonas "seruron de amo". Estas nur ia kuriozaĵo. Kaj prefere oni konstruu pli fortikaj pontoj en Francio.
Ni forte batalu kontraŭ finnaj burokratoj. La malbenitaj finnaj burokratoj estas niaj malamikoj. Ili pereiĝu! La sango de burokratoj fluu sur tero kiel granda ruĝa rivero!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |