<<

#439 ; Kredeble jam baldaŭ komencos somero

>>

Eble oni jam kuraĝas diri ke baldaŭ komencos somero en Finnlando. En la urbo Pori forte floras betuloj kaj kelkaj novaj verdaj folioj jam aperis. La relative proksima maro estas ankoraŭ malvarma, sed oni atendas ke la vetero plivarmiĝos kaj eble la noktaj frostoj finiĝos.

Dum la nuna tempo estas iom malfacile por esti optimisma. Juĝa konfisko kaj la studiaj ŝuldoj min multe ŝarĝas. La pensio estas multe pli malgranda ol kion mi atendis. Estas pli multekoste por vivi. Ĝenerale oni atendas pli da ekonomiaj malfacilaĵoj en proksima futuro. Laŭ mia propra sperto tute nova profesia laboro ne plu eblos en Finnlando por pli aĝa ol 50-jarulo. Burokratoj grasiĝas kaj riĉiĝas, sed ordinara popolo malriĉiĝos.

Mi provis studadi aŭtomatigon en universitato kiel eble plej bone por tri jaroj, kio estis por mi la plej longa ebla interkonsentita tempo. La ekzamenon mi tamen ne plenumis. Ĉesis mono, ĉesis ekonomia apogo, ĉesis fortoj, ĉesis saneco. Mi fine perceptis ke mi studadis la malĝustan temon en tute erara lernejo.

Estas por mi jam tro malfrue por aspiri al nova profesia edukado en Finnlando. Edukado estas nur por junuloj kaj eksterlandanoj. Laboro ankaŭ estas nur por junuloj kaj eksterlandanoj. Finna industrio volas dungi nur junajn personojn ... kaj certe eksterlandanojn. Nu, tio ne estas nur malbona afero. Finna labora vivo ŝajnas jam malsana. Finnaj laborejoj fine produktas plejparte malsanaj laboristoj.

Tamen certe ni kredu kaj fidu al pli bona estonteco. Ni havu bonaj planoj por la futuro. Rimedoj estas malabundaj, sed ĉio tamen ne estas perdita. Eblas lerni kaj ekzerci. Ekzistas ankaŭ malmultekostaj ŝatokupoj. La vivo ne estas finita.

EU kaj NATO klare estas problemoj, sed oni povas ilin forte kontaŭstari. Ni trovu entuziasmigajn celojn kaj prudentajn elirojn. Ni forte batalu.

Dum armea servo de 1970-aj jaroj oni instruis por ni ke la vizaĝo kaj mieno de finna soldato estu same terura kiel la postaĵo de rabobirdo ("Petolinnun perse"). Nu, mi relative malmulte observis postaĵojn de rabobirdoj. Nun tamen eblas observi nordajn rabobirdojn en la Interreto de finna Yle Areena

Nature la intenco de birdoj estas por printempe kaj somere konstrui neston, kopulacii, demeti ovojn kaj kreskigi novajn idojn.

Oni povas ankaŭ observi en Interreto kiel la svedaj alkoj vagadas en norda Svedujo, "DEN STORA ÄLGVANDRINGEN". Fine ili naĝos trans iom granda rivero. Kredeble la vagada vojo de alkoj estas iom la sama por ĉiuj jaroj. Ili vagas el ilia travintra loko al verdaj someraj paŝtejoj.

Sed kial la alkoj vagas? Nu, mi divenas ke ursoj estas somere ioma problemo por alkoj en norda parto de lando. Vintre la ursoj tamen dormas kaj por alkoj eblas pli libere kaj sekure paŝti en nordo.

Apud la rivero "Ångerman" oni muntis inter alie pli ol 30 fotiloj kaj eĉ 22 kilometroj da kablo por foti la vagantajn alkojn kioj promenas, vadas kaj fine naĝas al - kredeble - pli bona alka estonteco. Iam mi vidis kiel proksimume dek alkoj samtempe naĝis trans la rivero.

Bedaŭrinde por nia propra civiteto "Mueleja Insulo" provizore ne eblas por konstrui same grandan fotilan sistemon. Tamen fotiloj estos por ni tre interesa temo ankaŭ estontece.

Lastatempe mi trovis la apude fotitajn bonajn tradukitajn librojn de finna verkisto "Arto Paasilinna". Li estas plejparte iom humura verkisto kaj vere tre finna. Tamen li havis multaj bonaj ideoj. Mi ĝenerale ne ŝatas tre multe pri beletriko, sed kelkaj libroj certe estas interesaj.

Mi mem apenaŭ iam kapablos por skribi veran libron. Estas kompatinde, ĉar tio estis unu el miaj plej grandaj junularaj revoj. Mi skribas plejparte nur ĉi tiaj iom mallongaj paĝoj.

Certe ia simpla belarto estus interesa temo kiel hobio, kvankam mi klare ne estas ia bona artisto. Sube vi vidos kelkaj lokaj artverkoj kiojn mi fotis en la loka urba biblioteko. Mi ne povas desegni tiel bone. Virina korpo certe estas interesa, sed tro postulema motivo por desegni aŭ por pentri.

Mi posedas multe da farbokrajonoj kiojn mi apenaŭ uzis. Unue mi planis ke mi desegnos naturajn plantojn kaj florojn. Tio plano tamen ne realiĝis.

Abstrakta belarto kredeble ne estas facila, kvankam mi aprezas plejparte nur tradician belarton. Se la tradicia arto tamen estas tro malfacila, eble mi provu desegni iajn abstraktajn artverkojn? Kredeble la artisto unue havas ian ideon pri la bildo kaj tio ideo eble estas nur malfacile konjektebla?

Mi povus desegni ion tiel malfacile kompreneblan kaj senespere komplikan bildon ke oni apenaŭ povus diveni ke fakte por mi unue ekzistis nenia vera granda ideo?

Nu, ĉiuokaze eblas eksperimenti kun farbokrajonoj kaj ekzemple rusaj kaligrafiaj literoj. Multe da diversaj koloroj, multe da strekoj sur uzita papero. Desegni mane simplaj objektoj. Foti la desegnaĵon kaj forte manipuli la foton en komputilo? Tute nekomprenebla rezulto, do bela abstrakta arto?

Mi lernis el io filmo ke la artverko prefere enhavu ion pri la artisto kiu ĝin produktis.

Nu, certe rusa teksto estas parto de mia mondo. Mi provas somere lerni la rusan lingvon pli bone. Tekniko nature estas parto de mia mondo kiel inĝeniero. Komputiloj, fotoj kaj fotiloj estas por mi gravaj. Mi ne bezonas nudaj virinoj por miaj propraj desegnaĵoj.

Dum la polena sezono estas facile por memori ke norma homa vivo estas nura batalo, daŭra batalo kontraŭ la malbenitaj burokratoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)