<<

#42 ; La pasinta jaro 2016 kaj la nova jaro 2017

>>

La fino de jaro 2016 en skolo estis al mi maldolĉa seniluziiĝo. La granda ideo estis studadi teknikon, sed surprize aperas ke en praktiko estas tre malfacile studadi teknikon en Pori. La studoplano de mia grupo estas preskaŭ malplena, neniaj novaj studopunktoj, neniaj kursoj en tekniko.

Aldone aperas ke la multe parolata ebleco de "inĝeniera laboro" aŭ fina laboro de skolo praktike ne eblas se oni ne laboras en iu entrepreno. Mi estas jam 58 jarojn aĝa, ekster ĉiuj entreprenoj kaj la pordoj de entreprenoj restos al mi fermitaj. Tiu estas tre grava problemo ĉar sen akceptita fina laboro de skolo oni ne povas ricevi ekzamenon. Do pli ol 4 jaroj da studado ... por nenio rezulto? Tre deprimiiĝita.

Kelkaj lumradioj tamen flagretas en la malserena vintra mallumo. La ordinara matematiko de ordinaraj inĝenieroj estas kvazaŭ ludo de infanoj, preskaŭ sen vera en praktiko utila enhavo. Tamen la specialaj kursoj de matematiko-modulo estas multe pli utilaj al formplanisto.

Matematiko-modulo konsistas el vera matematiko. Daŭras tamen longe, ĉar estas du kursoj en jaro. Ŝajne eblos al mi partopreni nur en 3 kursoj. La kvara kurso de matematiko-modulo superas la 4½ jarojn kiujn mi havas por studado. Kaj estos ankaŭ aliaj kursoj. Mi ne scias ĉu eblos al mi daŭrigi studadon post 4½ jaroj. Mi kredeble bezonus la tutan matematiko-modulon por povi daŭrigi studojn ĝis diploma-inĝeniero.

Fakte mi volus studadi ĝis universitata grado kaj titolo de doktoro. Vera tekniko evidente sin kaŝas malantaŭ la al mi fermitaj pordoj de entreprenoj. Ne eblas praktike labori kun tekniko, sed mi volus eĉ studadi teknikon, havi ion por fari kun tekniko, almenaŭ en teorio. Finna ŝtato volas fari la vivon malfacila por studentojn. Studoj tamen estas la sola prudenta ebleco por daŭrigi la vivon.

Konstruaĵoj konformaj kun astronomio estas fajna ideo, almenaŭ en teorio. Mi kredas 100% al la ideo de sunhorloĝo kun speguloj. En iu ideala mondo la tra-tegmentaj spegulaj sunhorloĝoj estus nesuperebla produktaĵo. En la ĉi tiu nia reala mondo ... Tjaah .. almenaŭ ili estas unu promesa ebleco, unu entuziasmiga penso.

La futuro de Finna popolo ŝajnas malbona. Nur senutila kaj eĉ noca burokratismo floras kaj prosperas en tiu lando de iluzia demokratio. Vera demokratio estas morta en Finnlando. Ĝi mortis jam antaŭ sia propra naskiĝo. Malnovaj putremaj ŝtatoj estas jam fakte mortaj, vivu nia nova bona ŝtato!

Mi vidas grandajn mankojn kaj devigajn bezonojn de reformo speciale en la skola sistemo de venontaj inĝenieroj en Finnlando. La skola sistemo de mia propra nacio certe meritas esti multe pli bona. Programistoj regu la mondon. Inĝeniero certe bezonas veran profesian konon kaj bonan scion.

Kion do alportos la nova jaro 2017? Printempe mi studados la duan parton de matematiko-modulo. Mi ankaŭ studados iom pli da hispana lingvo dum printempo. La somero estas granda demandosigno. En aŭtuno eble sekvas la tria parto de matematiko-modulo. Mi provos plilongigi la studadon por kapabli evoluigi la vivrimedojn kaj metiojn de nia malgranda sendependa nacio. En praktiko estas surprize malfacile studadi teknikon, nome eĉ trovi la eblecon por studado, sed mi faros mian plej bonan provon.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)