<< | #40 ; Ho ve, komenciĝu kiel eble plej baldaŭ mia skolo! |
>> |
La tiel nomata "Skolo de vivo" funkciis arde kaj flamiĝeme dum la tuta pasinta somero, sed nia oficiala skolo de venontaj inĝenieroj vere ankoraŭ ne komenciĝis por ni plenaĝulaj studentoj.
La etosoj kaj animstatoj de somero plie libere ŝvebas en aero, sed fakte la aŭtuno kun siaj fortaj ventoj kaj pluvoj nin baldaŭ atingos. Ni priĝuu pri belaj someraj floroj kaj bongustaj beroj tiam longe kiel tio al ni eblas.
Jes ja, la skolo fakte ankoraŭ ne komenciĝis, sed estas jam aktuale en ĉi tiu kvara semestro de studoj komenci pensi pri la fina laboro de skolo, pri la "inĝeniera laboro" por la fina ekzameno de inĝeniero.
Antaŭe mi kredis ke estas plene devige fari la finan laboron por la fina ekzameno de inĝeniero en iu entrepreno. Lastatempe mi tamen lernis ke eblas fari la finan laboron ankaŭ en domo, sen entrepreno. Estas tre rekomendinde fari la finan laboron en entrepreno, sed ne tute devige.
Tiu nova informo tre dolĉigis kaj ĉarmigis mian animon. Mi estas kiel viro nove renaskiĝita. Verŝajne ne eblus al mi trovi iun entreprenon por fari la gravegan finan laboron de skolo. Sen fina laboro, nenia ekzameno, sed ĵus nun ŝajnas la honora titolo de inĝeniero pli proksima ol iam antaŭe.
Mi tuj faris la petskribon por akiri permeson por komenci finan laboron, uzante mian karan propran ideon de ekvatora sunhorloĝo kun speguloj.
Mi eĉ en la sama tago komencis novan finnan paĝaron INSSI por subteni kaj disvolvi la finan laboron al mi tiom gravan.
Tamen fakte mi ankoraŭ ne ricevis la oficialan permeson por komenci. Eble la ideo ne estas sufiĉe "maŝina" por ekzameno de inĝeniero de maŝina kaj produkta tekniko?
Tial povas okazi ke mia ideo fakte ne validas. La temo tamen estas tre interesa kaj sufiĉe postulema por trakti ekzakte kaj perobjekte.
Antaŭe en la skribo #02 mi iam revis pri LI3DSI au "Libera inĝeniera tri-dimensia sistemo internacia". Tiu revo ne realiĝis. La tuta kampo de inĝenieroj estas troe vasta, nekonkerebla. La nomita nova finnlingva paĝaro tamen eble iom substituos LI3DSI?
Precipe se la fina laboro realiĝos laŭ tiuj planoj, mi laboros tre multe por akiri bonan resulton. Sed ĉiuokaze la ideo estas bona kaj meritas bonan kontribuon. Pro tiu mi ne skribos en futuro ĉi tie tre multe?
Multaj miaj laboroj ja restas ankoraŭ nepretaj. Antaŭen tamen volas vivanto. Ne eblas halti dum vivo. Ne eblas sin turni returnen al pasinteco.
Povas tamen esti ke INSSI (ia mallongigo de vorto de finna lingvo intencanta inĝenieron) iam helpos efektivigi programojn ankaŭ en Esperanto. Mi vivos en espero.
Se la unua ideo de fina laboro ne taŭgas, mi trovos alian ideon. Mi neniam kapitulacios. Ni civitanoj de memstara ŝtato estas speciale fortikaj kaj ni rezistos ĉiujn malfacilaĵojn. Mi estas ja valora persono de sendependa nacio, tenaca kaj malrompa kiel diablo, satano kaj demono sume. Inĝeniero mi fariĝos, tion fakton povas nenio deteni.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo