<< | #02 ; Grafiko - espero! |
>> |
En simpla sed utila grafiko mi kredas kiel neniu aliu. Nia materia mondo konsistas el objektoj kiujn oni kapablas plej bone kaj plej simple priskribi kun bildoj kaj desegnaĵoj.
Tial mi intencas labori tre multe por akiri bonan kapablon krei simplan utilan grafikon, por ekzemple al studantoj de tekniko, estontaj aŭ eĉ nunaj inĝenieroj.
Artisto mi ne estas. Pri arto mi scias nenion kaj kun "grafiko" mi ne celas ia arta grafiko. Mia grafiko estos teknika, eble eĉ scienca, en naturo. Ĝi eble povos servi iojn praktikajn celojn.
Ĉio ne estas tiel simple, sed oni devas ne uzi troe da rimedoj. Oni estu ŝparema. Oni koncentriĝu al la plej esencaj aspektoj de la temo. Ne ĵetu for la rimedojn de kliento. Ne lasu detaloj konfuzi la tutaĵon.
Grafiko povas presenti materiaj objektoj. Ili povas ankaŭ esti iom kompleksaj tutoj konsistantaj el multaj partoj.
En tri dimensioj grafiko povas ankaŭ bone presenti matematikan funkcion kun du parametroj aŭ argumentoj, ĉar estas tri aksoj. Z-kordinato en la bildo povas esti la valuo de la funkcio, z = f(x,y).
Mi revas ke mi ion belan tagon kapablus krei ĝeneralan grafikan "paketon" por studantoj de tekniko.
Ĝia nomo?
Tri-dimensia grafika paketo al malriĉaj studentoj? Senpaga inĝeniera tri-dimensia grafika sistemo? JavaScript kaj HTML5 Canvas por malsaĝuloj ( angle '...for dummies' )?
Eble 'Libera inĝeniera tri-dimensia sistemo internacia', aŭ kiel mallongigo LI3DSI de sendependa ŝtato Insulo de Muelejo? Dirita kiel [LI-TRI-DSI].
Mi ne scias ĉu tia grafika sistemo eble taŭgus kiel (parto de) 'inĝeniera laboro' aŭ 'fina faro' en la fina ekzameno de la lernejo, sed eble oni tion povas provi.
Ebloj de bona utila grafiko - senlimaj!