<<

#364 ; Nia kara lingvo kredeble evoluas konstante

>>

Vi jam antaŭe vidis ceramikan artverkon pri fama naĝisto Matti Mattsson el urbo Pori kiel urso de urbo. Evidente tiajn lokajn artverkojn produktas la artistino Mariitta Vaalahti, ĉar mi vidis ŝildon kun teksto "MARIITTA VAALAHDEN KERAMIIKKAA". Sube estas foto pri alia tia plejparte ceramika ursa artverko el la urba biblioteko (libropruntejo). Ekzistas pliaj.

La apudaj ursoj de urbo evidente veturos al la granda sablejo, plaĝo "Yyteri" kio situas ĉe la maro. Eble ili volas tie iom naĝadi, ripozadi, refreŝiĝi kaj sunumi dum la venonta varma somero. Nun la akvo tamen estas ankoraŭ malvarma.

Urso nome estas la oficiala insigna animalo de urbo Pori, kvankam kredeble tre malmulte da veraj ursoj nuntempe promenas sur la stratoj. La sveda nomo de malnova origino por la urbo estas "Björneborg", esperante rekte tradukite "Kastelo de urso[j]". Antaŭe kleraj homoj kaj oficistoj plejparte parolis svedan lingvon en Finnlando ekzemple dum la komenco de 1800-aj jaroj. Nun svedlingvuloj estas nur eta malplimulto en Finnlando, sed la sveda lingvo tamen konservis sian oficialan pozicion.

Jes, lingvo estas tre esenca temo. Nia favorita lingvo certe estas la neŭtra internacia lingvo Esperanto. Mi iom skribis uzante la lingvon, sed fakte mi ankoraŭ estas nur lernanto, nenia majstro. Multe da taskoj kaj iomaj problemoj ekzistas en lernado de (fremda) lingvo. Eĉ la gepatra lingvo ne estas tute sen problemoj.

Unu aspekto de lingvoj, kion ni ne povas tute ignori, estas ke fakte lingvoj evoluas dum tempo. Mi kredas ke eĉ nia kara propra Esperanto iom evoluis dum jardekoj. Novaj vortoj, novaj esprimoj, novaj konceptoj, novaj dirmanieroj. Ni vivas sur lingva vulkano kaj provas samtempe renovigi kaj modernigi nian propran lingvoscion.

Klare estus dezirinde ke ĉiuj esperantistoj de mondo uzus kaj komprenus la saman lingvon. Ia komuna norma lingvo Esperanto estas dezirinda. Estus dezirinde ke ekzemple multaj teknikaj terminoj estus detalaj, akurataj kaj unusencaj. Mi tamen ne estas tute certa pri tio ke tia estus la praktika vero en la vasta sed iom maldensa "Esperantujo". Ekzemple terminoj pri pafiloj kaj ĉasado estas miaopinie iom nebone uzitaj en Esperanto. Nu, certe la situacio estas la sama ankaŭ en aliaj lingvoj. Miaopinie Esperanto tamen eble havas sian propran problemon pro la por teknikaj celoj iom uma naturo de lingvo. Estas facile por konstrui novaj vortoj uzante la lingvon, sed kio estus la akurata signifo?

Mi depruntis novan esperantan vortaron el la libropruntejo de urbo. La iom granda PIV kun pli ol 1200 paĝoj, "Plena ilustrita vortaro de Esperanto" estas el jaro 2005, do jam proksimume 17 jaroj aĝa, sed multe pli moderna ol miaj propraj vortaroj.

Mia multe pli malgranda propra "Plena vortaro de Esperanto kun suplemento" estis presita en jaro 1971, paĝoj pli ol 500 kaj en la suplemento pli ol 60. Bedaŭrinde mi ne uzis ĝin tre multe. Plejparte mi uzis nur vortarojn finna-esperantajn. Unulingva vortaro kiel PIV havas siaj propraj problemoj en tradukado de vortoj.

Mia sankta intenco tamen nun estas por uzi PIV 2005 por plibonigi mian esperantan lingvoscion. Unu monato ne estas tre longa tempo por tio granda laboro, sed mi kredeble povus renovigi la prunton, se iu alia ne jam rezervis la saman libron.

Estas "Sennacieca asocio tutmonda" kio eldonis la iom ilustritan vortaregon PIV. Nu, certe la ideo de sennacieco estas iom alia ol la ideo de nia propra sendependa nacio Mueleja Insulo. Mi tamen ne vidas grandan problemon inter niaj celoj. La baza ideo estas por uzi la lingvon por ĝin pli bone lerni. Mi ne kredas ke la membroj de tio "sennacieca asocio" vere estus tute sen io nacio kaj tute sen nacieco.

Iuj homoj evidente opinias ke la baza ideo kaj ia "enkonstruita informo" de Esperanto nepre estu tutmoda amo inter homaro kaj eterna paco en la granda mondo. Miaopinie lingvo estas nur nepra laborilo por interhoma komunikado. Ĉu estas uzita por absoluta sincera amo aŭ por kruela milito, ne gravas. Lingvo estas ĝenerale uzebla laborilo por ĉiuj homaj intencoj. Ne estas racie por limigi la uzon de ĝenerala lingva komunikilo. Estas tro malforta kaj neutila lingvo se eblas esprimi nur absolutan amon kaj eternan pacon, kiojn nia reala mondo fakte tute ne enhavas. Ĉiam okazis militoj kaj malamo en la mondo kaj ankaŭ future okazos.

Nature Esperanto ne estas por ni la sola interesa lingvo. Oni nun forte ekscitas kaj instigas histerion kaj malamon kontraŭ Rusujo, la rusa popolo kaj eĉ kontraŭ la rusa lingvo. Tamen Rusujo kaj la rusa lingvo daŭre estos por ni karaj bonaj amikoj. NATO kaj USA tute ne estas niaj amikoj. La armila industrio de Usono neniam kapablos kaŭzi nin por adori kaj kulti usonan monon kaj usonajn armilojn. Ukrajno sole prenu sur sia respondeco kio ajn tie okazas.

La vetero ankoraŭ ne estas tre varma, sed estos printempo. La arbo alno floras (kvankam sen floraj petaloj) kaj disvastigas sian polenon al aero por reproduktiĝi. La printempa suna lumo estas jam multe pli forta ol vintra krepusko.

Tradicie printempo estas la sezono de io nova, la sezono de aliigo kaj ŝanĝo. Eble estos grava sezono ankaŭ por mi mem kaj por la estonteco de nia malgranda civito.

Mi ja volas esti bona inĝeniero kaj vera konstruisto, pri tio mi tute ne marĉandos, kvankam apenaŭ plu eblos labori profesie en Finnlando. Profesia teknika laboro evidente estas en praktiko nur senespera senelirejo, sakstrato. Mia memrespekto kaj memfido tamen multe baziĝas al tio kion mi scias, kion mi povus fari, kion mi konas.

La fakto tamen estas ke mi estas jam je 63½ jaroj. Mi certe ne fariĝos pli juna dum venontaj jaroj. Mia sanstato eble estos future pli malbona. Multe estas jam perdita, sed eblas perdi eĉ pli. La persona ekonomio jam estas tre malbona. Tiojn faktojn de praktika vivo mi devas atenti, akcepti kaj ektrakti. Mi ne vivos eterne.

Malfacile por prezenti novaj bonaj ambiciaj planoj por nia civito en ĉi tio situacio. En nebulo oni ne vidas bone. Nia futuro estas obskura kaj kaŝita por nia rigardo. Ni tamen nepre trovu uzeblajn solvojn por la racia futura vivo de mikronacio.

En la apuda lasta foto dekstre vi vidas la imponan kaj altan preĝejan turon de preĝejo de centra Pori trans la rivero. Preĝejoj ĝenerale estas pompaj konstruaĵoj.

Religio de eksterlanda origino certe ne estos mia solvo. Nia plej grava posedaĵo estas en niaj propraj kapoj, scioj kaj pensoj.

Iu finna politikisto (la prezidenta kandidato "Esko Aho") diris dum lia balotada kampanjo proksimume "Kio okazos, tio estas bona". Nu, mi voĉdonis al li, sed li ne estis selektita. Ĉu bona aŭ ne, mi ne scias, sed ne indas plendi. Pli bone oni estu relative kontenta kaj trankvila.

Nu, mi ne plu estas membro en lia politika partio (esperante nomita Finnlanda Centro) kvankam mi antaŭe subtenis lian kampanjon. Mi trovis ke la ideoj de tio politika partio tamen estas iom aliaj ol la miaj.

Tuta perfekteco ne estas atingebla, sed en vivo ekzistas ankoraŭ alternativoj, eblecoj, iom da lumo kaj espero. Ni batalu ĉiujn tagojn. Ni nur vivu unu tagon pofoje. Kio okazos, tio okazos kaj tio estos por ni sufiĉe bona.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)