<< | #363 ; La pejzaĝo de urba animo en Pori |
>> |
En antaŭa artikolo mi menciis la multkolorajn, kredeble junularajn pentraĵojn sur la muro ĉirkaŭ la nova konstruaĵo de forumo en urbo Pori. Jen kelkaj fotoj pri ili. Ili nome ne plu restos tie tre longe.
Samtempe mi volas iom pensi pri la animo de urbo, la fatalon kaj estontecon de loka homa vivo kaj ankaŭ certe pri mia propra futura destino, la destinon de nia propra nacieto "Mueleja Insulo".
Kion atestas la forumaj pentraĵoj pri la loka junularo, ĉu ion? En kio stato nun estas la animo de popolo? Nu, certe la pentraĵoj ne estas tute novaj, ĉar oni relative longe konstruis la foruman konstruaĵon.
La virusa epidemio ja jam longe turmentis la homaron. Por kelkaj estis la fizikaj simptomoj nur mildaj. Kredeble la epidemio tamen kaŭzis notindan kaj vastan kaj socian kaj ekonomian problemon kaj tia malhelpa efekto daŭros ankoraŭ longe.
Miaopinie oni ĉiam kritikis junularon kaj ĝenerale la junularo ĉiam estis pli-malpli malkontenta pri la socio. Ĉu do nenio vere nova sub la Suno? Ĉu estas tute norme por junularo por esti iom konfuza? La urbo Pori certe ne estas la plej bona kaj prospera situo en Finnlando, sed kredeble ankaŭ ne la plej malfacila. Miaopinie la situacio estas eĉ pli malbona en kamparo.
La finnaj frazoj en la apudaj fotoj estas iom malfacilaj por traduki al Esperanto, sed iom rekte mi povus skribi ilin en nia bona kaj nedialekta lingvo ekzemple "VI TRETU AL VIRINA GENERILO" kaj "VIRINA GENERILO KIO FEKO!". Nome la finna vorto "vittu" signifas tion kion angloj nomas "F-word". Miaopinie la lingvo Esperanto ne posedas tute respondan esprimon. Almenaŭ mia malnova vortaro ne tion havas.
En ĉiutaga vivo tia iom neobjektiva "F-word" certe ne estas tre malofta. Kelkaj eĉ opinias ke la vorto estas nur ia norma interpunkcia signo por junularo, samstila kiel punkto (.) kaj komo (,) en teksto.
Estas facile por kredi ke estas problemoj en la vivo de multaj junuloj. La estonteco estas iom necerta. Konkuro en socio estas pli kaj pli severa.
Junuloj tamen certe ne estas la sola homa grupo de malfacilaj vivaj cirkonstancoj kaj nesekura futuro. Ekzistas en Finnlando grandegaj problemoj ekzemple en sanitara servo de maljunuloj kaj malsanuloj. Manko de mono kaŭzas multe da problemoj. Novaj usonaj ĉasaviadiloj kaj aliaj armiloj estas por politikistoj multe pli plaĉaj ol pli bona sanitara servo de civitanoj.
Kredeble nia mondo nun estas en forta transformo. Malnovaj strukturoj povas disfali aŭ eble ili jam ruiniĝis. La figuro de venonta mondo povas esti iom alia, sed apenaŭ pli bela.
La minaco de granda kaj pereiga eŭropa milito kontinue ŝvebas super niaj kapoj. Multaj militistaj kaj politikaj agantoj volas pliakrigi kaj plimalfaciligi la situacion inter popoloj, nacioj kaj armeoj. Malserenaj mornaj ombroj falas sur la estonteco de homa vivo.
Kio nin do helpos kaj savos? Ĉu io religio, ĉu mistikaj superstiĉaj fortoj, ĉu supernaturaj estaĵoj? Au ĉu ni nur puŝu nian kapon profunden al arbedo por tute ne vidi la tro danĝeran realon, la minacajn teruraĵojn de granda mondo, ĉu estus valida solvo?
Por individuo estas la eblecoj por influi al la situacio por ĝin plibonigi klare tre malgrandaj, plejparte senesperaj.
Por mi mem tekniko restos grava temo. Kredeble mi neniam povos labori kiel vera profesia inĝeniero. Mi estas tro maljuna por tio. La inĝeniera scienco kaj la bona inĝeniera arto tamen estos miaj altaj valoroj por la resto de mia vivo.
Rusujo, rusa kulturo kaj la rusa lingvo restos miaj bonegaj amikoj por ĉiam, malgraŭ la malbonvola publika kontraŭrusa propagando en Finnlando. La deveno de problemoj en Eŭropo estas la malsankta alianco de USA kaj NATO.
Nu, kion ni faru? Ĉu nur ridi frenezule kiel la apuda individuo? Mi supozas ke la bildo prezentas "Pelle-Hermanni", la fama loka klaŭno kiu havas sian propran ludkorton por infanoj ne tre malproksime el la ambasado.
Enigma estas la estonteco. Tamen certe la plej malfortaj homoj plej multe suferos. La granda kapitalo fartos bone kiel ĉiam, kvankam ĝenerale estos misaventuroj en ekonomio. Speciale la armila industrio de USA fartos tre bone.
SAVU LA BALENOJN, kriis iuj. Neniu tamen krias por savi la homaron. Oni multe parolis pri la krizo de monda klimato. La krizo de homaro tamen ne estas same interesa temo? Ŝajne la plej granda problemo en la mondo nun estas manko pri pezaj kaj fortaj armiloj? Estas tro malrapide kaj senefekte por mortigi homojn per la nunaj armiloj?
Ŝajne oni nun tute ne volas pacon en la granda mondo. Por finnaj politikistoj la plej grava tasko ŝajne estas por humile plenumi la volon de EU, USA kaj NATO. Ŝajne la politikistoj en Finnlando jam sin preparas por milito kontraŭ Rusujo. Ĉiuj finnaj ĵurnaloj kaj informservoj volas kiel eble plej multe demonigi Rusujon.
Kio estus la plej alta kaj nobla senco de homa vivo? Ĉu granda milito kontraŭ Rusujo? Ĉu tia freneza milito vere solvus ĉiujn la problemojn de granda mondo? Ĉu post tia vana milito ne plu ekzistus aliaj kaj pli esencaj problemoj? Ĉu granda milito savus la balenojn kaj la klimatan katastrofon? Ĉu la situacio de malriĉaj kaj malsanaj homoj estus pli bona? Certe ne.
Estu milito aŭ ne milito. Ĉiuokaze ni multe batalu dum nia propra persona vivo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |