<<

#365 ; La ABCĈD... de teknikaj aferoj esperante

>>

En antaŭa artikolo mi pruntis relative novan unulingvan vortaron PIV ("Plena Ilustrita vortaro" el jaro 2005) el la urba libropruntejo (biblioteko) por unu monato. Nun mia honesta intenco estas por iom uzi la ilustritan vortaregon kaj espereble samtempe por lerni iom pli da nia kara bona lingvo.

Speciale mia kono pri teknikaj vortoj kaj terminoj en Esperanto estas iom mankhava. Mi do unue koncentriĝu al kelkaj plej interesaj bildoj kaj vortoj pri aferoj de teknika naturo. La apudaj bildoj estas nur fotoj de kelkaj ilustraĵoj en PIV per simpla cifereca fotilo. La kvalito de fotoj eble ne estas ultrabona.

Mi provas lerni la modernajn teknikajn esprimojn, sed estas multe da laboro. Fakte mia teksto tute ne povas esti ĝisfunda kaj perfekta. Poste mi ankoraŭ aldonis iom da teksto el PIV.

Amplifilo (dekstre) certe estis grava elektronika aparato en mia distanca juneco. Plejparte la motivo estis por mem konstrui fortan amplifilon por sonaj frekvencoj per apartaj komponantoj. Por junuloj la muziko ja estu kiel eble plej laŭta kaj por plimulto de junuloj estas muziko tre grava afero.

Multaj modernaj amplifiloj estas ene en nur unu relative malgranda komponanto, kiel la apude fotita integrita cirkvito LM741.

Ĉi tiel klarigas la PIV la vorton "Amplifilo" : "Aparato, por pliigi la energion de elektraj osciloj aŭ kurento."

Ampolo (maldekstre) estas vorto kion mi ne uzis. Miaopinie ĝi estas simple elektra lampo, sed kredeble eblas aliaj interpretoj.

Inkandeskaj lampoj estas kredeble jam iom raraj almenaŭ en Finnlando, ĉar EU ilin ne aprobas. Inkandeska ampolo nome produktas relative multe da varmo kaj nur relative malmulte da videbla lumo.

Nu, miaopinie iam estas dezirinde ke elektra lampo produktu iom multe da varmo. Oni ofte hejtas per elektra energio, kial do la ioma hejtado per inkandeska lampo estus speciale malbone?

La vortaro PIV donas multaj signifoj por la vorto "Ampolo" : "1 Malgranda, ŝvela, vitra ujo, uzata en laboratorio ... 3 Elektra lumigilo, kiu funkcias ĝenerale laŭ inkandeska principo ... "

Arbalesto (dekstre) estas unu tipo de pafarko. Ekzemple antikvaj militistoj uzis tiajn antaŭ la invento de pulvo.

Ordinaraj pafarkoj estas permesitaj por ĉasi kelkaj animaloj en Finnlando. Arbalesto tamen ne estas permesita por ĉasado en Finnlando.

Eblas nome aranĝi arbaleston tiel ke restas ŝargita sen daŭra homa forto. Norman pafarkon oni devas streĉi la tutan tempon por pafi, sed jam prete streĉita arbalesto ne bezonas tion kaj povus facile malstreĉiĝi senintence.

En Finnlando la burokratoj do opinias ke arbalesto estus tro danĝera por ĉasisto.

PIV diras pri "Arbalesto" : "Speco de pafarko, streĉata per risorto k provizita per ligna fusto, por direkti la sagon."

Borilo (maldekstre) estas grava laborilo, ofte mane uzata. La baza ideo estas por produkti novan truon al malmola materio - ekzemple metalo - uzante eĉ pli malmolan rotaciantan borpinton.

Plej akurata laborado tamen fakte ne eblas per norma borilo. Finne oni nomas tre bonan aparaton por bori "Avarruskone"

Kelkaj aliaj fortaj laboriloj estas ekzemple Tornomaŝino, Frezmaŝino kaj aparatoj kiuj povas esti Perkomputile ciferece stirata (CNC).

PIV jene kun kelkaj ekzemploj klarigas la vorton "Borilo" sub la verba vorto "bor/i" por kiu baza vorto oni nun uzas la mallongigan signon "~" : Mana aparato, kiu ~as, turnante ~pinton: elektra ~ilo (movanta per elektra motoro); kabut~ilo, krank~ilo, klik~ilo

Kredeble oni ankaŭ iam uzas la vorton borilo por la nura borpinto.

Cirkvito (dekstre) estas grava baza elektra kaj elektronika koncepto.

Senpera lutsistemo por konstrui elektronikajn cirkvitojn certe estas bona principe, sed praktike por mi tro malfacila. La senperaj komponantoj estas tre malgrandaj kaj por miaj fingroj tro malfacilaj por manipuli.

Ĉikune mi nomu la terminon integrita cirkvito (IC) aŭ Integra cirkvito kio estas tre kompakta elektronika tutaĵo.

Nuntempe oni nur malofte konstruas vastaj elektronikaj cirkvitoj el multaj apartaj relative simplaj komponantoj. Ekzistas haveblaj diversaj ne tre multekostaj pretaj pli kompleksaj cirkvitoj kiujn oni povas uzi por efektivigi sian propran aparaton.

PIV pri la multaj signifoj de vorto "Cirkvit/o" kio nun estu la signo "~" : 1 Vojo, laŭ kiu elektra kurento povas cirkuli, fermita, malfermita ~o, paralelaj, seriaj ~oj ... 2 Aro de interkonektitaj elektronikaj partoj por plenumi ion funkcion; analoga, cifereca, logika ~o; oscil~o ... 3 (analoge) Aro de interkonektitaj aparatoj, kie cirkulas fluido plenumanta difinitan funkcion: bremsa oleo~o, malvarmiga akvo~o.

Do la cirkvito ne bezonas nepre esti nur elektra aŭ elektronika. Povas esti ekzemple fluida.

Diodo (maldekstre) klare estas moderna aparato. Modernaj lampoj ofte estas iaj diodoj, mallongigo LED (Lum Eliganta Diodo).

Diodo konduktas elektran kurenton (plejparte) nur al unu direkto, el anodo al katodo.

Modernaj diodoj estas ofte malgrandaj kaj faritaj el duonkonduktanta materio, sed antaŭe ekzistis ankaŭ "elektrontubaj diodoj". Vikipedio tamen ankoraŭ konas la malnovstilan vakutubon

PIV pri "diodo" : Duelektroda elektronika komponanto (pasintece tubo, nun junto 4), kiu konduktas elektron en nur unu direkto k estas uzata i.a. kiel rektifilo.

Dubelo (dekstre) estas parteto kiojn ekzemple konstruistoj de domoj ofte bezonas. La tuta klarigo de PIV por la vorto jam estas en la apuda bildo.

Mi ne scias la fluan finnan parolan nomon por dubelo, eble "tulppa""holkki"?

Esence por uzo de dubelo estas ke ne eblas fari ŝraŭbrelon al la materio. Dubelo kaŭzas multe da frikcio kontraŭ la materio kiam oni ŝraŭbas ŝraŭbon en la dubelo kaj tiel la ŝraŭbo bone persistas je materio.

Ekscentriko (maldekstre) estas interesa tradicia mekanika aparateto, ia mekanismo.

Miamemore malnovaj fortaj vapormaŝinoj ofte utiligis ekscentrikon.

Ekzistas multaj diversaj interesaj mekanismoj, sed la esperanta nomaro en Vikipedio estis provizore iom mankhava.

Ĝenerale modernaj homoj opinias ke mekanismoj kaj aliaj aferoj mekanikaj estas tre simplaj. Nu, mi ne scias pri tio. Miaopinie bona mekanismo povas esti iom kompleksa por konstrui kaj surprize multekosta por produkti en bona kvalito.

Fotografilo (dekstre) - aŭ simple fotilo - certe estas por ni bone konata. Modernaj fotiloj estas plejparte ciferecaj.

Espereble mi neniam uzis en esperanta teksto la anglisme stilan vorton "digitala" ĉar tian vorton nia lingvo ne konas. Ekzemple komputilo estas cifereca aparato.

En apuda foto la fotografilo uzas disketon por memorteni la fotojn, sed modernaj fotiloj uzas duonkonduktantan memoron por la sama intenco, sen dum laboro movantaj mekanikaj partoj.

PIV pri la baza vorto, la verbo "fotograf/i" : (tr) Registri bildojn sur lumimpresebla emulsio aŭ ciferece sur datenportilo, ĝenerale per aparato (~ilo) traktanta la bildon unupaŝe: ... kaj sub tio pri la vorto "fotografilo" : Aparato por ~i: cifereca ~ilo.

Multe restas por batali ... la unulingva vortaro estas tre granda ... certe mi nur relative malmulte povas skribi pri la Esperanto en PIV ... klare mia intenco ne povas esti por anstataŭigi la grandegan vortaron ...

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)