<< | #362 ; Ĉijare kredeble estos iom malvarma Pasko |
>> |
Printempo progresas kaj venos Pasko. Por Pasko oni kutime pentras ovojn de kokino per gajaj koloroj. Oni ankaŭ povas aĉeti "ĉokoladaj ovoj". Prezo de ovoj nature estas grava faktoro.
En apuda foto ni vidas reklamon de malgrandaj paskaj ĉokoladaj ovoj el la vendohalo de urbo Pori. La finna reklamo proklamas "MEILLÄ EI MUNISTA KISKOTA".
Nu, oni povus kompreni la tekston esperante senkulpe ekzemple "ĈI TIE ONI NE EKSPLUATAS PRI OVOJ", kio aludas al relative malalta prezo. Oni tamen povus kompreni la saman tekston ankaŭ iom alie, ekzemple "NI NE TIREGAS (ŜIRAS) EL TESTIKOJ".
Por pasko oni ja rajtas fari iom da burleskaĵoj. Pasko estas la tradicia soleno de printempo.
Cetere mi povas mencii ke la vendohalo estis origine konstruita 1927 kaj plivastigita 1939. La malnova vendohalo certe estis iom alia ol la nuna. Ĝi estis renovigita 2012. Mi manĝis tie ekzemple hodiaŭ iom da supo, sed certe oni povas diri ke la vendohalo estas nun relative silenta, malmulte da klientoj. Estas malfacile por konkuri kun pli modernaj centroj de butikoj.
La vetero estis jam provizore iom varma printempa vetero, sed kredeble baldaŭ estos multe pli malvarme. Ĉijare la Pasko estos iom friska. Oni ankoraŭ ne forlasu vintrajn vestojn.
La printempo tamen jam progresis rimarkeble. En apuda foto ni vidas iom da loka glacireviĝo, kiel la rivero "Kokemäenjoki" liberiĝas el vintra kovrilo de glacio. La akvo fluas for de fotilo al maro kaj emas transporti la platojn de glacio kune.
La urbo Pori certe ne estas ankoraŭ tute preta. Estos novaj artverkoj por efektivigi, novaj konstruaĵoj por konstrui. Klare la urbo estas nenia granda centro de forta ekonomia kreskado, sed meritos futuron.
Sur la vendoplaco de urbo oni vintre multe laboris por tute renovigi la malnovan iom malgrandan konstruaĵon de forumo. Jam estas iom da rezultoj videblaj. La nova domo estos multe pli moderna ol la malnova. Grandegaj fenestroj.
Klare la nova domo de forumo ne estas ankoraŭ preta, sed sube vi vidas iom da nova stilo. Dum la konstruado estis multe da multkolora artverko videbla en la baraĵo ĉirkaŭ la konstrua loko, kredeble farita de loka junularo laŭ oficiala permeso. Ĉiuj el la tekstoj en artverkoj miaopinie ne estis tre komplimentaj por la urbo.
Ĉi tion novan modernan konstruaĵon de vendoplaco kredeble povos uzi ekzemple klientoj de forumo kaj homoj kiuj atendas sian aŭtobuson. Oni parolas eĉ pri ia "olohuone", "estada ĉambro" por porianoj. Somere estos certe pli multe da vendistoj sur la vendoplaco. La virusa epidemio sendube nocis kaj la vendistojn kaj la klientojn.
En la malnova konstruaĵo de forumo estis nur tre malgranda Hesburger -restoracio, spaco por nur kelkaj klientoj. La nova Hesburger estos por 50 klientoj. La tuta areo estos laŭ loka ĵurnalo 460 m2 kaj el tio por la kiosko "R-Kioski" estos 120,5 m2. Parto de areo estas subtera. Oni taksas ke estos preta je la unua de majo. Somere estos teraso por almenaŭ 15 klientoj. Je suna vetero la tegmento de nova domo povos produkti elektran energion el radiado de Suno.
Jes, progreso progresos. Mi ne fartis tre bone lastatempe, sed espereble mi tamen povos ankoraŭ ĝui pri vivo. Estos novaj bataloj kaj novaj afliktoj, sed ankaŭ kelkaj novaj sukcesoj.
Apuda foto el biblioteko de urbo kredeble prezentas la sportan urson de 'Pori' kun ora medalo. Se mi korekte vidis la tekston, estas la medalo el "TOKIO 2020". Nu, mi ne scias kio estus la speco de sporto konvena por urso. Eble ĝi naĝis, ĉar estas kun blua banŝorto?
Se mi estus same malafabla kaj aroganta kiel la fama usona (miamemore) Mark Twain en Italujo, mi povus demandi " ... interese, sed kio estas la piedestalo kaj kio la statuo?". Tamen la statuo estas fakte bona.
Nu, mi ne estas tre konscia pri sporto, sed helpe de Interreto kaj Vikipedio mi povas diveni ke temas pri loka sportisto Matti Mattsson.
Ĉiuokaze ni estonte multe konkuros, konkurencos kaj batalos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |