<< | #338 ; Unua RPi-komputilo/fotilo el la SEP FRATOJ |
>> |
Nova teknika projekto SEP FRATOJ komencos. Finna tradicia verkisto Aleksis Kivi skribis libron pri "Sep fratoj", sed mi miaparte konstruos el ili modernan hejman fotilan sistemon, iom post iom. Cetere la familia nomo "Kivi" signifas esperante "Ŝtono" kaj la origina familia nomo de aŭtoro estis sveda "Stenvall". La unua eldono de la libro aperis en jaro 1870.
La nomoj de sep fratoj en la domo "Jukola" ĉe vilaĝo "Toukola" estis en aĝa ordo: Juhani ( nomita "Juho" en la suba poemo ), Tuomas, Aapo ( nomita "Aaprahammi" en la suba poemo ), Simeoni, Timo, Lauri, Eero.
Mi kredas ke mi uzos la samajn nomojn por miaj propraj sep (teknikaj) fratoj. Tamen estis ĝemeloj la fratoj Tuomas & Aapo kaj ankaŭ la pli junaj fratoj Timo & Lauri kaj mi intencas uzi kelkaj paroj da fotiloj por 3D-fotoj. La nomo por la unua fotilo/komputilo povus esti Juho, sed prefere mi nomu la du unuaj iom similaj aparatoj por ĝemeloj Tuomas kaj Aapo . Mi tamen tute ne povas promesi ke la karaktero de fotiloj estus la sama ol tio de fratoj en la libro.
Parenteze, Juho estis ankaŭ la nomo por unu el miaj patrinflankaj onkloj kiu mortis somere. Li estis unu el la 6 fratoj de mia patrino Armi en la bieno de familio "Kalliokoski" en komunumo "Ilmajoki", Suda Ostrobotnio.
La libro de Aleksis Kivi estas iom humora priskribo pri malnova kampara vivo, historie tre grava por la literaturo de Finnlando. Ĝi estas unu el la unuaj popularaj beletraj libroj en la finna lingvo. Sveda lingvo estis antaŭe oficiale publika en Finnlando.
Mi certe ne estas ia granda spertulo pri literaturo, sed estas klare ke mi alte respektas la verkiston kaj la libron. Ni ja ĝenerale respektas la tradician honestan kaj puran kulturon de Finnlando en nia sendependa lando Mueleja Insulo. Sed moderna dekadenca kulturo estas iom alia afero.
En lernejo dum la 1960-aj jaroj mi kiel infano jam konis la libron, kvankam ne tre profunde. La libro ja estis fakte skribita por plenkreskuloj. La origina tuta libro kredeble estis tro longa kaj tro peza por legi por infanoj kaj tial ni eble legis nur ian pli malpezan, mallongigitan varion, eble el "Maamme-kirja"? Aŭ eble estis iom pli moderna legolibro por junaj lernejanoj? Mi ne memoras tion bone.
La lingvo en la libro certe estas bona finna lingvo, sed iom malnova vario kaj tial iom pli malfacila por junuloj. Kelkaj malnovaj vortoj ne estas tre facilaj por kompreni.
Plej bone mi memoras la suban poemon de tiu libro, poemon pri la sep fratoj, kion ni multaj fojoj kantis en la 3-a kaj 4-a klaso de popollernejo, kiam ni estis 9 ... 10 jaroj aĝaj. La vortoj de kanto estas tro malfacilaj por mi por traduki bone al Esperanto, sed mi volas aparte mencii unu vicon de kanto (pri "Simeoni") kio nin, almenaŭ la knabojn, speciale interesis:
Tion mi povus iom rekte traduki al Esperanto: "Pekulo, satano, mizerulo". Tiojn vortojn ni kantis speciale laŭte ĉar nur tiam estis permesite por malbeni en lernejo, por diri la alie malpermesitan vorton "Satano"!
Kelkaj ruĝaj atentigoj por la fotita jare 1958 presita teksto faris kredeble la antaŭa posedanto de libro, Seija Mattila, kiun mi tute ne konas. Mi trovis la libron en urbo Pori, do eble ŝi vivis en la sama urbo?
Fakte mi nun memoras iom aliaj poemaj esprimoj por la kanto: "Laiskanpulskeita jallii" kaj "Siinä ompi veljessarja", anstataŭ "Laiskanpulskeja jallii" kaj "Siinä ompi velisarja", eble pli konvenaj por la melodio de kanto kaj pli facilaj por kompreni?
Eble mi kiel infano ankoraŭ ne komprenis tute korekte la signifon de ĉiuj tiuj vortoj kaj poemaj esprimoj? Ekzemple mi kiel infano komprenis la suprajn vortojn de kanto tiel ke speciale "Simeoni" estis la kompatinda mizerulo, la sataneca pekulo. Poste mi tamen opinias ke li estis serioze religia viro, kiu opiniis ke ĉiuj homoj, ĝenerale la tuta homaro estas satane kompatinda, mizera kaj pekplena. Kredeble "Simeoni" mem estis ia religia virtulo, fakte relative senkulpa persono.
Mi mem bedaŭrinde provizore kredeble ne havas sufiĉaj rimedoj por pli bone kaj profunde rakonti pri la grava finna libro.
...
...
Sed jam estas matura tempo por praktike plani pri la nova teknika eldono de fotilaj SEP FRATOJ ...
Mi devas unue mencii la sekvantan ioman antagonismon. La RPi-komputila karto enhavas kelkaj bonaj kvalitoj kiojn ni fine praktike ne plu bezonas en norma uzo. Fine ni ja intencas uzi la multflankan komputilon "headless", ekzemple sen la bona HDMI-ekrano, tute sen USB-konektitaj aparatoj. Ni uzos ilin nur dum muntado de sistemo. Post muntado (nome se ĉio bone kaj laŭ planoj sukcesis) multaj ecoj de sistemo estos neuzataj, senlaboraj. Estus tamen multe pli malfacile por konstrui iom kompleksan sistemon ideale ekonomie kaj malmultekoste, tute sen malŝparado.
La komputilo estos iom malmultekosta kaj malnoveta, sed por la tasko tute taŭga Raspberry Pi 3 B (sen pluso). Laboro de fotila komputilo estas nur malpeza kaj ni ne bezonas kiel eble plej fortan sistemon. Certe la RPi-karto estas tute honesta efika vera komputilo, nenia ludilo.
Du unuaj fratoj estos relative simplaj. Fiksa norma malmultekosta RPi-fotilo, nenia IR-lumigado, nenia direktigebla stativo. La ujo de RPi tamen estos ventumita per DC-motoro. La komputilo-fotiloj fotos (dum iom luma, hela tempo) iom perpendikle tra vitroj de mia fenestro la proksiman eksteran pejzaĝon rekte al nordokcidento, distanco kelkaj dekoj da metroj.
La distanco inter du proksimume paralelaj fenestraj fotiloj povus esti proksimume 2 metroj. Ekzistas tamen nenia garantio pri tio ke la objektivoj de fotiloj estus tute samdirektaj. Ia 3-dimensia foto tamen kredeble eblus.
La stativo por la sistemo estos simpla, iom krude pretigita, malnova metala apogilo por libroj el la biblioteko de SAMK, la antaŭa "inĝeniera lernejo". Kredeble ĝi estis produktita en la lernejo, ĉar ŝajnas iom tro malboneta por respektinda komerca industria produktaĵo. Kaj ĉi tion mi diras en ĉio bona amikeco, tute ne kolere aŭ venĝeme!
En apuda foto jam estas videblaj la plej gravaj fizikaj komponantoj por la unua el entute (espereble) sep fratoj, nomita Juho ... pardonon, estu la unua el la unuaj ĝemeloj, Tuomas. La tuta kosto por unu komputilo-fotilo proksimume ... iom malpli ol 100 eŭroj? La du unuaj aparatoj mi kredeble povos konstrui sen novaj kostoj.
Nature daŭros iom longe antaŭ ol mi havos multaj fratoj pretaj por foti. La fina celo tamen estos SEP FRATOJ. Ekzemple fotiloj de pli granda fota angulo mi ankoraŭ ne posedas. Eble mi iam konstruos fotilon kion oni povas akurate direktigi per malgrandaj stepper -motoroj? Mi nome estas iom skeptika pri la precizeco kaj pri la bonaj praktikaj uzaj kvalitoj de ordinaraj malgrandaj servo -motoroj. Ekzemple miaopinie servo tuj reiras al sia "nula" pozo (kio respondas al pulso 1 milisekundon aŭ malpli daŭra) se ĝi perdas la gvidan 50 Hz signalon, sed tamen ricevas la uzan tension. Honesta stepper estas pli stabila, ĝi respondas nur al fortaj elektraj pulsoj.
Povas ja okazi ke mi estos jam pensiulo post 10 monatoj, je aĝo 64 jaroj kaj 1 monato, sed la samaj celoj de vivo restos ĝis fino. Multe da propra laboro, kvankam finna industrio min ne akceptas. Pensio tamen tute ne estas la fino de vivo, pli bone eble nur la komenco de vere signifa individua vivo?
Kial ĝuste 7 fratoj? Nu, la kialo estas mia "Ethernet switch" kio havas 8 pordoj, unu pordo por la komputilo kio gvidas la agadon kaj la restaĵo 7 pordoj estas por la fotilaj komputiloj.
La nombro 7 aperas ja tre ofte, la sankta numero de judoj. Do sep klare estas grava numero. Estas 7 helaj ŝteloj en "Otava", parto de norda konstelacio Granda Urso. Finnoj vidis falĉilon (por malnovstila fojnado) en la 7 helaj ŝteloj de "Otava". Aliaj popoloj vidas ekzemple ĉaron en la samaj ŝteloj.
Restas do multe da laboro. Mi konstruos la komputilo-fotilojn unuope. La unuaj fratoj estos kiel eble plej simplaj kaj ordinaraj. Nur poste eblos konstrui ekzemple IR-lumigadon por proksimaj celoj kaj telestirade direktigeblaj stativoj. La objektivon - plejparte nur fokusigon - oni ja ĉiuokaze reguligos nur mane. Eksponan tempon oni tamen povus selekti en programo, se oni ne uzas aŭtomatan eksponadon. Povas ja esti ke estus io tre luma objekto en la foto sed ni prefere volas foti ion pli malluman objekton kaj aŭtomata eksponado ne komprenas tion.
La familia nomo de aŭtoro de pli moderna verko "Sep fratoj" povus esti pli akurate ekzemple "Kvarco" aŭ eble "Siliko", anstataŭ nura "Ŝtono", ĉar ekzistas ja ĥemia elemento silicio (Si) en modernaj elektronikaj cirkvitoj? Nu, ŝerco ŝerco.
Ĉiuokaze multe, amare kaj flamiĝeme ni ankoraŭ batalos ...
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |