<< | #339 ; La unuaj fotilaj ĝemeloj Aapo kaj Tuomas |
>> |
La du plej simplaj el novaj fotiloj de projekto SEP FRATOJ jam estas fizike uzeblaj. Nur ioma fina poluro ankoraŭ mankas ... kaj certe bonaj programoj por foti pli aŭtomate. La fotilaj kartoj estas iom malnova vario 1.3, sed bonaj por miaj intencoj.
La operaciumo por la "Raspberry Pi 3 B" -komputiloj estas la iom malnova "Raspbian", la vario "Stretch". La avantaĝo estas ke eblos VNC-konekto al "headless" komputiloj el alia komputilo dum norma uzo kiam ili estas pretaj por labori.
Dum muntado de sistemo la komputiloj tamen ankoraŭ ne estas "headless", sed ili uzas klavaron, muson kaj ekranon tra USB- kaj HDMI-konektiloj. La plej novan varion de programoj ili ricevis el "Internet" tra sendrata WLAN, kion ili tamen ne plu bezonos dum norma laborado kiel simplaj distancaj fotilo-komputiloj.
La memoraj kartoj estis 16 GB kaj 32 GB kaj kredeble eĉ 16 GB bone sufiĉas por tioj relative simplaj komputiloj. Por aliaj pli ĝeneralaj komputilaj uzoj mi tamen rekomendas almenaŭ 32 GB.
La distancaj fotilaj komputiloj bezonas akcepti SSH kaj VNC tiel ke eblos ilin uzi tra loka komputila reto el alia komputilo. Nature ili bezonas ankaŭ la fotilon.
Norme la operaciuma alternativo "Raspbian" ja havas multe da programoj, ekzemple la grandaj oficejaj programoj ("LibreOffice"). Io preta "Lite" -vario ne estas selektebla por "Raspbian". Ĉiujn ilin ni ne bezonos dum norma uzo kiel distanca fotila komputilo, sed ili ne nocas. Plej grave estas ke eblos programi la distancan "headless" komputilon tra VNC-konekto - kaj miaopinie tio ne eblus kun la pli moderna vario de operaciumo.
Unu grava laboro estas por trovi la lokan IP-adreson por la nova komputilo. Poste ni ja bezonas informon pri la IP-adreso por kontakti la distancan komputilon. Por tio oni bezonas alian "pretan" komputilon kaj kruce konektitan "Ethernet" -kablon inter la du komputiloj.
Por ĉi tio fazo la nova komputilo ankoraŭ ne povas esti "headless", sed bezonas sian propran klavaron kaj ekranon.
Kiel la suba foto el ekrano de nova komputilo montras, ekzistas du aliaj metodoj por ekscii la lokan IP-adreson de nova komputilo.
Kiam la konekto inter la du komputiloj estas preta, vi povas skribi en komanda fenestro de nova komputilo la tekston hostname -I
kaj vi tuj vidos la IP-adreson de loka komputilo.
Alia metodo estas por movigi la muson al la signo re reta kontakto. Tiam aperas nova fenestro, kio indikas la lokan IP-adreson de komputilo, en ĉi tio kazo ( post la teksto "eth0: Configured" ) 169.254.62.169
(kaj la finon "/16" oni povas ignori, estas nur la numero de pordo).
Jes, kiam la operaciumo estas fine muntita al memora karto, komputila karto estas en sia ujo, la fotilo estas muntita al CSI-konekto kaj la "interface" de fotilo akceptita, kiel ankaŭ SSH kaj VNC, kiam ni jam scias la lokan IP-adreson kaj la sekretan vorton por la "pi" -uzanto ...
... tiam ni jam povos uzi la novan komputilon kiel distanca "headless" komputilo ...
... tiam ni ne plu bezonas ekranon, muson kaj klavaron por la nova komputilo, sed ni povos uzi ĝin kiel distanca komputilo tra VNC-konekto el alia komputilo.
Ni povos foti per la distanca komputilo kaj skribi programon por la distanca komputilo tra VNC, uzante la lokajn programojn de nova komputilo el la alia komputilo. Oni povas ankaŭ facile kopii datumoj (ekzemple fotoj) al ambaŭ direktoj tra VNC-konekto.
Cetere, la komputilan datumon oni povus nomi ankaŭ dateno. Dosiero estas iom alia afero. Relative novaj teknikaj esperantaj terminoj, almenaŭ por mi. La mondo de tekniko ne haltis al la jaro de mia libra vortaro.
Iam oni ankoraŭ vidas informon ke oni uzu en komanda fenestro la programon raspi-config
por selekti ekzemple la fotilon por RPi, sed kun moderna grafika labora tablo de sistemo oni ja povas selekti pli facile la gravajn ecojn de komputileto, kiel la apuda foto indikas.
Se ekzistas nur unu fotila komputilo, ni povas uzi ĝin rekte el alia komputilo tra kruce konektita "Ethernet" -kablo.
Kiam estas kruce konektita "Ethernet" -kablo inter du komputiloj, unu komputilo sendas scioj por tioj samaj dratoj kiojn la alia komputilo aŭskultas ... kaj kontraŭe.
Se ekzistas multaj fotilaj komputiloj, ni bezonas la apartan aparaton "Ethernet switch" kaj nur normaj rektaj kabloj (sen kruca konekto) inter la "Ethernet switch" -aparato kaj la komputiloj.
Ekzistas relative malmultekoste haveblaj iom malgrandaj "Ethernet switch" -aparatoj kun ekzemple 5 kaj 8 pordoj kaj ili estas tre facilaj por uzi. Mia intenco estas por uzi 8-pordan aparaton por 7 fotiloj kaj unu loka komputilo kio uzos la aliaj komputiloj.
La intenco ja estas por foti, do ni fotos. Distanco inter la objektivoj estis proksimume 60 centimetroj, do multe pli granda ol distanco inter la du okuloj de homo.
Jen sube la unua primitiva provo por stereoskopa bildparo kun la du fotiloj, tra vitroj de fenestro. Estis iom da tempo inter la fotoj kaj la Suno jam iom movis, la lumo movis, do la fotoj estas iom aliaj. Dum malvarma vintra vetero ne estas tre facile por foti ekster domo. Mi ne kredas ke ekzemple la fotiloj estus konstruitaj por uzo en temperaturo -18°C.
Por foti tra proksima fenestro, eble ne la plej bona ideo por bonaj rezultoj, sed oni ja bezonas ĉion provi. Norma vitro de fenestro ne estas optike tre bonkvalita. Proksima fenestra vitro ne estas tre bona lenso.
Klare ne estas tre facile por foti interesaj fotoj pri fiksaj objektoj per fiksaj aŭtomataj fotiloj. Homoj estas multe pli bonaj por trovi kaj foti interesaj objektoj.
Certe multe signifas ankaŭ limoj de foto kaj la grando de plej interesa objekto en la foto. Por ia aŭtomata kontrola fotilo la angulo de fotado devas esti iom granda se la fotilo estas fiksa kaj ne povas inteligente mem trovi ion speciale interesan objekton por foti.
Nu, multaj homoj sendube ŝatus filmoj, sed filmojn mi ne volas produkti, ili estas tro neekonomiaj, postulas tre multe da spaco. Fakte la RPi-fotiloj estas teknike iaj filmaj fotiloj, sed ĝenerale mi preferas unuopaj fotoj, speciale kiam la objektoj estas plejparte fiksaj.
Inteligenteco estas iom malfacila por konstrui kaj programi por la aŭtomataj fotilaj komputiloj, sed la homa uzanto ja povas esti inteligenta. Inteligenta loĝanto en inteligenta hejmo, tio estu mia politika linio.
Do multe da problemoj kun fotado per komputilo. Vivo estas kruela batalo. Ni batalu.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |