<< | #337 ; Ni tuj planu kaj akiru novaj fotiloj! |
>> |
Mi ĵus transloĝiĝis al nova hejmo (kaj ambasado) en urbo "Pori" kaj ankoraŭ ne trovis miaj finnaj Esperanto -vortaroj en la multaj paketoj de libroj. Klare mi tamen volas skribi esperante. La persona ekonomio estas iom nestabila, sed mi jam atendas pri iom pli bonaj tempoj kaj volas nun revi pri novaj fotiloj por Raspberry Pi (mallongigo RPi) -mikrokomputilaj kartoj. Klare ke mi volas foti. Esenco de vivo: Esperanto kaj fotado.
Ekzistas multaj eblecoj por foti endome kaj ekstere. Mi povus foti mian ĉambron el kelkaj aliaj direktoj. Mi povus foti tra fenestro eksteren per almenaŭ 4 fotiloj. Mi povus munti la tutan fotilo/komputilon ekstere sur balkono kaj foti ekzemple proksimaj manĝantaj birdoj en IR-lumo (kun InfraRuĝa LED lumigado).
Unue mi tamen selektu kaj konstruu miaj novaj RPi-fotilo/komputiloj tiel ke eblas ilin facile kaj bone uzi. Sendratan sistemon mi provizore ne planas.
Ekzistas multaj bonaj alternativoj por fotilo de RPi, ekzemple la malmultekosta jam iom malnova vario 1.3 (en artikolo #236). Mi volas ilin ĉiujn provi. Ekzistas uzeblaj USB-fotiloj (vidu malnovan artikolon #242) kaj certe norma RPi proponas multaj liberaj USB-konektoj, sed plejparte mi pensas pri fotiloj por la enkonstruita CSI-konekto ("Camera Serial Interface") de RPi.
Nature ekzistas kelkaj problemoj kaj iom da laboro kiam oni volas konstrui kaj munti novan fotilan RPi-komputilon. Nova RPi-komputilo ja bezonas memoran karton kaj operaciumon. Oni selektu konvenan fotilon kaj muntu ĝin. Ni bezonas la informon pri la loka IP-adreso de nova komputilo por uzi ĝin el alia komputilo trans "Ethernet" -kablo.
La komputilo-fotilo bezonas sian propran ujon, iom da elektra energio kaj eble iom longan Ethernet -kablon tiel ke eblos ĝin uzi tra "Ethernet switch" el alia komputilo. Oni bone fiksigu la ujon kaj bone muntu la fotilon, speciale se situas ekstere. La granda mondo estas plena je danĝeroj por fotiloj, ekzemple ventego, pluvo, neĝo, frosto, birdoj kaj sciuro. Baza mekaniko eble estas relative simpla temo teorie, sed praktika konstruado mem en hejmo per simplaj laboriloj, iom alia afero.
Unue oni devas munti la komputilon kun propra ekrano kaj klavaro, eble ankaŭ muso, kaj konekto kun Internet por renovigi la sistemon, sed poste la fotilo-komputilo laboru sole en fino de Ethernet -kablo, "headless", sen tioj helpiloj. Eble ni tamen volus ke eblu grafika VNC-konekto ( vidu pri VNC ekzemple la malnovan artikolon #276 ) kun la distanca komputilo/fotilo dum norma laborado?
Nature simpla fotilo-komputilo ne bezonas ekzemple grandaj oficejaj programoj. Labora tablo por la operaciumo tamen estus konvena. Ni devas akcepti almenaŭ SSH por la distancaj komputiloj. Sendratajn konektojn Internet (WiFi) kaj Bluetooth ni tamen fine ne bezonas por ili.
Ekzistas fotiloj kun proksimume norma fota angulo (ĉirkaŭ 55°) kaj fotiloj de pli granda fota angulo, eĉ ĉirkaŭ 180°. Endome granda fota angulo (mallonga fokusa distanco) kredeble estas dezirinda. Se oni tamen volas foti ion certan iom malgrandan fiksan objekton, oni prefere uzu malgrandan fotan angulon (do pli longan fokusan distancon).
Fotilo de granda fota angulo povas esti fiksa kaj montras multe se estas bone direktita. Fotilo de pli malgranda fota angulo tamen povus esti direktigebla laŭ 1 aŭ 2 aksoj tiel ke eblas foti al aliaj direktoj laŭ bezono, ekzemple ±160° el meza direkto ĉirkaŭ vertikala akso kaj eble ±60° el horizontalo ĉirkaŭ horizontala akso.
Mia unua ideo estis por turni la fotilon ĉirkaŭ vertikala akso per stepper -motoro kaj miaj propraj hejmaj konstruaĵoj. Ekzistas tamen pretaj industrie konstruitaj solvoj kiuj uzas du servo -motoroj por turni ĉirkaŭ vertikala kaj horizontala akso. Ekzistas eĉ tia "Hat" por RPi (en la suba foto). La "Hat" estas aparta karto kion oni povas fiksi sur RPi-karto tiel ke estas rekta kontakto kun la GPIO-pintoj de komputilo.
Vi vidos en malnova artikolo #319 kiel oni povas per Python -programo kaj GPIO-pintoj de RPi produkti la 50 Hercajn pulsojn de 1 ... 2 milisekunda daŭro (0,001 ... 0,002 sekundoj) por gvidi servo -motorojn.
Ioma problemo certe estas kiel bone fiksi la fotilon al ujo de komputilo aŭ al direktigebla stativo. Fotilaj kartoj kaj objektivoj estas facile difektigeblaj. Oni estu singarda. Bonaj mekanikaj partoj ne estas tre facilaj por produkti hejme per simplaj laboriloj. Ĉu la solvo estus 3-dimensia printado?
Optiko de simplaj fotiloj eblas reguligi nur mane. La fokusa distanco estas konstanto. Miaopinie HQ-fotilo estus tro fajna kaj multekosta por ĝenerala uzo, sed certe mi tian volus provi.
Multe restas por pensi kaj provi. Iom post iom mi tamen intencas por konstrui eble 7-fotilan lokan komputilan reton por mia nova hejmo/ambasado. Eble mi iam konstruos 3-dimensiaj modeloj el la samtempaj fotoj?
Estos ia mem konstruita CCTV ( mallongigo por la angla "Closed Circuit TeleVision" ) por nia nacieto Mueleja Insulo. Provizore mi tamen pensas nur pri unuopaj fotoj, ne filmoj. Unue programoj estos simplaj, sed poste eble iom pli facilaj por uzi. Ĉi tio estos mia propra vario de "inteligenta hejmo". Klare ĝi postulas iom da inteligenteco el la loĝanto. Estus ja kompato se la loĝejo estus pli inteligenta ol la loĝanto.
Diversaj alternativoj por operaciumo de Raspberry Pi vi vidas ekzemple en malnova artikolo #313. Labora tablo de operaciumo estus utila. Oni bezonas ekzemple skribi programoj por la distanca komputilo, eble tra VNC-konekto. Mi antaŭe lernis en praktiko kun artikolo #247 ke VNC eble ne funkcias por distanca "headless" RPi kio ne havas ekzemple propran montrilon.
Nature la projekto devos esti iom malmultekosta. La iom malnova vario 3 de RPi estas tute akceptebla. Fotado estas relative malpeza laboro. Eble la malnova vario de operaciumo "Stretch" estus plej uzebla tiel ke oni povus uzi kaj programi la distancan "headless" fotilo/komputilon tra Ethernet -kablo kaj grafika VNC-konekto. Fine la distancaj fotilaj komputiloj ja estos "headless", sen propra ekrano kaj klavaro.
Ni bezonas kelkaj Python -programoj por la distancaj komputiloj. Ekzemple por foti aŭtomate per distanca komputilo ni povus uzi "script" kion vi vidas en artikolo #248. Por direktigeblaj fotiloj oni ankaŭ bezonas propraj lokaj programoj por uzi la motorojn de stativo. Tiojn programojn mi skribos poste. La programoj estos unue simplaj sed poste eble iom pli multflankaj. Kredeble eblos evoluigi la programojn por la distancaj komputiloj tra VNC-konekto.
Jes, mi kredas ke estas realisme por starti novan fotilan projekton "SEP FRATOJ". Certe povas daŭri iom da tempo antaŭ ol la ambasado havas 7 aktivaj fotilo-komputiloj. La temo tamen estas interesa kaj relative malmultekoste efektigebla. Iuj opinias ke estas inteligente aĉeti pretaj industriaj produktoj. Mi opinias ke estas pli inteligente por konstrui mem. Ni civitanoj, ni ja volas partopreni, ni volas labori, ni volas kompreni, mem konstrui kaj plani, kvankam la finna industrio nin evidente ne bezonas.
Multe restas por batali, sed kruela batalo ja estas unu el la plej gravaj sencoj de homa vivo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |