<<

#335 ; Mi estos kvazaŭ denove naskiĝinta viro

>>

Nova ĉirkaŭaĵo, nova hejmo, nova ebleco por vivi pli bone en urbo "Pori". Mi estas optimisma. Transloĝiĝo estis por mi peza tasko, sed mi elturniĝos. Sole estus tre malfacile por transloĝiĝi, sed mi ricevis helpon el mia frato Pasi kaj lia dua filo Paavo kiuj loĝas en urbo "Turku". Grandan dankon por ili. Sen ilia afabla helpo mi estus havinta grandan problemon. Estis ja devige por transloĝiĝi.

En Finnlando oni atendas vintre malfacilan tempon pro la viruso. Mi ankoraŭ ne ricevis la trian vakcinon, plej frue eble en fino de januaro / komenco de februaro, 5 monatoj post la dua vakcino? Vakcinoj tamen fakte ne haltigos la epidemion. En mia propra vivo la viruso provizore ne ludas ion grandan rolon. Mi havas aliaj zorgoj kaj aliaj taskoj.

Nun mi startigos novan vivon en urboparto "Pormestarinluoto" en norda parto de "Pori", iom post iom. Ankoraŭ mi estas tre laca pro la peza transloĝiĝo, sed baldaŭ mi trovos novaj fortoj. Estos nova pli bona ordo, novaj planoj, novaj projektoj, nova espero. La celoj tamen esence restos principe la samaj.

Mi kolektis multaj iom malnovaj libroj. Libroj ne mortis. Eblas legi, revi, iluzii, lerni, progresi. Mi firme kredas ke mi fine atingos sukceson se mi persiste kontinuos labori pro pli bona estonteco. Nia nacieto Mueleja Insulo certe meritas atingi pli bonan futuron.

Mi ankoraŭ ne trovis post transloĝiĝo miajn Esperanto-vortarojn en la multaj paketoj de libroj kaj tial estas nun iom malfacile por skribi. Vortaro estas por mi grava laborilo. Mi tamen volas esprimi mian ĝojon pri tio ke la nova loĝejo/ambasado proponas multaj bonaj eblecoj por foti per Raspberry Pi -fotiloj.

Endome estas speciale interesaj fotiloj de pli granda fota angulo. Maldekstre ni vidas foton de RPi-fotilo kies fota angulo estas diametre 160°. Horizontale la fota angulo estas 122° kaj vertikale 89,5°. La fokusa distanco de objektivo estas 1,67 mm.

Ĉi tiuj estas "nur" 5 "megapixel" -fotiloj ( 2952 x 1944 rastrunuoj ), sed tio estas en praktiko pli ol sufiĉe. Ili estas tute uzeblaj en facilaj cirkonstancoj kaj relative bona lumo.

La fotilo dekstre fotas en angulo 200° (diametre?) kaj la objektivo estas f = 0,87 mm, aperturo f/2

Nu, klare la fototaj objektoj estu relative grandaj aŭ proksimaj se oni volas bone foti ilin per ĉi tiuj fotiloj. La fotaj anguloj de normaj objektivoj ja estas multe pli malgrandaj, proksimume eble 55°. Norma objektivo ne estas tre bona endome por foti la tutan ĉambron pro la iom malgranda fota angulo.

Por foti ion certan bone konatan eble fiksan objekton mi certe selektus objektivon de iom longa fokusa distanco, sekve nur malgrandan fotan angulon.

Certe mi volus eksperimenti endome per la fotiloj kioj fotas grandan angulon. Eble ili ne estas tre bonaj por foti certan objekton, sed ili funkcias iom same kiel praktika homa vidkapablo.

Por homoj ja estas facile por turni la kapon kiam ili volas rigardi al iom alia direkto. Tamen ne eblas rigardi al alia direkto kiam ni havas nur foton. La foto montras nur tion kion la fotisto volis. Ne eblas vidi kio estas ekster la foto.

Estas peza laboro por transloĝiĝi kaj tial mi esperas ke mi ne plu devos transloĝiĝi. Mi ne volas apartigi el miaj karaj libroj. Mi volas loĝi longe en "Pormestarinluoto" kun miaj multaj karaj libroj.

En la nova loĝejo / ambasado mi facile trovas 7 lokoj kie mi povus munti RPi-fotilon por foti. Povus esti 8-porda "Ethernet switch" inter la RPi-komputiloj/fotiloj kaj el unu komputilo mi povus foti per ĉiuj tiuj 7 fotiloj. Eble mi konstruus 3D-modelon de mia plej proksima ĉirkaŭaĵo?

Provizore miaj fotiloj estu nur drataj. Mi ne bezonas sendratan fotadon en la nova ambasado / hejmo. Mi ŝatas dratojn. Mi ŝatas ankaŭ radio-ondojn, sed por ili mi havas aliaj taskoj.

Ĉiuokaze multe restas por batali en la mondo. La vivo kontinuos. Espero pri pli bona mondo ne mortis.

Iom post iom mi ankaŭ pli bone lernos por koni la urbon, la urboparton "Pormestarinluoto" kaj la loĝantaron, kvankam profesie apenaŭ eblos partopreni en funkciado de entreprenoj.

Elektro estas principe interesa temo, sed kredeble estus jam tro malfrue por fariĝi profesia elektristo. Mi ja volas esti bona vera inĝeniero, konstruisto kaj programisto.

Mi trovos miaj propraj elektro-magnetaj temoj inter elektra tensio sub 50 voltoj tiel ke mi ne bezonas rajtojn de profesia elektristo. Laboroj de nura baza elektristo ja estas iom simplaj. Mi certe volas atingi pli multe.

Multe mi ja jam malsukcesis en mia vivo, sed mia honesta intenco tamen estos por sukcesi ankoraŭ en eĉ io temo. Ni ne kapitulacios. Ni batalos ĝis fino. Unu belan tagon nia propra nacio Mueleja Insulo estos sukcesa kaj forta.



Unu fotilo pli

Nu, kiam mi menciis fotiloj de granda fota angulo ...

... mi evidente devas mencii ankaŭ la f=6mm objektivon de HQ-fotilo por Raspberry Pi (mallongigo RPi), fotita apude.

Por tio objektivo oni donas fotan angulon 63° (ĉu diametre?) kio certe estas iom pli malgranda ol por la supre menciitaj fotiloj, preskaŭ norma.

La optika kvalito de ĉi tio objektivo eble ne estas tre bona, ĉar oni nomas ĝin nur "3 MegaPixel", kvankam la elektroniko de HQ-fotilo estas kapabla por pli multe. Oni tamen povas mane enfokusigi la relative lumfortan f/1,2 objektivon al iom mallonga distanco, kredeble eĉ 20 cm, kaj tial tamen eblos foti iom malgrandaj detaloj.

Oni ja ne bezonas nepre uzi ĉiuj tiuj tre multaj rastrunuoj de fotila sensilo. Fakte 3 milionoj da rastrunuoj estas tre multe kiam oni fotas iom malgrandan proksiman objekton, eble pli multe ol norma distinga kapablo de nura homa okulo?

La HQ-fotilo estas iom multekosta kaj fakte mi ne bezonus tiel multe da rastrunuoj en foto, sed tamen ne estas tute neeble ke mi iam posedus HQ-fotilon kun kelkaj objektivoj. Apartaj objektivoj estas plej interesaj. Normaj RPi-fotiloj ja havas simplan fiksan objektivon.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)