<< | #334 ; Estonteco nin jam fervore atendas |
>> |
Julo (kristnasko de kristanoj) ne signifas por mi ion, sed almenaŭ nova jaro estas interesa kaj esperdona. La ambasado de nia propra nacio Mueleja Insulo transloĝiĝos je jarŝanĝo 2021/2022. Apude estas fotita la pordo de nia venonta ambasado en urbo Pori, urboparto "Pormestarinluoto", la nomo tradukita rekte al nia bona internacia lingvo Esperanto: "Rifo de urbestro" aŭ "Urbestra rifo".
La malnovaj ŝlosiloj je manilo de pordo nature ne akordiĝas kun la relative nova seruro. Ilia tasko estas nur por rememorigi pri la graveco de ŝlosiloj. Oni ne iru eksteren sen ŝlosiloj! Nu, fakte ili ne funkcias tre longe en tio memoriga tasko. Baldaŭ oni ilin jam tute ignoras, ili fariĝas nur ordinaraj.
Estas malgranda lorno en la pordo. Eble mi povus foti tra la lorno? Preparaj fotilaj eksperimentoj tamen ne estis tre kuraĝigaj. Fotado, lumo, optiko, elektroniko kaj fotiloj tamen estos por mi gravaj personaj temoj por ĉiam ... Aŭ eble nur dumvive.
Loĝejoj estas tre interesa temo. Mi kompatas pri tio ke ne eblas labori pli multe kun loĝejoj. Mi bone elturniĝos tute sen universitato kaj sen industria aŭtomatigo, sed hejmo estas por civitanaro tre grava, speciale vintre.
Estas iom pli multe da areo en la nova loĝejo, sed estas nur 27,5 m2, do relative malgranda. Ĝi kostas 371€ por monato, inkluzive hejtado, uzo de akvo kaj elektro. Unuan fojon en mia vivo mi havos propran balkonon, kvankam nur malgrandan. Kelkaj novaj ekipaĵoj mi bezonas havigi, ekzemple pendlampon. Vi vidas la tri provizore nudaj konduktiloj de pendlampo en la suba foto. Ili estas principe tensiaj, sed situas iom alte. Do nenia granda danĝero.
Terkonektitaj ŝtopilingoj bedaŭrinde estas nur malmultaj. Multe da normaj ŝtopilingoj, sed ili ne estas terkonektitaj. Mi tamen uzis longan terkonektitan konduktilon el kuirejo. Por komputiloj estas miaopinie nepre ke oni uzu bone terkonektitan ŝtopilingon. Oni povas terkonekti aparte ankaŭ al la radiatoro.
( Poste mi tamen rimarkis ke la "terkonektitaj ŝtopilingoj" en la nova loĝejo fakte tute ne estas terigitaj! )
La nova loĝejo ankoraŭ estas preskaŭ malplena. En angulo de ĉambro vi vidas mian roksalan lampon en la suba foto. Je la fenestro estos la loko de mia labora tablo. Tie mi skribos la sekvantajn artikolojn. Naturo ne estas tre distanca. Mi vidos el fenestro ekstere kelkaj arboj, pinoj kaj betuloj. Suno ne brilos el nordokcidento, sed prave estas pli bone tiel.
Almenaŭ nia venonta ambasado jam havas belaj kurtenoj je fenestroj kaj la pordo de balkono. Plej multaj el tioj kurtenoj estas tro longaj, sed mi ilin mallongigis. Eble mi future havos eĉ iom pli da kurtenoj en mia hejmo? Nuda fenestro aperas malmola kaj dezerta. Kurtenoj estas homaranismaj.
Sur balkono mi eble proponos iom por manĝi por malgrandaj vintraj birdoj? Eble mi povus eĉ foti ilin? Eble per 3D-fotilo? Eble kun IR-lumo?
En fino de januaro estos baloto en la loka provinco "Satakunta". Mi devus voĉdoni en la nuna urboparto "Vähärauma", sed mi ne kredas ke mi venus el "Pormestarinluoto" aparte por baloti en "Vähärauma". Tamen "Sota ei yhtä miestä kaipaa" diras suomoj, esperante "milito ne sopiras/bezonas unu viron".
Unu ordinara persono ne signifas multe en politiko. La provinco ne estas tiel grava por mi. Elekto apenaŭ havos ian grandan influon al mia vivo kaj Finnlando. Politikistoj nun volas dungi pli da burokratoj por provincoj. Burokratismo estas sankta afero por politikistoj.
Politiko estas jam difekta en Finnlando. Baloto ne helpas. Veraj alternativoj ĝi tute ne ofertas. Kandidatoj estas la samaj kiel en aliaj balotoj kaj la plej gravajn aferojn oni jam decidis en malgranda rondo.
Ekonomie la futuro kredeble estos morna, preskaŭ senespera. Teniĝo de burokratoj estas tre deprima kaj eksmoda. Ili volas punadi min pro studado kaj malsano. Ni tamen mem trovos novan esperon kaj bonaj spektakloj por nia propra grava loka mondo. Problemoj de granda mondo estas tute malesperaj kaj nesolveblaj, sed senesencaj por nia propra nacieto Mueleja Insulo.
Mia vivo kontinuos, eble ne tre potence, sed ĝi estas por mi grava. Burokratoj evidente ne bezonas mian vivon, sed mi mem tion certe bezonas. Jes, ni havos futuron. Novaj bataloj, novaj suferadoj, sed ankaŭ nova progreso kaj kelkaj novaj fruktoj. Tekniko restos grava temo.
Industrio kaj fabrikoj ne plu estas por ni gravaj, sed tekniko en hejmo estas ege interesa afero. Estas pli bone servi sin mem, sian hejmon ol industrion de granda kapitalo. Industria aŭtomatigo estas nur por la granda mono. Ni ne bezonas finnajn fabrikojn. Ni bezonas hejmon kaj bonan teknikon por la hejmo.
En la maldekstra foto vi vidas kiel pendanta manĝaĵo jam atendas malgrandaj flugantaj vintraj vizitantoj sur mia nova balkono en la tria etaĝo de domo. Kelkaj birdoj jam vizitis, sed mi ne sukcesis foti ilin, estis tro timemaj. Aŭ ĉu la najbaroj proponis por ili pli bonan manĝaĵon?
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |