<<

#336 ; Estu pli bona la nova jaro 2022

>>

La jaro ĵus ŝanĝiĝis kiam mi komencis skribi ĉi tion artikolon. En ĉi tioj maltrankvilaj tempoj mi esperas ke la nova jaro 2022 tamen fine estos pli bona ol kelkaj antaŭaj.

Estu la nova jaro kiel firma ponto kio portos nin al pli bona futuro, malgraŭ la iom malbonaj novaĵoj de granda mondo. Ĝi tamen estu pli fortika ponto ol la apude fotita proksima malpeza ponto trans rivero ĉi tie ĉe urboparto "Pormestarinluoto". Ĝi portu pli da kargo ol nur piedirantoj.

Mia propra profesia estonteco klare estas nur malbona. Mia persona estonteco tamen povas esti iom pli bona. Ankaŭ nia propra nacieto Mueleja Insulo rajtas atendi pli bonan futuron.

Mi trovis novan hejmon en norda parto de urbo "Pori". Ĉi tie mi povos vivi pli facile kaj pli bone. La mono klare mankas, sed vivo daŭras kaj bona espero restis. Malgraŭ ĉio eblas io propra laboro, ia persona progreso, individue signifa vivo. Ekzistas tre multaj esperigaj temoj, almenaŭ teorie.

Mi jam estas iom maljuna, 63 jaroj aĝa. Fakte mi povus esti eĉ pensiulo je fino de nova jaro 2022. Mi naskiĝis en septembro 1958 kaj tial mi povus esti pensiulo en Finnlando jam iom pli ol 64-jarulo (eble unu monaton pli), kiel la apuda diagramo montras. Mia 1964 naskiĝinta frato Pasi tamen devas atendi en iom pli suda urbo "Turku" ankoraŭ multaj jaroj antaŭ ol por li eblos pensio je iom pli alta aĝo de 65 jaroj. Lia socio-ekonomia situacio tamen estas relative bona.

Ĉi tioj estas la novaj reguloj por labora pensio en Finnlando ek de jaro 2018. Ŝajnas ke politikistoj kaj burokratoj future volas ankoraŭ altigi la aĝon por labora pensio por pli junaj laboristoj, sed por mi ili apenaŭ plu povas tion fari.

Nu, certe oni prefere laboru ankoraŭ kelkaj jaroj post la plej malalta aĝo por pensio, eble eĉ ĝis 69-jarulo, tiel ke la mono poste estu pli abunda, sed laboru ... kie kaj kiel? Nova profesia laboro praktike apenaŭ plu eblus por mi. Fabrikoj volas dungi nur junuloj. Politikistoj volas laboron por junuloj. La tuta mondo estas konstruita por junuloj. Senlaboruloj de mia aĝo ne plu estas valoraj por politikistoj.

Fino de eblecoj por profesia laboro ekzemple en industrio tamen ne bezonas esti la tuta fino de aktiva homa vivo. Homa vivo povas esti valora eĉ ekster industrio, ekster fabrikoj de granda kapitalo. Nu, mi povus eĉ diri ke nur ekster fabrikoj la individua homa vivo povas esti vere libera kaj signifa ...

Finnaj altlernejoj tute ne akceptis miaj propraj projektoj. Povas ja okazi ke mi neniam en praktiko atingos la finajn celojn de miaj karaj projektoj, kiel ekzemple trategmenta sunhorloĝo per speguloj kaj granda elektro-mekanika astronomia horloĝo. Indas tamen provi. La temoj estas interesaj kaj signifaj. Ekonomie la situacio eble estos iom pli bona, iom post iom.

La agado en ĉi tiuj paĝoj restos plejparte esperanta. Bona tekniko kaj bona vivo estos nia celo. Tre belaj temoj ekzistas. Por ili vere indas vivi kaj batali. Komputiloj lastatempe ne helpis tre multe ordinaraj civitanoj. Nova tekniko ofte estas utila nur por burokratoj. Tamen ni neniam kapitulacios. Ni batalos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)