<< | #294 ; Niaj domoj, pontoj kaj laborejoj restu stabilaj |
>> |
Por vere konstrui ion konkretan bonan kaj utilan konstruaĵon, tio estas mia granda iluzio por la futuro. Normaj konstruaĵoj - kiel ekzemple pontoj - certe devas esti stabilaj kaj daŭraj. Ili devas esti sufiĉe fortikaj. Ili norme ne disfalu dum sia norma uza tempo, almenaŭ kiam la kargo ne superas la plej grandan permesitan ŝarĝon.
Klare oni povas rompi kion ajn strukturon se oni uzas sufiĉe multe da forto kaj tropezo. Ni ĉiam mezuras strukturojn por io maksimuma kargo. Eĉ ne eblas konstrui ekzemple ponton por senfine granda pezo de veturiloj. Ĝenerale oni eĉ volas uzi kiel eble plej malmulte da materialo por konstruaĵoj, speciale maŝinoj kaj moveblaj aparatoj. Tro granda maso eble kaŭzas problemoj por movantaj kaj rapide aksumaj fortaj aparatoj.
Mi eble neniam mem konstruos ion veran maŝinon. Mi volus konstrui nur relative simplaj strukturoj, ekzemple propran domon. Miaj relative simplaj strukturoj ne bezonas esti kiel eble plej malpezaj. Estas tre dubinde se mi iam povos vere konstrui eĉ malgrandan dometon, sed mi klare bezonas inspirajn revojn kaj iluziojn por havi fortojn ĝis la fino de utila vivo. Mi bezonas almenaŭ bonan esperon pri pli bona mondo.
La modernaj iom komplikaj oficialaj reguloj de doma konstruado apenaŭ ebligus por mi malkaran dometon. Nuntempe novaj domoj devas esti komplikaj kaj multekostaj, tre multe izolitaj por varmo. Malriĉuloj ne sin ĝenu! Moderna socio en Finnlando estas nur por riĉuloj! Malriĉuloj povas nur spiregadi, suferi, revi kaj iluzii.
En apudaj fotoj estas kelkaj inĝenieraj lernolibroj pri statiko kaj aferoj aliĝaj, bazaj scioj por ekzemple honesta maŝina inĝeniero.
La esenca trajto de statiko estas ke la fortoj kaj tordoj kioj influas korpon estas en bona ekvilibro. La korpo povas movi tute ebene, sed la fortoj kaj tordoj estu en ekvilibro tiel ke la movado estas tute senŝanĝa, sen ia rekta aŭ rotacia akcelo.
Dinamiko, finne "dynamiikka" estas doktrino pri movantaj korpoj. Mi eble ne bezonas tre multe da scioj pri dinamiko ĉar domoj kaj pontoj norme ne movu. Mi tamen aĉetis tion novan libron post inĝeniera lernejo ĉar mi volis esti honesta maŝina inĝeniero.
Niaj lecionoj pri dinamiko en la inĝeniera lernejo fakte estis iom malmultaj. Se mi bone memoras, ni uzis vespere multe da nia malmulta tempo en kurado laŭ la longaj kaj malhelaj koridoroj de lernejo. Ni serĉis konvenan liberan komputilan klason, kvankam ni studantoj fakte ne bezonis propraj komputiloj tre multe. Nia instruisto Karri Kivi tamen diris ke tia kurado laŭ koridoroj estas ia dinamiko!
Ni ja movis - nediskuteble - kaj movado estas la esenco de dinamiko! Eble sinjoro Karri Kivi faris tion intence, pro ŝerco? Certe li estis bona instruisto, sed la lernejo ne kontribuis tre multe en instruado de plenkreskuloj. Nu, povas ja esti ke la lernejo same malmulte kontribuis por junuloj.
Jes, la baza inĝeniera doktrino ne plu estas tre multe respektata. Finnaj lernejoj estas jam dekadencaj. Finnaj lernejoj perdis la senlime valoran kernon de inĝeniera scipovo. Mekaniko jam estas hontinda, fia kaj abomeninda temo, afero tro simpla kaj primitiva? Ni tute ne plu volas kompreni nian mondon? La mondo estu por ni kiel eble plej komplika kaj nekomprenebla?
Mi tamen volas kompreni mian propran mondon. Estu mia mondo malgranda kaj plejparte nur teoria, sed estu mia propra komprenebla inĝeniera mondo. Miaopinie komprenado estas deviga arto por bona inĝeniero. Simpleco de sistemo estas tre bona, sekura kaj esperinda kvalito. Troa komplikeco aliparte estas vana risko. Oni ne hontu simplecon. Oni ne evitu bonan komprenadon. Eĉ ŝajne simpla sistemo povas esti surprize komplika. La nekomprenita komplikeco de sistemo povas iam okazigi danĝeron. Tial inĝeniero prefere komprenu kion li aŭ ŝi fakte faras.
Oni bezonas specialan kaj iom nerealisman manieron por pensi ekzemple la apude fotitan trabon en statiko. La trabo de statiko ĝenerale ne pezas ion, nur nulo kilogramoj. Ĝi tamen elportas kion ajn forton tute sen flekso kaj rompiĝo. Ĝi toleras eĉ forton kaj tordon kiu efikas en senfine malgranda punkto. Mi ne scias kiom la materialo de statiko kostas en butikoj, sed kredeble oni ne vendas ĝin baze de maso, ĉar la maso estas nulo. Alidire ĝenerale traktas statiko materion tre teorie, ideisme kaj abstrakte.
Nu, klare mi prefere konstruu nur ion relative simplan, certe ne spacan veturilon por usonaj astronaŭtoj. Ankaŭ relative simplaj strukturoj povas esti kontentigaj. Mi ne bezonas raketan sciencon. Mi volas resti sur la surfaco de Tero. Mi ne vojaĝu ĝis Luno. Kion mi eĉ farus sur la surfaco de Luno? Eble mi tie manĝus fromaĝon? Ĉu mi korekte aŭdis ke la Luno konsistas el fromaĝo? Certe mi tre multe ŝatas bonan fromaĝon!
Ni estu singardaj, ni uzu iom pli da fortikeco por strukturoj ol estus absolute nepre. La strukturo povas havi maksimume 10% da dinamika kargo kaj ni ankoraŭ povas mezuri la strukturon per simpla statiko. Kiam la strukturo estas sufiĉe fortika, ni povas sekure ignori dinamikon, kvankam iom da kargo fakte estas dinamika kaj ne ekzistas en la korpo tuttempe perfekta ekvilibro de fortoj kaj tordoj (aŭ momantoj).
Nia bona amiko Vikipedio rakontas por vi en nia kara lingvo Esperanto pri ĉi tiuj gravaj bazaj inĝenieraj konceptoj Statiko kaj Dinamiko.
Fakte, se oni volas esti tute akurata, oni krome disigas en dinamiko du aliaj partoj: Kinematiko kaj Kinetiko. Kinematiko estas pri movado, sed ĝi ne enhavas la fizikan kaŭzon kaj rezulton de movado. Se oni volas trakti ankaŭ la fortojn kaj tordojn kiuj estas la kaŭzo aŭ rezulto por movado, oni uzas kinetikon. Kinetiko diras ekzemple la formulon F = m*a
- alidire "forto egalas maso multipliko akcelo" - kaj do la forto F
kunestas tie. Kinematiko ne zorgas pri tio kio faktoro okazigas la movojn.
Nu, estas klare ankoraŭ longa vojo ĝis vere utilaj planoj de relative simplaj strukturoj. Mi lernu, mi pensu, mi planu. Nenia hasto. Mi havas tempon la tutan reston de mia vivo.
Oni certe povus konstrui simplan tradician ŝtipokabanon per lerta enstapligo de horizontalaj trunkoj sur kelkaj konvenaj grandaj portantaj ŝtonoj. La ŝtonoj tenu la trunkojn super la ofte malseka tero kaj tiel tenu la trabojn sekaj tiel ke ili ne putru tro frue. Tio klare ne estus io moderna domo, sed estus fortika kaj stabila.
Eble mi povus vivi eĉ en tradicia finna fumkabano kio ne havas kamentubon? Nu, certe mi en praktiko bezonus ankaŭ iom da elektro, komputilon kaj konekton kun Internet por utile agi & labori.
Kredeble tia simpla skeleto de domo ne postulus tre komplikan kalkuladon. La tegmento estus tamen iom alia afero. Sen bona tegmento la domo ne estos bona. Do bona tegmento nun ŝajnas mia plej akuta laborplano, almenaŭ teorie. Nenia altfluga raketa scienco nature, sed tamen en praktiko iom multe da laboro por ĉi tia kaduka maljunulo. Nia propra mondo ne bezonas esti senbride komplika kaj nekomprenebla. Multaj plej gravaj aferoj estas nur simplaj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |