<< | #295 ; La kontraŭdira moderna teknika interpersona komunikado |
>> |
Por komunikadi kun aliaj personoj per teknikaj aparatoj estas ja nuntempe tre facile, almenaŭ principe. Ekzistas multaj teknikaj eblecoj por tiaj informoj kaj konversacioj inter amikoj kaj eĉ nekonatoj. Estas tamen alia afero kiaj estas la bezono, avido, lerteco kaj talento por komunikadi kun aliaj homoj, eble bone kaj eble multe, eble honeste kaj eble mensoge.
En mia tre distanca infaneco en finna kamparo dum la 1960-aj jaroj estis la mondo de teknika komunikado tre alia. Certe ni havis hejme ULA-radion kaj iom-post-iom ankaŭ televidilon. Ni legis finnaj paperaj gazetoj kaj periodaĵoj. Telefonoj estis nur drataj kaj jam iom komunaj en kamparo, sed ni plejparte ne havis propran telefonon en hejmo. Se ni volis sendi skribitan informon, ni skribis kaj enpoŝtigis leteron.
Por la mondo de teknika komunikado certe tre multe signifis novaj iom malmultekostaj porteblaj telefonoj kaj Internet proksimume ek de 1990-aj jaroj. Moderna komputila tekniko renversis la mondon de komunikado, almenaŭ parte. Multe da problemoj tamen restis. Bona, sincera kaj utila komunikado tute ne estas facile. En ĉio lando la registaro konservis firman tenon pri la publika politike korekta oficiala informo, laŭ la selektita politiko. Ekzemple NATO-landoj certe havas certan norman linion en komunikado. Politikistoj kaj burokratoj ja ne povas erari.
Komunikado ne plu estas nur interpersona. Teknikaj aparatoj komunikas unu kun la alia, sen homoj. La politikistoj certe volas diri ke ilia komunikado por la popolo estas multe pli grava afero ol la komunikado de ordinaraj civitanoj. Estas multaj problemoj kaj kontraŭdiroj en la mondo de komunikado. Multa komunikado estas nur reklamoj, elpremo, mensogoj, cerboŝtopado. Multaj dokumentoj estas malbonaj, herezaj, malutilaj kaj erarigaj.
Laŭ populara onidiro estas ĉio informo en la mondo al ĉies dispono, havebla, scipovebla kaj akirebla por ĉiuj. Ĉu vere? Ĉu ankaŭ bone komprenebla kaj vere uzebla? Ĉu ĉiuj vere kapablas disigi pravan informon el la multa falsa?
Miaopinie estis Isaac Newton la lasta persono kiu estis kapabla por vere mem posedi kaj kompreni praktike ĉion esencan objektivan skribitan informon de sia propra epoko, sed tio okazis jam longe antaŭe. Kvanto de informo kreskis tre multe post la tagoj de granda sciencisto. Nu, ĉu ĉiuj modernaj homoj estas respektive tiel multe pli inteligentaj, kapablaj kaj laboremaj? Ĉu ni vere komprenas ĉion eblan informon detale - eĉ tutan modernan sciencon - kaj ĉu ni havas fortoj kaj tempon por tion eĉ strebi legi aŭ eble aŭskulti?
Kiel konkludo : Estas nur senrezista urba mito la ebleco por vere mem majstri detale kaj tute la informon de nia moderna granda mondo. Neniu persono plu estas sole kapabla por tio.
Evidente la moderna teknika komunikado por multaj homoj estas plejparte nur ebleco por publikigi la fotojn de sia vizaĝo per la propra portebla "inteligenta" telefono. Ĉu la kulmino de homa inteligenteco? Kun absoluta certeco mi povas konstati ke plejparto de ĉio komunikado estas tute vana kaj senutila.
Mi lernis iom da fiziko kaj elektroniko jam dum mia juneco en la 1970-aj jaroj. Nature estis diversaj radioaparatoj tre interesaj. Radio estis relative juna tekniko. Eblecoj por mem sendi informon per radioondoj estis tamen tre limigitaj. Kaj nuntempe ĉiuj portas radioaparaton en sia poŝo, kapablan por sendi radioondoj.
Mi tamen ne kapitulacios fronte de nova tekniko. Radioamatoro mi vere eble neniam estos, sed tekniko estas interesa kaj mi volas teknikon pritrakti. La pretaj modernaj elektronikaj aparatoj klare estas superfortaj kompare al ĉio kion mi sole povus konstrui. Ekzistas tamen kelkaj eblecoj por fari iom mem, uzante mikrokomputiloj kaj radiokartoj. Ekzistas bonaj partoj kiujn oni povus kombini kaj apliki por siaj propraj intencoj kaj por siaj propraj projektoj.
Mi ja tamen posedas mian propran memstaran nacieton, kvankam fakte plejparte nur teorian landon. Tial mi rajtas evoluigi nian propran civitan teknikon. Mi estas ankaŭ la oficiala ŝtata inĝeniero de nia kara sendependa ŝtato Mueleja Insulo ĉar mi provizore estas la sola civitano. Reganto de lando, nia ambasadoro en la fremda lando Finnlando (en ekzilo), alte respektata ŝtata inĝeniero kaj ministro de edukado en unu kaj sama persono.
Nu, memkonstruitaj aparatoj por propra komunikado estas principe interesaj, sed provizore ekzistas nenia vera bezono por tio. Ĉu mi eble komunikadu kun mi mem? Malgraŭ ĉio mi tute ne estas skizofreniulo, mense disiĝita freneza persono. Tamen mi volas iom plani kaj revi. Tekniko ja estas interesa temo.
Provizore la plej facila aparato por sendi propraj radioondoj al iom mallonga distanco - eble kelkaj dekoj ... kelkaj centoj da metroj, depende de cirkonstancoj - estus LoRa -radio, ekzemple kun Raspberry Pi -mikrokomputilo. La permesitaj frekvencoj por LoRa en Eŭropo estas 433 MHz
kaj 868 MHz
. Apude estas fotitaj du aliaj LoRa-kartoj konvenaj por Arduino -mikroregilo.
Ni pensu unue pri la pli malgranda frekvenco f = 433 MHz
. La korelativa ondolongo estas proksimume λ = c / f = ( 300*106 m/s ) / ( 433*106 Hz ) = 0,6928 metroj
kaj por konstrui bonan antenon ni povas kalkuli λ/2 = 346 mm
kaj λ/4 = 173 mm
. Laŭ vendisto estas la longo de anteno 165 mm en la maldekstra karto, sed kredeble tio estas λ/4
anteno.
Por la pli granda frekvenco f = 868 MHz
ni povas kalkuli proksimuman ondolongon λ = c / f = ( 300*106 m/s ) / ( 868*106 Hz ) = 0,3456 metroj
kaj por anteno λ/2 = 173 mm
kaj λ/4 = 86 mm
. Pro la iom granda frekvenco estus la anteno ja iom malgranda, eĉ se estus direkta. Pretan direktan antenon por tiuj frekcencoj mi tamen ne trovis facile.
Mi uzis en supraj kalkuloj la proksimuman rapidon de lumo (en vakuo) c = 300000 km/s = 3*108 m/s
. Ĝenerale tiaj grandaj frekvencoj estas iom malfacilaj por observi per simplaj mezuriloj. Por pli malaltaj frekvencoj kaj teknike pli facile trakteblaj ondolongoj devus tamen la bona anteno esti multe pli granda.
Nu, klare mi devas trovi pli precizan valuon por la rapido de lumo, akuratan per almenaŭ 3 signifaj numeroj. Estas ja 3 signifaj numeroj en la frekvencoj. Nu, estas c = 299792458 m/s, kaj do per 3 signifaj numeroj la supre uzita valuo estis fakte tute OK, la sama precizeco kiel la frekvencoj.
Kvanto de informo por sendi sendrate estus nur malgranda en mia uzo. Certe mi ne volas sendi movantan bildon. Eble estus permesita ankaŭ la pli granda frekvenco 2,4 GHz sed mi ne scias ĉu estus pli utila. Norma Bluetooth ne estas tre forta tekniko.
Apude vi vidas ian krudan principan iom 3D -stilan desegnaĵon pri direktiga YAGI -radioanteno. La plej bonaj mezuroj tamen ne estas tre facilaj por kalkuli. La plej granda larĝeco de anteno estas proksimume λ/2
, duono de ondolongo. Povas esti pli multe da elementoj, sed se oni ne scias la lokon kaj precizan plej bonan longon de elementoj, kial vane labori tro multe. Bonaj antenoj ne estas tre facilaj por plani kaj kalkuli.
Ĉiuokaze kun bonaj direktigaj antenoj estus LoRa kredeble uzebla ĝis eĉ kelkaj kilometroj en unu direkto? Nature nur supozante ke oni scias sufiĉe akurate la direkton de alia anteno.
Multaj proksimaj radioaparatoj en la sama frekvenco eble povas esti ioma problemo, ekzistas ja nur unu "kanalo", sed bonaj direktigaj antenoj kredeble povas moderigi la problemon. La efekto de LoRa ja ne estas tre granda kaj tial ne bezonas zorgi pri distancaj aparatoj en la sama frekvenco. Nia proksima aparato estas pli forta.
Se la direktigebla anteno estas eksterdome, oni povus konstrui "radome" por ĝin protekti kontraŭ vento kaj pluvo.
Drataj metodoj por komunikado tamen estas pli facilaj, allogaj kaj absorbaj. Eble mi ion belan tagon konstruos mian propran dratan telefonon?
Eble mi povus konstrui mian propran kablan radion aŭ telefonon por frekvenco 100 kHz por malgranda efekto? La signalo iru nur ene en bona kablo, Samaksa kablo, do nenia anteno. Ondolongo estus ja tre longa, 3 kilometroj. Estus eble interesa eksperimento.
Mi povus uzi sonon ĝis maksimuma frekvenco 5 KHz kaj moduladi la pli grandan frekvencon. Por ordinara voĉo kaj parolo tio iom malgranda frekvenco estas sufiĉa. Mi ne intencas aŭskulti muzikon de bona kvalito. Relative malmultekostaj osciloskopoj facile reprezentas frekvencoj malpli ol 1 MHz. En lernejo mi lernis iom da teorio pri radiotekniko, sed neniam vere povis eksperimenti per propra efektivigo.
RS-232 certe estas mia malnova favorito por komunikado inter komputiloj. Simpla konekto per nur 3 konduktiloj ofte eblas. Tio tamen ne estas same stabila kiel kurenta maŝo kion ni vidis en artikolo #288. Nu, klare Ethernet estas ankaŭ unu ebleco por facila drata komunikado inter komputiloj.
Mondo de teknika komunikado certe estas plena je problemoj, sed plejparte nur la homaro estas kulpa je tio. Tekniko ne estas kulpa. Tekniko ofertas multaj bonaj kaj relative facilaj eblecoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |