<<

#293 ; Ni forgesu industrion kaj koncentriĝu en hejmo

>>

Libeloj estas tre kutima vidaĵo ĉi tie dum varmaj someraj tagoj. Ili tamen flugadas en aero tre lerte kaj ofte rapide kaj tial ili ĝenerale estas iom malfacilaj por foti per miaj modestaj rimedoj.

Kelktempe io bela libelo tamen afable konsentas por ripozi ĝustloke tiel ke eblas foti la belulon. Apudaj fotoj prezentas kredeble la saman individuon kio ripozas ĉe varma masonita brika muro ĉi tie en Tekunkorpi. Libeloj nin kelkfoje vizitas.

Je malfrua somero aperas la libeloj iom scivolaj. Ilia origina propra hejmo kredeble estas ĉe io proksima lageto - ekzistas almenaŭ 3 bonaj alternativoj - sed poste ili volas fari esplorvojaĝoj al novaj lokoj. Laŭ popola onidiro vojaĝado vastigas viziojn, eble ankaŭ por libeloj?

La vivo de libelo kiel fluganta plenkreskulo estas nur kurta. Ĉi tiuj belaj aŭgustaj tagoj povas esti iliaj lastaj. Tial mi sentas simpation por libeloj. Tial mi tute ne indignas se io granda libelo flugas iom minace - eble nur ludeme - direkte al mia vizaĝo, sed sen kolizio. Libelo rajtas sidi sur mia haŭto. Ni estas amikoj.

Mia patrino estis timema pri libeloj sed mi tute ne. Libelo neniam min mordis, kvankam kredeble ili kapablus tion fari per iliaj mentonoj. Eble ili komprenas ke mi estas tro dika por manĝi tute. Libeloj estas ege subtilaj insektoj. Pikilojn, kulojn kaj tabanojn mi subigas kaj mortigas senindulge kaj kruele, sed libelojn mi ŝatas.

Mi legis ke tre longe antaŭe - longe antaŭ la homaro aperis sur nia planedo - vivis sur nia planedo Tero tre grandaj libeloj, grando proksimume 2 metroj. Tiajn grandegajn libelojn mi certe timus, se mi ilin renkontus. Libeloj estas principe rabobestoj sed miaopinie nuntempe nur iom ludemaj kaj sendanĝeraj por homaro.

Jes, lageto estas la hejmo de libeloj, sed kio estu nia propra hejmo? Industrio de Finnlando min klare tute ne bezonas, kaj tial mi reciproke ne bezonu la finnan industrion. La industrio bezonas nur junuloj kaj malmultekostaj eksterlandaj enmigrintoj. Ni ne bezonas fabrikojn, sed hejmon ni certe bezonas.

La pensoj pri hejmo ne lasas min resti. Veran propran hejmecan kaj daŭran hejmon mi apenaŭ ankoraŭ havas, sed certe mi volas esperi kaj revi pri tia. Ĉiuokaze estas la finna industrio jam perdita por eterne. Nenia futuro en fabrikoj. Por ni la finnaj fabrikoj estas jam tute senesperaj.

Tekniko klare estas grava temo por nia propra nacieto Mueleja Insulo, sed estu plejparte nur hejma tekniko kaj ne industria tekniko. En tekniko ni havu bonan estontecon, nome en tekniko konvena kaj utila por hejmo kaj privata laborejo. Tamen multe da bona kaj uzebla tekniko fakte eblas hejme, se oni tion vere volas kaj kiel honesta inĝeniero mi certe tion volu.

Sufiĉa elektra energio sendepende de fortostacioj, elektra transmisio kaj stultaj burokratoj estas problemo dum malhela vintro. Vikipedio estu nia fidela amiko. Ekster vintro tamen klare eblas utiligi Sunenergion ekzemple por hejtado. Dum hela sezono eblas produkti elektron utiligante Sunĉeloj.

Multaj homoj evidente supozas ke norma suna elektra sistemo en domo kun norma distanca elektra konekto ofertus eblecon por uzi la propran lokan sunan elektron se la distanca elektra konekto kun la transmisia reto estus rompita. Ili tamen eraras. Norma loka suna elektra sistemo funkcias nur se ekzistas konekto kun la distanca elektra energio. Nur aparta kaj tute sendependa loka suna elektra sistemo estas uzebla se okazas rompiĝo en elektra transmisio.

Principe oni povus vendi la sunan elektron por la granda elektra reto, sed en Finnlando la grandaj elektraj entreprenoj nur tre malmulte pagas pri tia elektro. La problemo de suna elektro estas ke ĝi estas proponita nur kiam jam estas abunde da energio uzebla. Do la suna elektra energio ne renkontas la plej grandan bezonon de energio.

Principe eblus utiligi Ventoenergion kvankam ŝajnas praktike iom problemhava en malgranda loka hejma skalo.

En Finnlando multaj kredas al Varmopumpilo kiel fonto de varmo, kvankam la grundo tute ne estas vulkana ĉi tie.

Mi kredas ke varmopumpilo konsumas iom multe da elektro, sed principe eblus hejti la domon vintre pumpante varmon el iom varma profunda tero. Somere oni povus pumpi iom da troa somera varmo sub la surfaco por poste utiligi tion varmon dum malvarma sezono. Ĉiuokaze oni bezonas relative multe da elektra energio por tio.

Mi supozas ke se la varmopumpilo laboras bone, estos proksimume unu triono de produktita varmo el la uzata elektro. Se la varmopumpilo ne funkcias bone, povas plejparto de varmo esti de elektra origino kaj tial iom multekosta. La plej malicaj kritikistoj eĉ diras ke varmopumpilo estas nur ia tipo de elektra hejtado en kamuflita alivesto.

Iuj kredas al nova Hidrogena civilizacio, sed mi opinias ke la nuna civilizacio ne estas preta por tio. Provizore mi prefere fidus al tradicia Brulligno, kiel ekzemple Lignopeleto, eble io nova Biobrulaĵo kaj laŭ bezono certe ankaŭ por nia bona malnova amiko Fosilia brulaĵo.

Sendube estos novaj teknikoj, sed provizore mi fidas al bonaj tradiciaj solvoj. La granda mondo korektigu la problemojn kaŭzitajn de granda mondo. Ni ne havas tiaj rimedoj. Ni ne kaŭzis la problemojn de granda mondo. Pri la famega "klimata katastrofo" oni prefere demandu el Ĉinio kio produktas kvaronon ( 1/4 ) da mondaj fosiliaj ellasoj kaj evidente kontinuos sur la sama vojo ĉar ankoraŭ konstruas grandaj novaj establoj kioj bruligos kolosaj kvantoj da malpura ŝtonkarbo, kredeble por multaj dekoj da jaroj.

Oni bonvolu konversaciu kun la centra komitato de komunista partio de Ĉinio, Central Committee of the Chinese Communist Party pri tio se la verdaj nazioj volas trakti la veran kulpulon.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)