<<

#192 ; Ni grimpu trans altaj montoj kaj ni konkeru la mondon

>>

La supra foto prezentas pentraĵon "Mt Everest Range" en la ekspozicio de biblioteko en urbo Pori. Same alte volas ni mem grimpi, ĝis la tegmento de tuta mondo.

Montoj en Finnlando ne estas tiel altaj, precipe ĉi tie en sudo kaj la okcidenta marbordo. Kredeble la plej fama monto de finna Laponio estas Korvatunturi, esperante "la orela monto". Tie vivas - laŭ onidiro - la fama Kristnaska Viro kun siaj boacoj.

Certe Korvatunturi estas nenia altega "Himalaja", sed iom lacaj tamen aperas la herooj de Julo en la apuda bildo, en la angulo de komerca centro de Puuvilla. Ankoraŭ estus fronte la longa vojaĝo hejmen ĝis Laponio! Espereble la Kristnaska Viro ne drinkis tro multe post la peniga kontrakto de jula entrepreno. Li ja estas nun senlabora.

La mondon ni tamen volas konkeri. Eble oni povus diri ankaŭ ke verkistoj povas konkeri la mondon, konkeri per siaj libroj? Mi tamen havas ion pli konkretan celon en menso.

Sube estas fotita la statuo de Frans Hjalmar Nortamo (origine lia nomo estis Nordling), loke fama dialekta verkisto, apud la teatro de Pori. Li vivis dum jaroj 1860 ... 1931. Li estis kuracisto en profesio.

La homoj en la apuda urbeto Rauma volas imagi ke Hj.Nortamo estis nur ilia propra aŭtoro, kaj certe li skribis multe da amuzaj rakontoj en la dialekto de tiu urbeto, sed fakte li vivis kaj laboris ĉi tie en Pori. Eĉ lia statuo en Rauma estas nur ridinda.

En Vikipedio estas la sekvanta finna teksto pri la verkisto kiu uzis la nomon Hj. Nortamo. Oni povas selekti tie ankaŭ la rusan, la svedan aŭ la anglan tekston. Laŭ mia kompreno estis iom vigla Esperanta agado en la urbeto Rauma sed nenia Esperanta teksto en Vikipedio pri la granda dialekta heroo de tiu urbeto ...

Mi ne atingos iam eĉ la pozicion de loka dialekta aŭtoro. Mi ne kredas en miaj talentoj por skribi iun fikcian tekston. Mi ne volas skribi romanojn kaj novelojn. Mi volas skribi pri faktoj, pri la reala mondo.

La projekta laboro kaj la diploma laboro de teknika universitato certe proponos bonaj eblecoj por skribi pri faktoj. La stilo de tiaj devigaj tekstoj tamen estas iom pli limigita. Oni devas skribi pri la selektita temo. Kaj certe oni unue devas bone lerni la temon. Temas ja pri tekniko, sed iaj lernolibroj tiuj tekstoj tamen ne estas.

Jes, certe temas pri tekniko. Tekniko estu la vivo kaj la vivo estu tekniko. Teknikon simbolu la foto de malgranda fosmaŝino en la apuda arbareto. Mi kaŝe esperas ke ili pretigas tie parkejon por aŭtoj konvenan por la vizitantoj de greka teatro. Ili forigis la stumpojn de arboj, sed ili ne fosis ian truon por la fundamento de konstruaĵo kaj tial mi konkludas ke temas pri parkejo.

Estis iom da frosto matene kaj tial la fenestroj de fosmaŝino estas prujnaj kaj iom malbone travideblaj.

Por aŭtistoj estas la prujno vintre ĉiama ĉagreno kiam la malsekeco (fakte akvo) en la aero dum frosto glaciiĝas al la fenestroj. Same post pluvo kaj neĝo kun frosto oni devas tre diligente purigi la fenestrojn de veturilo kiu estis eksterdome.

Hidraŭliko, hymmmm ... tion mi neniam atingos en praktiko.

Mia propra tekniko - la tekniko de nia propra civito - ja devas esti io tute alia ol tiaj pezaj laboraj maŝinoj.

La suba foto dekstre eble povus prezenti nian propran malgrandan teknikon, elektronikon kaj malgrandajn komputilojn, kvankam mi provizore ne konas la malgrandan karton kiu estas videbla apud la mikrokomputila karto Raspberry Pi 3B+. Kredeble estas io sensilo, ĉar plejparte oni uzis nur sensiloj en la Centro de universitatoj en Pori.

Eble ĝi havas ion kun IoT (Internet of Things) por fari? La novaj malgrandaj iloj por Internet ja estas tre populara temo nuntempe.

Miaopinie la fotilo tamen estas la plej bona sensilo. Du aŭ pli da fotiloj estus eĉ pli bone. Mi kredas ke la bona praktika scipovo de produktado de unu bildo el multaj fotoj de multaj fotiloj estus atingebla por nia propra nacieto Mueleja Insulo.

Kio okazos, tio okazos. Ni multe klopodos kaj iom post iom ni multe progresos. La granda mondo ja estas kruela kaj agresa, sed ni mem povos esti eĉ pli kruelaj kaj pli agresaj!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)