<< | #191 ; Jam alvenis la tragika momento de veraĵo |
>> |
Mi pensis antaŭe optimisme ke mi provos ekzameniĝi en universitato en Pori dum ĉi tiu studjaro, certe bone kaj klare antaŭ aŭtuno, se tio eĉ iamaniere eblus. Nun je la naŭa tago de januaro mi tamen devas konfesi ke tia horplano estas nerealisma. Ne eblas. Somere ne eblas ekzameniĝi kaj do somere mi ankoraŭ ne povas esti preta diploma inĝeniero.
Nome la lasta tago por la preta diploma laboro dum ĉi tiu studjaro estus jam la 22-a tago de monato aprilo. Restas proksimume nur tri monatoj da tempo. Tio tute ne sufiĉas por mi.
Mi devus nepre unue plenumi la projektan laboron kiel ia etudo por la pli postulema diploma laboro kaj 3 monatoj estus iom kurta tempo eĉ por la projekta laboro sole. Ekzistas nome ankaŭ multaj aliaj temoj kiuj postulas atenton. Mi pensis ke somere estus sufiĉe da tempo por la diploma laboro, sed la sekvanta ebleco por vere ekzameniĝi kaj tiel plenumi la studadon estos nur dum la sekvanta studjaro, post la somero.
Do mi bezonos almenaŭ duonon jaron pli da tempo por la studado, la aŭtunan semestron de ĉi tiu jaro 2020. Eble mi tamen estos fiera 62-jara diploma inĝeniero antaŭ la Julo de 2020? Oficiale por mi eblas studadi nur 2 jaroj en Pori. Eble mi do devas iom vizitadi la urbon Tampere aŭtune?
Espereble nur la diploma laboro estos nefinita post la sekvanta printempo kaj la aliaj devigaj temoj estos jam pretaj. Certe eblas bone efektivigi la diploman laboron mem ĉi tie en Pori.
Julo jam pasis sed la lumigita jula piceo ankoraŭ ornamas la forumon de urbo. La Luno estas videbla sur la ĉielo. Veteroj estis relative varmaj, neĝo nur provizora.
Jes, mi certe provas plenumi plejparton de studado antaŭ la somero, la nepraj temoj, inkluzive la projektan laboron. Somere mi laboros kiel eble plej diligente kun la diploma laboro kaj espereble aŭtune la diploma laboro estos preta.
Kredeble mi devas ankoraŭ min anonci por la aŭtuna semestro, kvankam mia norma studa tempo estos jam plena somere.
Se ĉi tiu nova revizita plano de studado ne sukcesos, do ĝi ne sukcesos, sed mi restos viva kaj la vivo daŭros. Mi ĉiuokaze estos bona kaj fiera inĝeniero. La nacieto havos bonan futuron.
Klare. La studado kontinuas. Mi ne estos DI 61-jara, sed espereble mi kiel 62-jarulo inter venonta oktobro kaj decembro povos atingi la ambician titolon.
Ioma ŝoko, jes. Tamen ni bone memoru ke la nuna mondo estas ĉiuokaze ŝoka. Ĉiu nova tago estos malgranda venko.
Eĉ la dekstre fotita malnova tekniko povus esti interesa, kvankam nunaj aparatoj estas multe pli malgrandaj.
Ni lernos, ni batalos, ni laboros kaj ni progresos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |