<<

#193 ; La dorso kaj la spino de vintro jam rompiĝis

>>

Antaŭe oni pensis ke la plej malvarma vintro okazas ĉe la 20-a tago de januaro kaj tial la malnovaj finnoj diris ke "la dorso de vintro rompiĝis" tiam. Kredeble tio signifas ke la malbona forto de vintro estas jam venkita kaj ĝi komencas morti. La vintro de sekvanta jaro ja estas tute alia afero kaj ni ankoraŭ ne bezonas zorgi pri tio.

Ĉifoje la vintro tamen estis provizore relative varma en la suda kaj okcidenta parto de Finnlando. Oni ankoraŭ atendas ĉi tie pli malvarman vintron kaj multe da neĝo. Tute eble la monato februaro nun estos la plej malvarma monato de jaro. Certe povas ankoraŭ multe neĝi dum la monato aprilo, tio estus nenia eksterordinara novaĵo. Mi mem tamen tute ne bezonas neĝon.

Nu, eble la venonta somero estos siaflanke tre malvarma tiel ke la meza temperaturo dum jaro restas proksimume la sama?

Nenia paniko pro la klimato de mondo. Paniko kaj histerio neniam helpas. Ni tute ne povos savi la klimaton de mondo. Ĝi estos kio ĝi estos. Ni nur alĝustiĝu kaj ni adaptu al la novaj cirkonstancoj. Fronte de pli grandaj naturaj fortoj ni estas senrimedaj. Ni ne ploru, ni nur vivu.

La printempo estos hasta tempo de studado en la universitato. Granda estas la monto de sperto por konkeri. Ekzameniĝo postulas rapidan studadon de iom komplikaj kaj malfacilaj teknikaj temoj. Kredeble nur grandaj entreprenoj povos utiligi la fruktojn de tia studado. Miaj veraj celoj certe estas iom pli simplaj.

Dum januaro kaj februaro mi estas tre okupita per multaj temoj de studoj. Espereble mi tamen povos dum marto vere en praktiko komenci la projektan laboron. Ne eblas kvalifikiĝi dum ĉi tiu studjaro. Tial eblus labori por la projekta laboro ankaŭ dum la venonta somero. Dum la sekvanta aŭtuno mi provos plenumi la diploman laboron por povi fine ekzameniĝi el universitato. Iom nesekure kaj komplike, sed ne helpas plori kaj plendi. Ĉi tio tempo kredeble estas la plej fajna periodo de mia vivo.

Vivo povas esti ankaŭ simpla se oni tion volas. Ekzameniĝo el universitato tamen estas iom alia afero. Akademiano ja normale devas esti respektata, aŭ almenaŭ antaŭe tiel estis. Mi tamen estos verŝajne nur malriĉa akademiano. Ĉu ankaŭ malriĉaj akademianoj estos respektataj?

Se mi havus multe da mono, mi certe povus efektivigi kelkaj gravaj celoj. Ili ne bezonas esti teknike tre komplikaj.

Bona trategmenta sunhorloĝo per speguloj. Granda rotacianta elektro-mekanika astronomia horloĝo. Malgranda robota observatorio kun aŭtomataj teleskopoj. Impona FinnHenge -monto kie kredeble la antikvaj tre saĝaj finnoj de nia origina natura religio adoris kaj kultis la Diojn kaj la Diinojn de ĉielo. Tiuj estas tute eblaj por konstrui se oni havas la monon. Ili ne estus tre bonaj kaj ekonomie produktaj negocoj, sed la valuo por la loka kulturo estus rimarkinda.

Nova stranga mondo nin atendas. Mi estas jam maljuna viro kaj multaj modernaj evoluoj estas por mi iom fremdaj. Plejparte mi respektas tradiciaj malnovaj valoroj. Ĉiuokaze estas grandaj riskoj en nia estonteco, kvankam la politikistoj ne volas tiujn rimarki. Mi timas ke la futuro estos pli malfacila por diveni ol iam antaŭe. Malnovaj valoroj estos fortaj sed la plej modernaj valoroj estas multe pli fragilaj kaj vundiĝemaj.

Certe ĉijare mi nepre devas multe strebi por atingi la ekzamenon. Mi devas provi agi laŭ nunaj bonaj kutimoj kaj la modernaj manieroj de universitato, kvazaŭ mi havus ion propran lokon kaj veran rolon en la grandaj entreprenoj de Finnlando. Tion mi ja fakte tute ne havas. Mi estas fremdulo en mia propra lando. Post universitato mi tamen estos libera kaj mi rajtos fari kion ajn mi volas.

Mi provos konstrui la futuron de nia propra malgranda civito laŭ miaj propraj eblecoj. Neĝo aŭ nenia neĝo. Vento aŭ sereneco.

Ni vidos la lumon, la lumon de scipovo. Ni trovos la korektan padon, la padon de bona povoscio. Iam ni bone vidos la brilan Sunon. Iam ni ankoraŭ vidos tre malhelan ĉielon kun belaj klaraj steloj kaj planedoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)