<<

#18 ; Nova vintro, nova jaro komencos

>>

La malfrua aŭtuno en Finnlando estas tempo malhela, la jarparto plej peza por vivi. Melankolio minacas. Tagoj estas mallongaj kaj la vetero deprimiganta. Julo estas unu el malmultaj punktoj de lumo en vintro.

Multaj ja nomas Julon "Kristnasko" sed mi preferas la nomon Julo, ĉar la proksim-orienta religio ne plaĉas al mi. Julo estis tradicia finna vintra festo. Kriston ni ne iam bezonis kaj ankaŭ neniam bezonos. Ni ne bezonas la religian rakonton el Proksima Oriento, ĉar ni havas ĉi tie nian propran pli valoran tradicion. Krucmilitistoj faris vanan ekskurson al nia lando. Senutile ili murdis niajn proprajn originajn religiajn estrojn.

La unua parto de tria jaro de studoj estas baldaŭ plenumita. Tiuj ne tute plenaj kvar monatoj post la somero ne estis tre kontentigaj. Espereble la studoj progresos pli bone dum la venonta vintro kaj printempo. Kolektado de studaj poentoj ne estas sufiĉa celo. Mi volas atingi ion pli notindan, ion pli konkretan. Mi deziras fariĝi vera inĝeniero, mastro de mia propra vivo. Lerni nur presi butonon ne suficas al mi. Mi volas atingi pli da povoscio.

La mondo ŝajnas nuntempe esti plena de malfacilaĵoj. La publika ekonomio de Finnlando eble kolapsos. Riĉaj homoj fartas bone ĉie kaj ĉiam, sed al ordinaruloj la futuro ŝajnas nubila. Estos plue kaj plue malfacile akiri porvivon. Vivrimedoj estos problemaj al ordinaraj civitanoj. Rifuĝantoj portos kun si sian militon kaj siajn bombojn al Eŭropo. La futuro antaŭvidebla al ni aspektas kiel preme sukuba sonĝo, koŝmaro.

Iel nia vivo tamen kontinuiĝos. Koruptecaj oficistoj kaj senmoralaj politikistoj ne povos detrui la tutan mondon, eĉ se ili tion provas.

Leviĝos ankoraŭ klara Suno sub nia horizonto. Alvenos iam la gajaj someraj birdoj returnen al niaj lagoj. Aperos belege klaraj planedoj sur nia ĉielo. La plej pompaj steloj brilos super niaj irejoj. La floroj tamen fine revenos. La arboj iam denove portos florojn kaj fruktojn. Ni promenos sur varma verda herbejo inter floroj, flugantaj papilioj, burdoj kaj abeloj. Birdoj kantos. Ni aŭdos eĉ kukuon de kukolo en rando de arbaro. Ni venkos. Ni sukcesos.

Nia malgranda nacio Insulo de Muelejo ankoraŭ iam atingos maturecon. Spiritoj de nia propra norda Naturo nin komprenos kaj ili nin helpos. Ni estas amataj infanoj de granda norda Naturo kaj niaj patrinoj nin ne forgesos. Kune ni eliros venkintaj.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo




Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)