<<

#17 ; Revi kaj projekti, reviviganta forto de vivo

>>

Antaŭen strebas vivanto. La apuda malnova digitala fotografilo jam estas pli ol 10 jaroj aĝa. Preskaŭ ĉiuj fotoj en miaj ĉi tiuj paĝaroj ĝis novembro 2015 estas faritaj de Canon PowerShot A400 kun sia 5.9-13.2mm 1:3.8 optiko.

Ekzemple ĉiuj fotoj de JBA -projekto estas faritaj de ĉi tiu brava fotilo. Tiu paĝaro prezentas fotojn de miniaturaj modeloj de trafikiloj en malnovaj James Bond - filmoj, James Bond Car Collection, kiu estis parte tradukita al la finna lingvo.

La fotografilo jam dum 10 jaroj tute konsumis du grupoj de kvar akumulatoroj. La fotilo funkcias ankoraŭ, sed mekanike ĝi ne estas tre kredebla kaj ĝi nepre tuj bezonus novajn akumulatorojn. En sia nuna stato nur eblas fari kelkaj fotoj kiam la malnovaj akumulatoroj estas ĵus ŝargitaj kaj varmaj.

La malnova fotografa servisto estis iom moderna en sia juneco, sed la nova tekniko jam progresis kaj pasis preter sia teknika nivelo. Kun la paso de la tempo estas iom post iom aktuale pensiĝi, ripozi post multaj fruktoplenaj jaroj. Mi kredas ke eblas doni la finan poluron al kolekto de kartoj Jurassic World kun la malnova servisto. Ekstere estas tamen malfacile foti kun ĝi. Junaj aparatoj prenu la frontan respondecon.

Studado ĝis la titolo de maŝina inĝeniero kontinuiĝas. Ekzemple kinetiko kaj kinematiko estas promesaj fakoj, kvankam ili estas nur en komenco en la skolo. Kinematiko estas ja tre malnova fako, sed ĝi neniam eksvalidiĝos. Nia mondo por ĉiam restos antaŭ ĉio mekanika kaj kinematika.

Angle oni taksas inĝenieron kiel Barcelor. Mi certe volus fariĝi Master de tekniko. La apuda foto prezentas unu revo de futuro en la norda urbo Oulu. Mi firme kredas ke en la areo de nanotekniko ankaŭ la bazaj scipovoj de inĝeniero estos utilaj. La skalo kaj la laboriloj estas malsamaj, sed principoj eble ne tre multe malsimilas unu al la alia.

Aŭ eble mi sukcesos kontinuigi mian lernan karieron en la urbo Tampere en centra Finnlando, post cirkaŭ du jaroj? Ĉiuokaze mi volas la imponan tekston DOKTORO DE TEKNIKO en mia tomboŝtono, antaŭe mi ne ripozos. Antaŭ tio la akumulatoroj de mia vivo ne malpleniĝos.

Tridimensiaj modeloj, klarbilda utila grafiko, diversaj materialoj, kinematikaj modeloj, mekanismoj, la allogaj eblecoj de atoma teorio, numera matematiko, gravaj aferoj. Elektroniko kaj komputiloj ne signifas ĉion. La mondo estas antaŭ ĉio mekanika kaj materialia. La plej grava realeco estas simpla.

Plejparte la vivo konsistas nur el vana sufero kaj senutila batalo. Estas tre malfacile trovi (rekompencita) laboro, sed ekzistas ankaŭ dignaj aspektoj. Malgraŭ ĉio tamen indas vivi. Valoras studadi kaj revi.

La mikronacio Insulo de Muelejo fartos bone en la estonteco. Ambaŭ malgrandaj kaj grandaj aferoj teknikaj kaj mekanikaj fariĝos ĝia propra specialaĵo. La mikronacio humile sin dediĉos al servo de publiko. Scipovoj de mikronacio estas ĝis plue plejparte teoriaj, sed ni konservos ankaŭ la potencialon de vera reala produktado. Ni neniam kapitulacios. La spiritoj de niaj prauloj nin helpos.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)