<<

#19 ; La sendependa nacio jes ja, sed kia, kiom kaj kiel?

>>

Studado ĝis inĝeniero ne sufiĉas. La memstara ŝtato Insulo de Muelejo ankaŭ postulas kaj meritas atenton.

Parte la studado kaj la konstruado de nacio estas kongruaj aktivaĵoj, sed ne komplete. Kaj la studado kiel ankaŭ la nacio bezonas apartan atenton. La principa linio devas esti iom diversa. La nacion oni nepre ne bezonas trakti tre serioze laŭ ĉiu eventuala aspekto. Oni rajtas iom ludi kun la ideo de propra ŝtato. Aliflanke la nacio kategorie havu iom da vera "malmola" enhavo.

Kiel la proksima futuro ŝajnas al mi hodiaŭ, mi kredas ke la nacio planu (relative simplaj) astronomio-aliĝaj strukturoj kaj mekanismoj. La religio de Naturo estu grava parto de nia kulturo. La Suno, la Luno, la nokta ĉielo, klaraj planedoj kaj klaraj steloj estas ankaŭ parto de Naturo.

Oni povas uzi teknikon por simuli ekzemple la noktan ĉielon. Ni ne timas teknikon kvankam nia religio estas religio de Naturo. Tekniko estas parto de nia kulturo. La ĉielo estas unu parto de Naturo. La Dioj de ĉielo ne malaprobos kvankam ni teknologie simulos fenomenojn de ĉielo. Ni ne klopodos vivi en la jam pasinta tempo. Ni libervole uzos novajn rimedojn.

La pastroj de nia natura religio povos sekvi kaj anticipi la fenomenojn de nokta ĉielo kun la mekanismoj kiujn ni unu belan tagon praktike konstruos laŭ la planoj. Grandaj sunhorloĝoj estas gravaj objektoj por la natura religio, sed ili estas uzeblaj nur tiam kiam la ĉielo estas sennubila kaj la Suno brilas. La Luno movas relative komplekse, sed ni bezonas imiti ĝia movado nur kun la precizeco de ĉirkaŭ 0,03° kiu estas la diferenciga kapablo de nura homa okulo.

La pastroj de nia religio ankaŭ efektivigos "ritualaj" almezuroj de ĉielaj objektoj kaj dum tago kaj dum nokto. Por tiu ili bezonos konvenajn mezurilojn. La mezuroj ne devas esti tre precizaj. Ili ne havas ion sciencan signifon. La intenco de mezurado estas montri ke la religio kaj la Naturo kunfluas kaj konsentas. Optikaj rimedoj ne estas necesaj.

Por la religio interesaj ĉielaj fenomenoj estas ekzemple sunsubiro en mezsomero aŭ sunleviĝo en printempa ekvinokso, kiam la tago kaj la nokto estas egale longaj. La plej nordaj kaj la plej sudaj direktoj de supreniĝo aŭ subiro de Luno estas notindaj. Fenomenoj de klaraj planedoj, videblaj per nura okulo, havas sian signifon. La klaraj steloj (ekzemple ĝis 3mag) estas ankaŭ esenca parto de nia religio, kvankam ili estas tre distancaj. Objektoj klare videblaj nur kun grandaj optikaj instrumentoj aŭ kun longaj eksponaj tempoj de fotilo ne estas tiel interesaj al la natura religio.

La vojo al efektiva observatorio de religio de nia ŝtato sendube estas longa. Indas tamen revi kaj projekti. Ia konstruaĵo povas ŝirmi mekanismojn. Kelkaj strukturoj devas situi ekstere. Efektivigo de mekanismoj eble estos postulema tasko. Eble tiaj revoj neniam plenumiĝos? Inĝeniero tamen estas ĵuste ĝusta persono por fari la planojn. Nia intenco ne estas aĉeti pretaj solvoj. Ni planos kaj konstruos niajn produktojn mem. La scipovo kiun ni evoluigos dum tia laboro estos posedaĵo de nia nacio.

Provizore nur virtualaj solvoj estas eblaj. Eblas tamen bone plani kaj projekti sen vera produkta kapablo. La perspektivoj estas tre vastaj kaj entuziasmigaj.

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)