<< | #16 ; Lingva politiko de nia kara memŝtara ŝtato |
>> |
Esperanto estas ja la rara neŭtrala internacia lingvo. Nur neŭtrala lingvo eĉ povas esti vere internacia. Esperanto estas la rekomendinda planita Eŭropa lingvo de kultura egaleco kaj respekto inter nacioj.
Grandaj naciaj lingvoj, kiel la angla, portos por ĉiam la stampon de imperialismo, stampon de malestimanta kultura supereco. Speciale la angla lingvo estas konata lingvo de murdistoj de civiluloj, lingvo de bomboj kaj militaj aviadiloj, lingvo de morto. Neniam eblos al la angla lingvo kreski al iu vere internacia lingvo, al lingvo de egaleco inter ĉiuj nacioj. La naciaj lingvoj restos nur naciaj lingvoj.
Ni havas ĉi tie nenian enhavon en la angla lingvo, kaj ankaŭ neniam havos. Tio ne estas eraro. Esperanton mi aprobas, tamen mi ne estas preta selekti Esperanton kiel la sola propra lingvo de nia sendependa ŝtato.
Konate ekzistas ankaŭ aliaj neŭtralaj planaj internaciaj lingvoj ol Esperanto, sed oni ne bezonas multaj internaciaj lingvoj, Esperanto sufiĉas.
Germana kaj rusa lingvoj estas interesaj. Rusan lingvon mi tamen tre malmulte konas. Ĉi tie estas kelkaj simplaj paĝoj kiuj provas prezenti tekston en la germana kaj rusa lingvoj, sed tre malmulte.
Ne estas tiel facile verki en iu lingvo kiun oni ne konas tre bone. Speciale estas malfacile verki ion veran objektivan profesian enhavon. La lingva kono en la infana nivelo de "Mamma, mamma, ge mjölk!" aŭ "Mutter, gib mir Milch!" ne sufiĉas.
Ekzistas ja kelkaj libroj en la rusa kaj germana lingvoj, kiel la apudaj bildoj montras. Tamen ne sufiĉas nur kopii tekston el malnovaj libroj. Verkisto devas produkti sian propran verkon el sia propra ekirejo.
Risko de eraroj bedaŭrinde estas evidenta kiam oni komencas verki en iu fremda lingvo. Tiun fakton oni devas akcepti. Oni lernas fremdan lingvon nur tiel ke oni ĝin uzas.
Kiam oni faras erarojn, tiam oni lernas la lingvon. Do mi esperas ke la ambasado de sendependa nacio faros multaj eraroj en la futuro? Oni tamen ne rilatu tre serioze al miaj lingvaj eksperimentoj.
Mi aŭdis ke en la Suda Ameriko oni iam proklamis militon inter nacioj pro piedpilka lukto. Espereble oni ne komencos batali inter nacioj pro malbona uzo de lingvo (en aferoj aliaj ol politiko inter nacioj). Ne proklamu militon kontraŭ nia malgranda nacio pro lingvaj difektoj!
La nacia epopeo en la hispana lingvo estas ja tre nepreta. Tiun mi ne atentas tiel serioze. Hispana lingvo eble estas lingvo de Dioj, do la respektata nacia epopeo devas esti ĵuste en la hispana lingvo?
Francan lingvon mi nepre volas lerni, sed ne kuraĝos ĝin uzi ĉi tie.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo