<< | #15 ; Vojo kiu kondukas al futuro |
>> |
Jam pasis la varma somero, jam malpleniĝis la eksteraj "terasoj", gajaj de perlanta biero kaj posttagmezaj radioj de Suno. Kelkaj floroj tamen ankoraŭ floras. La mondo eĉ nun ne estas perdita.
Ĉu, kiom kaj kiam eblas plani la vojon kiu kondukas al venontaj jaroj kaj futuraj agoj? Ĉu la projektoj de morgaŭo falos ĝis ĝia propra situo egale certe kiel la memkontente memcertaj gutoj de aŭtuna pluvo?
Estas ja multe pli facile fantazii preparaj planoj ol forĝi eĉ malgrandaj veraj resultoj. La pretaj produktoj en la ekonomio estas tre konkuraj. Tre malfacile estus krei iom da propra ago kaj faro, tia ke ĝi vere iom signifas. Tekniko estas ege interesa, sed la vojo al vera produktado estas plena de praktikaj kaj ekonomiaj malfacilaĵoj. La skola kariero estas mezurita al junaj viroj kaj virinoj kiuj sukcesas ekhavi laboron en la servo de io entrepreno aŭ organizo. Entreprenisto staras mem, sole. Senlaboruloj restas ekster ĉio.
Tamen ne valoras kapitulaci. En la vivo oni devas batali, furiozi ĝis morto. Nur en la tombo, ses (6) futoj sub la humo kaj teraĵo, homo povas fine fermi la okulojn, transdoni kaj resti, por ĉiam.
Ankoraŭ restas multe por fari. Ekzemple la novaj grafikaj kalkuliloj estas plenaj de eventualaj aplikoj.
Mi firme kredas ke tute bone eblas fariĝi inĝeniero sen novaj grafikaj kalkuliloj. Ili estas tamen interesaj. Eble mi efektivigos kelkaj programoj aŭ proceduroj kun kalkuliloj kiel unu parto de mia projektita "utila grafika paketo de malriĉa studento de tekniko"? Grafikaj kvalitoj de kalkuliloj eble estas sufiĉaj al la tasko.
Jes ja, la plej multekostaj kalkuliloj estas fakte troe karaj kaj subtilaj por ordinara uzo en la studoj de inĝeniero. Oni ne povas anstataŭigi profundan konon de matematiko kun io kara kalkulilo.
Fajnaj kalkuliloj mi tamen amas kaj volas jungi ili al ilia propra utila agadkampo. La kompare malgrandaj kalkuliloj estas konvenaj al la ideo kaj principoj de mikronacio Insulo de Muelejo. La mikronacio nature aprobas malgrandecon. Malgrandeco estas ekonomia kaj humana eco. Malgrandeco estas pompa kaj luksa kvalito. Ni estu fieraj pro malgrandeco!
Nanotekniko ŝajnas ankaŭ interesa, sed eble tro postulema kaj tro "scienca" celo. Kaj la mikronacio ja malgraŭ ĉio ne estas tute tiel speciale malgranda. Asterix kaj Obelix eble konus priskribi ke la mikronacio estas pli granda ol la kasko de nevo sed pli malgranda ol la ĝardeno de onklo. Ili timis ke la tuta ĉielo (ion belan tagon) falos sur ilia kapo, sed mi ne timas!
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo