<<

#151 ; Kiel konstrui bonan komputilon por la diploma laboro?

>>

Mi kredas ke la sola vera ebleco por fari taŭgan diploman laboron en universitato dum venonta printempo estus trovi bonan propran ideon kaj efektivigi ĝin mem, por la propra firmao. Sendube estus tre malfacile trovi realisman, oportunan kaj utilan diploman laboron de iu alia firmao. Mia budĝeto kiel studanto estas nur malgranda sed ekzistas malmultekosta bona elektroniko.

Mi estas praktike senlabora inĝeniero kaj dum la sekvanta printempo jam 61-jara. Sendube la diploma laboro de universitato devus prezenti bonan solvon de postulema inĝeniera tasko. Mi havas neniaj malnovaj bonaj interrilatoj kun aliaj konvenaj teknikaj firmaoj.

La malgranda komputila karto Raspberry Pi 3 (mallongita nomo RPi) kun CMOS-fotilo kaj mikroregilo Arduino Uno/Nano kun elektraj motoroj ŝajnas sufiĉe bona aparata bazo por la laboro. Per la fotilo la komputilo povas vidi kaj per la mikroregila gvido de motoroj ĝi povas direktigi la fotilon laŭ bezono. Eble la aparato havus ankaŭ aliaj sensoj, eble ĝi aŭdas kaj flaras fumon? Eble ĝi eĉ parolas? Programo efektivigu ion utilan funkcion. Detalojn oni efektivigu kaj apretu pli poste.

Kompreneble la projekto estas ĝuste ankoraŭ en komenco kaj multe da propra laboro kaj inteligenta eksperimentado mankas. Oni tamen devas komenci je komenco. Kiel malnovaj finnoj diris, "Tyvestä puuhun noustaan [, eikä suinkaan latvan puolelta]" aŭ esperante Oni atingos la supron de arbo grimpante komence el bazo. Oni do ne komencas grimpi supren el supro de arbo, sed el bazo de arbo.

Ekzistas ja jam notinde pli forta vario 4 de RPi, sed mi ankoraŭ ne uzas ĝin. Mi nome ne kredas ke mi bezonus ion speciale fortan komputilon por la diploma laboro. La vario 3 de RPi estas jam bona. Nu, eble ankaŭ la eĉ pli malgranda komputilo RPi Zero W(H) estus interesa kaj uzebla. Tion mi ankoraŭ ne konas bone.

Miaopinie Raspberry Pi nepre bezonas ventumilon por malvarmumi la aparaton ĉar kelkaj IC-cirkvitoj, CPU, LAN kaj RAM en alia flanko de karto (mallongigoj por Central Processing Unit, Local Area Network, Random-Access Memory), fariĝas tre varmaj dum norma funkciado.

Malgranda montrilo (per DSI-konektilo) devus esti kune kun la komputilo. DSI estas mallongigo por la angla Display Serial Interface. La fotilo (per CSI-konektilo) devus esti ekster la ujo de komputilo kaj bone direktigebla. CSI estas mallongigo por la angla Camera Serial Interface. Ekzistas multaj diversaj pretaj ujoj por RPi, sed ne estas tiel facile trovi bonan solvon.

Ĉi tie ni vidas kelkaj alternativoj por la malgranda montrilo de RPi. La plej granda montrilo dekstre havas diametron 7,2 coloj sed ankaŭ ĝi estas iom pli malgranda ol norma montrilo de komputilo.

Sendube povus esti iom malfacile lerni uzi la komputilon RPi kun tre malgranda montrilo. La programon oni pli bone unue skribu uzante pli grandan montrilon. Min helpas tre multe se mi vidas pli multe da teksto samtempe.

Maldekstre ni vidas iom pli malgrandan montrilon kun diametro 5 coloj. Estas la komputla karto RPi fiksita sub la montrilo en la apuda foto. Kiel vi vidas, estas la RPi-karto pli malgranda ol la 5 cola montrilo. La konekto kun tiu montrilo ŝajnas esti per HDMI. Vidu la malgrandan karton inter la montrilo kaj RPi en la fronto tie kie estas la HDMI-konektilo de RPi.

Ĉi tiuj montriloj estas pli malgrandaj ol tiuj kiuj mi kutimis uzi. Ekzemple la montrilo de ĉi tiu portebla Windows-komputilo per kiu mi nun skribas la tekston estas proksimume 15 coloj kaj ĝi tute ne estas tro granda. La pli bona aparta montrilo estas diametre 19 coloj, malnova VGA.

La montrilo kun la RPi tamen nepre devas esti malgranda. Apude ni vidas montrilon kun diametro 3,5 coloj, la sama kiel la diametro de karto de RPi.

Ni vidas en la dekstra foto la komputilon RPi fiksita sub la montrilo. En la karto RPi estas aparta konektilo (DSI) por montrilo, sed ĉi tiu montrilo tamen evidente ne uzas ĝin. La grando de 3,5 coloj estas jam sufiĉe malgranda, ĝi tute ne bezonas esti pli malgranda.

La fotilo de RPi kun CSI-konektilo nome estas tiel iom speciala kazo "arkitekture" ke ĝi nepre bezonas veran montrilon por RPi por funkcii kaj foti normale. Sen la montrilo, neniaj fotoj. Eblas uzi la komputilon trans komputila reto tiel ke ĝi ne havas ekzemple propran klavaron, sed mi kredas ke oni tamen bezonas propran montrilon por la komputilo se oni volas foti.

La diploma laboro oficiale estos nur dum venonta printempo, sed tute ne estas tro frue por komenci sin prepari por la laboro. La tutaĵo povus esti iom postulema. Mi eĉ revas pri ia turnebla kapo de parolanta roboto kun 2 okuloj, 2 oreloj, "stereovido", "stereoaŭdo", sensiloj por temperaturo, magneta kampo, malsekeco de aero, aerpremo kaj tiel plu ... nu eble iom tro furioze orgia teknika vizio por diploma laboro de universitato?

Returnante el nuboj de sovaĝaj iluzioj denove sur la firma surfaco de Tero, oni nur povas miri kiel oni trovu tian oportunan ujon por la aparato kie eblas uzi ventumilon kaj fotilon. La ventumilo devus situi tuj super la karto de RPi, sed tie ja estas la malgranda montrilo. La fotilo devas situi ekster la ujo kaj for de montrilo, sed proksima al la RPi ĉar estas nur mallonga konektilo inter ili.

Provizore estas malfacile diri kia la fina solvo de aparato estos. Eble mi konstruos pli grandan ujon per ligno de akacio-arba tranĉtabuleto? Tiu ja estis la norma solvo kun la jam famega DEMO-teko de mikroregila gvido de malgrandaj elektraj motoroj.

Multaj konektiloj ja devas pasi tra truoj de ujo. Mi ankoraŭ ne scias ĉu la RPi kun ĉiuj tiuj aparatoj estus ebla direktigi kiel tutaĵo aŭ ĉu nur la malgranda fotilo turnu? La komputilo bezonas multaj kabloj.

Mi devas pensi, mezuri kaj eksperimenti. Sekve malbeni, sakri kaj pensi denove. La solvo estos trovebla per la bona malnova metodo de eraro kaj nova provo, ripetita ĝis sukceso. Oni nur bezonas pli da mono, simple?

Celoj do nepre estas tre postulemaj. Feliĉe la tasko estas interesa. Mi priĝuos pri la propra laboro eĉ se la ekzameno de diploma inĝeniero estus sensukcesa. Ni lernos dum la laboro multe da gravaj novaj artoj kaj scioj. Ĉi tiu scipovo estos utila por nia propra nacio ekzemple en konstruado de inteligentaj hejmoj. Ĉefaĵo tamen estas ke en tiuj domoj vivas "inteligentaj" homoj.

Inteligenteco certe estas iom problemhava koncepto. Multaj homoj opinias ke "inteligenta" signifas la saman kiel ekzemple "komforta" aŭ "konvena", eĉ "interkomprenema" kaj "kunlaborema". En praktiko estas plej prudente ne provi trovi tre limigan komunan difinon por homa inteligenteco. Estas plej bone konfidi al intuicio.

Miaj Raspberry Pi 3 komputilaj kartoj estas varioj 3 B (el jaro 2015) kaj 3 B+ (el jaro 2017). Estas ioma diferenco inter ili kiel vi vidas en la apudaj desegnaĵoj. Eble la desegnaĵoj ne estas tre akurataj en detaloj, sed speciale la ĉirkaŭaĵo de GPIO -konektilo (General Purpose Input/Output) estas iom alia kaj tiu estis problemo kun iuj malnovaj ujoj. Por tiuj ujoj plej signifa diferenco estas markita per ruĝa cirklo. Ni bezonas zorgi nur pri la pli altaj partoj de karto, la pintoj de PoE (Power over Ethernet).

La pli malnova ujo konstruita nur por la vario RPi 3B eble ne estas tute konvena por la vario RPi 3B+. Pli novaj ujoj por RPi tamen ĝenerale konsideras ankaŭ la bezonojn de pli nova karto B+. Pli malnovaj kartoj (varioj 1 kaj 2) de RPi mi tute ne plu intencas uzi. Ili ne estas tre malmultekostaj, sed la prezo estas preskaŭ la sama kiel por la vario 3, kvankam ili estas multe pli malnovaj kaj limigitaj.

Nu jes, la GPIO-konektilo estas ankoraŭ unu problemo pli kiam oni volas kunigi fotilon, ventumilon, montrilon kaj eble eĉ aliaj aparatoj kun unu karto de RPi. Mi vidas en la supraj fotoj de malgrandaj 3,2 ... 3,5 colaj montriloj ke la montriloj uzas GPIO-konektilon. Eble mi bezonos plilongigi la GPIO-konektilon ekster la ujo de RPi tiel ke eblos uzi la pintojn de GPIO ankaŭ por aliaj eksteraj aparatoj?

Kompreneble ni amikoj de Mueleja Insulo tamen jam scias ke fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)