<< | #150 ; Ĉu la Kverko de Najbareco savigos la rilatojn inter du urboj? |
>> |
Ekzistas du urboj en la okcidenta marbordo de Finnlando, la urboj Pori kaj Rauma, distanco inter la urboj proksimume nur 50 kilometroj. Tradicie ĉi tiuj urboj tre multe konkuris unu kun la alia. Oni povas eĉ diri ke iam estis ioma kolero inter la urboj. Ambaŭ urboj havas havenon, paperan industrion, dokon kaj ambaŭ urboj konkuras multe en samaj ekonomiaj kampoj.
Ekzemple la komenco de fervojo estis alia por la urboj. La ŝtato de Finnlando konstruis fervojon por la urbo Pori kiun ĝi taksis kiel notinda industria urbo. Rauma konstruis privatan fervojon por si mem ĉar la ŝtato ne volis partopreni en kostoj. Poste la ŝtato de Finnlando aĉetis la fervojon de Rauma kaj la urbeto uzis la monon por konstrui novan skolon.
Mi antaŭe vivis en la urbo Rauma proksimume 30 jaroj. Ĝi estas multe pli malgranda urbo ol Pori. Mi vivis longe en Rauma sed mi tamen neniam sentis min kiel vera rauma-ano, vera membro de loĝantaro de urbo. Mia origino ja ne estas en tiu urbeto. La urbo havas sian propran karakterizan dialekton kiun oni eĉ nomas kiel sendependa lingvo ĉar ĝi havas oficialan propran gramatikon.
Fakte la plej multaj nunaj loĝantoj de urbo Rauma tamen ne komprenas la plej specialaj esprimoj de Rauma-dialekto. Tiu "lingvo" de Rauma estas nun nur ia memorsigno de pasinteco. Plej multaj rauma-anoj sendube parolas kaj komprenas nur normalan finnan lingvon.
En Pori kreskas la apude fotita juna Kverko de Najbareco. Ĝi situas apud la malnova tombejo de urbo. Nome la malnova landvojo ĝis la pli suda granda urbo Turku antaŭe pasis preter la ŝtona muro de tiu malnova tombejo de urbo Pori kaj la urbeto Rauma situas survoje. Do ĉi tiu kreska loko en parko estas bona por la kverko de najbareco kun la suda najbara urbo.
La origino de kverko estas en la jaro 2008 kiam la urbo Pori plenumis 450 jaroj. Do la kverko havas nur iom pli ol 10 jaroj. Ĝi tamen jam estas iom alta kaj impona arbo.
Ĝi havas la apude fotitan ŝtonan ŝildon NAAPURUUDEN TAMMI, la Kverko de Najbareco. Du kluboj aŭ societoj estas nomitaj en la ŝildo, la klubo de malnovaj pori-anoj kaj la societo de Rauma.
Najbareco de tiuj 2 urboj estas geografia fakto, sed tio najbareco ne signifas bonan amikecon inter la urboj. Mi ne tre multe ŝatas la urbeton Rauma kaj por mi estus nur distre kaj amuze se Rauma malsukcesas. Rauma eble estas bona loko por tiuj kiuj naskiĝis tie aŭ trovis tie iom bonan lokon por vivi.
La ekonomia futuro de provinco Satakunta ne ŝajnas tre bona. Pori estas la centra urbo de provinco kaj unu el la plej grandaj urboj en Finnlando, sed la ekonomia estonteco tamen ne aperas tiel bona.
La ekonomia pliiĝo okazas plejparte ĉirkaŭ la ĉefurbo de lando, Helsinki. Mi kredas ke multaj finnoj severe malamas la urbon Helsinki. Mi mem certe estas unu el ili. Por multaj finnoj la ĉefurbo de Finnlando estas tre malloga kaj morna loko.
Ekzistas ia amuza angla vortludo per la finna nomo HEL-SIN-KI: Hell sink in, Sink in(to) Hell . Do oni povas esperi ke la malbenita urbo sinku en Infero (Hell). Tiu distra vortludo malkovras la opiniojn de multaj finnoj. Cetere, laŭ onidiro, la loĝantoj de Rauma origine konstruis la urbon Helsinki. Nenia miraklo!
En la kamparo de Finnlando la domoj valoras nuntempe preskaŭ neniom. Ekzistas tre malmulte da novaj laborejoj tie kaj tial tie ĝenerale ne eblas akiri novan porvivon. Kamparo de Finnlando konsistas laŭ multaj homoj el ĉio alia ol la plej proksima ĉirkaŭaĵo de Helsinki.
La venontaj jaroj povas esti tre pezaj ekonomie por la civitanoj de Finnlando. Eble centoj da miloj da finnoj perdos sian profesion. Tial estus tre grave ke almenaŭ la edukado ĝis nova profesio estu en bona ordo. Bedaŭrinde mi ne povas danki kaj laŭdi la staton de edukado en Finnlando. Laŭ miaj propraj praktikaj spertoj la stato de profesia edukado en Finnlando estas malinda.
Multe la profesia edukado provas ankoraŭ vivi en la aĝo de altaj fumtuboj kaj fabrikoj de granda homa labora forto. La tagoj de malnova industrio tamen estos baldaŭ finita. Robotoj kaj aŭtomatoj estas la nova labora forto. Ne plu eblos por laboristoj vivi same kiel antaŭ 100 jaroj. Nova tempo postulas novaj rimedoj kaj tute novaj ideoj. Mi tute ne kredas ke la politikistoj de Finnlando povus trovi tiujn ideojn.
La estonteco de nia propra lando estu multe pli bona ol la futuro de Finnlando. Kompreneble ni amikoj de Mueleja Insulo bone scias ke ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |