<< | #152 ; Fina ekzameniĝo el teknika universitato, aŭ nun aŭ neniam |
>> |
La nova studjaro kaj nova semestro jam oficiale komencis en komenco de monato aŭgusto. Baldaŭ komencos ankaŭ vera studado en la universitata centro de urbo Pori. La venonta jaro estos por mi tre grava. Praktike oni povas diri: aŭ nun aŭ neniam!
Verŝajne mia plej bona ebleco por eĉ iam ekzameniĝi el universitato estos dum la sekvanta studjaro. Se mi ne sukcesos dum la sekvanta jaro ekzameniĝi el universitato kiel diploma inĝeniero, miaj eblecoj poste probable estos nur malbonaj. Signifo de diploma laboro certe estas tre granda kaj tion mi devas jam pensi.
Bela kaj facila somero tamen ankoraŭ plue daŭras en Finnlando. Insektoj eble vivas la kulminon de sia mallonga kaj konsumiga vivo. Plej malfrue la unuaj frostoj finiĝos la abundajn festenojn kaj regalojn de diligentaj burdoj kaj fragilaj papilioj.
Beroj de mirteloj, riboj kaj framboj plue atendas plukantojn en arbaroj. Vakcinioj ankoraŭ ne estas pretaj kaj maturaj, kvankam ili estas parte ruĝaj. La folioj de plantoj ankoraŭ estas plejparte verdaj, sed la birdoj ne plu kantas kaj pepas en arbaro same kiel en komenco de somero. Birdoj ne plu bezonas sekurigi sian vivcondiĉon.
Baldaŭ estos tempo de modifo de naturaj cirkonstancoj. Baldaŭ venos aŭtuno kun malvarmaj ventoj kaj pluvoj.
Aŭtuno kaj fino de somero en Nordo estas iom trista afero, sed ĝi estas iamaniere ankaŭ bela sezono. Ĝi estas nenia fino de mondo. La naturo nur ripozas kaj kolektas novajn fortojn. La ciklo de vivo kontinuas. Post vintro ni denove havos someron.
Ni membroj de sendependa civito Mueleja Insulo certe volas helpi konstrui pli bonan novan mondon. Ankaŭ en praktiko, ne nur en teorio. Niaj valoroj estas lokaj kaj ni apenaŭ eĉ povus aliiĝi la tutan mondon, sed ni laboros loke.
Mi antaŭe iom sekvis la evoluon de iu certa nesto de formikoj en la apuda arbaro ekzemple en artikoloj #116, #118 kaj #131. Kelkaj lokaj finnaj homoj evidente multe malamas formikojn kaj ofte difektigis la neston.
La nesto do bezonas bonan protektadon. Nia malgranda nacio Mueleja Insulo certe ne estas ia granda kaj potenca imperio de mondo sed ni kapablas oferti ioman kunlaboron kaj protekton por la nesto de malgrandaj insektoj. La rilatoj inter nia propra nacio kaj la nesto nome estas amikaj. Mi ne scias kion la formikoj mem opinias pri la afero, sed almenaŭ miaj intencoj estis bonaj.
Dum ĉi tiu somero mi provis iom helpi konstrui kaj pligrandigi la formikan neston. Mi kolektis vanaj kaj senutilaj - eĉ iom ĝenaj - konusoj aŭ strobiloj de piceo en la aŭtobusa haltejo kaj transportis ilin en arbaro. Eble mi transportos tie ankoraŭ pli da konusoj kaj pingloj de piceo antaŭ vintro, sed la nunan staton de nesto ni vidas en la apuda bildo. Ĉu ne impona! Mi estas fiera pro tiu impona kaj impresa persona atingo. La formikoj min laŭdos?
Dum la sekvanta aŭtuno, vintro kaj printempo la personaj atingoj en universitato devas esti iom aliaj.
Sendube la sekvanta studjaro estos postulema. Universitato ne estas tute senmanka, senmakula kaj perfekta, sed mi tamen estas fiera pro mia studado. Mi devas multe pensi, labori kaj multe erari, eble eĉ suferi, sed eble la fina rezulto tamen estos favora.
La malnovaj finnoj nomis karakteron (finne luonne) de homo kiel "naturo" (finne luonto) de tiu homo. Ili komprenis ke la "naturo" de homo estas ia aparta estaĵo kiu vivas kun la homo. Se la estaĵo "luonto" de iu homo estas severa, estas la homo mem ankaŭ severa en karaktero kaj la sorto de tiu homo estos severa.
Do la aparta spirita severa estaĵo "luonto" kaŭzas ke la praktika vivo de tiu homo estas severa.
Mi esperas ke la mia estaĵo "luonto" estas feliĉa kaj favora. Tio nome signifas ke mi mem estos karaktere feliĉa kaj mia destino estos favora. Same la fatalo de nia nacio tiam estos bona kaj oportuna.
La multaj dioj kaj diionoj de finna naturo do donu por mi bonan estaĵon "luonto" tiel ke nia nacio estos prospera.
Mi do rajtas donaci por mi mem belan ruĝan rozon. La sube fotita aparta floro de rozo estas en fino de bambua stangeto. Mi trovis ĝin sur tero. Mi sentas ke destino volis donaci la rozon por mi. Dankon destino.
Cetere, mi volas atentigi vin ke interesa libera lernolibro en PDF-formato por la kurso de universitato en la komputila reto estas Computer Vision: Algorithms and Applications, Richard Szeliski.
Fakte mi devas poste iom korektigi la supran adreson de libro. La rekomendinda reta adreso de tiu libera libro estas simple: http://szeliski.org/Book/ kaj tie oni povos trovi la plej novan version de teksto ankaŭ en futuro.
Ekzistas ankaŭ alia interesa kaj libera libro pri vidkapablo per komputiloj en la angla lingvo kaj - iom granda - PDF-formato: Forsyth & Ponce: Computer Vision
Kaj oni neniel dubu ke fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |