<< | #14 ; Skolo de vivo |
>> |
La Suno estas simbolo de vivo. Apuda bildo prezentas kiel aspektas la Suno en la ĉielo de urbo Stuttgart en Germanio dum la jaro. Ĉi tie en la finna urbo Pori ĝi ne leviĝas tiel alte.
La telefono rompiĝis. Mi vivas kvazaŭ ekster de "informa socio". Vivo tamen kontinuiĝas, skolo de vivo daŭras. "Antaŭen volas vivanto, malantaŭen rigardu mortinto". Mi estas konscia ke en mia uzo de Esperanto la formoj -it/-int (ekzemple "legita, leginta" kaj "vivata, vivanta") estas ofte mankaj, sed provas plibonigi miajn kutimojn kaj rutinojn.
La skolo komencas denove, la tria jaro en la vojo, espereble al la titolo de inĝeniero. Maŝina kaj produkta tekniko estas mia studa linio. Ĉu ĝi estas la precize ĝusta studa linio al mi? Eble ne, sed ĝis plue mi daŭros laŭ ĉi tiu vojo. Mi revis ke mi rakontus kiel eble plej bone kia estas la skola vojo de inĝeniero, sed tiu ne eblas tre perfekte. Lernfakoj de inĝeniero estas variaj. Estas diversaj inĝenieroj, do ne eblas sekvi ĉiuj lernfakoj.
La apuda bildo prezentas malnovan germanlingvan matematikan lernolibron ("Ingenieur-Mathematik, zweiter band", R.Sauer) en la skola biblioteko en la Poria urboparto de Vähärauma. Iu faris ĝin al iuspeca ornamo faldigante la paĝojn. Ĉu moderna artista artaĵo? Matematiko tamen ne estas nura ornamo. Matematiko estas serioza ilo, laborilo, instrumento.
Al mi plejparte temas pri la viviloj kaj profesioj de sendependa ŝtato Insulo de Muelejo. Provizore eblas nur profesio de verkisto, programisto, projekta kaj plana laboro, teoria scipovo. Vera konkreta produktado estas nur unu senespera distanta revo.
Matematikon mi devas lerni pli profunde. Praktika numera teknika inĝeniera matematiko estas grava laborilo kaj oni devas ankaŭ kompreni iom de "pura scienca" matematiko.
Ĥemio estis revo de junaĝo, sed apenaŭ plu eblos al mi labori kontentigante en la teritorio de ĥemio. Atoman teorion mi tre ŝatas kaj volas realigi ion kun ĝiaj principoj. Ĉu eblos al mi bildigi kvalitoj de materialoj kun atoma teorio? Nu, Nobelan premion mi ne aspiras, sed nia mondo estas antaŭ ĉio materia kaj mekanika (en la vasta signifo), tion oni ne forgesu.
Ĉiuokaze inĝeniero mi volas fariĝi iun belan tagon. Mi volas majstri teorie inter alie diversaj materialoj, strukturoj, mekanismoj, aparatoj. Mi volas majstri utilan grafikon, 3-dimensiajn modelojn, "elementan metodon" (angle FEM). Mi volas kompreni kiel moviĝas la varmo, kiel fluas la likvaĵo. Mi volas profunde scii la "pli altan" matematikon, la analizon. Kaj mi volas verki en Esperanto pri multaj temoj.
Enhavo de ĉi tiuj paĝoj ankoraŭ ne estas tre sperteca, sed espereble la paĝaro estonte evoluos al pli informa kaj utila direkto.