<<

#146 ; Bongustaj fruktoj de somero jam maturiĝas

>>

En fino de monato julio la somera naturo de Finnlando estas jam plejparte praktike preta por ĉi tiu jaro. Mankas nur ruĝaj beroj de sorpo kaj tute preta greno. Ni jam fervore atendu aŭtunon kaj vintron.

Fakte la vetero estas ankoraŭ tre varma, eĉ tro varma laŭ mia gusto. La varma somero kontinuas, bedaŭrinde. Nu fakte mi devas konfesi ke ankaŭ la ruĝaj kaj pretaj beroj de vakcinio ankoraŭ mankas en arbaro. Mi estas iom netolerema.

Tamen mi ne ploras pro la klimato de mondo. Nenio estas por fari. Individuo ne povas helpi la situacion. Temas pri adaptiĝo kaj alklimatiĝo. Histerio pri la klimato tute ne helpas nin. Aŭton mi ja ne havas, bedaŭrinde. Mi produktas karbondioksidon kiam mi spiras, sed mi spiras kiel eble plej malmulte, mi neniam kuras kaj tio ne estas granda peko.

Mi provas fari mian plej bonan klopodon por plibonigi kaj pretigi artikoloj pri malgrandaj elektraj motoroj kaj ilia mikroregila gvidado.

La apude fotita anoncŝildo proklamas en dialekta finna lingvo kiel bona la urbo Pori estas por loĝi kaj vivi. Laŭ la iom optimisma teksto ekzistas nenia vera kialo por adiaŭi la urbon kaj veturi ie alie.

Ĉio jam estas en nia propra urbo! Nenia bezono por ekiri!

Tio teksto estas kredeble skribita per la loka dialekto de urbo Pori. Estas en la montrofenestro de bona loka librejo en la centro de urbo. Por mi la dialekto de Ostrobotnio estus pli konata. Oni ne tre ofte vidas tekstojn en la loka dialekto de urbo. Plejparte ĉiuj uzas ĉi tie la finnan normlingvon sen forta dialekto.

Eble la agado de tiu librejo baldaŭ ĉesos? Estas nome ankaŭ anonco pri elvendado en la montrofenestro de tiu butiko. Tiu estus tre bedaŭrinde.

Certe mi jam antaŭe travivis ke komerco de libroj ne plu estas ia granda fonto de enspezoj en la nuna mondo de televidilo kaj Internet.

Ĉu la urbo Pori do estas vere bona loko por vivi? Mi ne scias. La plej granda problemo estas manko de mono kaj tiu sama problemo povus ĝeni min en ia ajn loko kaj ia ajn urbo de mondo, ne nur en Pori.

Ĉiuokaze ... jes, ni ja jam bone scias ke .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)