<<

#147 ; Elektro-mekanika vojo, la sola lumigita irejo por futuro

>>

Realisme elektro, elektro-mekaniko, elektroniko kaj lumo estas la sola ebla futuro de nia malgranda lando Mueleja Insulo. Konstruado de domoj, varmo, akvo kaj klimatizo estus gravaj por praktika vivo de homaro en Nordo. Produktado de manĝaĵo sendube estas grava funkcio en la socio. Miaj modestaj rimedoj tamen ne sufiĉas por ĉio. Do mi koncentriĝu en elektro, mekaniko kaj lumo en malgranda skalo.

Ekzemple en la agrokultura socio sendube estas diversaj bezonoj kiojn oni povus kontentigi per uzo de bona tekniko. Eĉ agrokulturo en nia moderna hodiaŭa tago tamen estas jam ia industrio kiu eblas nur por iom granda mono. En mia infaneco agrokulturo ankoraŭ estis en kamparo ia ĝenerala vivstilo kaj evidenta rajto por ĉiuj. La mondo tamen ne restis la sama.

Miaj rimedoj estas tre limigitaj sed mi tamen kredas ke multe restas por fari, ekzistas multaj malgrandaj eblecoj. Mi ne kapitulacios. La efektaj laseraj armiloj de StarWars apenaŭ eblos por mi, sed mi batalos fiere sur la sangoplenaj kampoj de scipovo kaj vivrimedoj. Ni ja ĉiuj konkuras unu kontraŭ la alia, ni batas kaj tranĉvundas unu la alian por saviĝi mem viva kaj sango fluas kiel rivero. Tio estas nur norma socia vivo. Tion oni ne instruis por ni en skoloj, sed fakte homa vivo estas kruela ludo.

Nur malgrandaj aferoj eblas praktike pritrakti. Fabrikoj de granda kapitalo ne estas por mi. Eĉ la universitato estas por junuloj. Mia generacio - ni 50 ... 60-jaruloj - estas multe tro maljuna por nova vera kaj racia produkta laboro en industrio kaj ankoraŭ tro juna por pensio. Politikistoj ne volas vidi nin. Finnaj politikistoj volas vidi nur la tiel nomatan "mankon de laboristaro". Por la manko de bonaj vivrimedoj de civitanoj ili volas esti tute blindaj.

Ĝenerale la vidaĵoj de estonteco estas malserenaj kaj mornaj. Kelkaj malgrandaj praktikaj projektoj tamen eblos.

Ekzemple mi volas pli bone mezuri kiom da kurento diversaj LEDoj konsumas por kelkaj malaltaj tensioj. Tio ne estos parto de DEMO-teko, sed indas konstrui iom daŭran strukturon por tiaj mezuroj. La bezono nome ne pasas, ĝi daŭras.

La kurentoj estas nur malgrandaj kiam ni volas uzi LEDoj kiel gvidlumoj, lampoj por signali. Eĉ 10 miliamperoj estas iom granda kurento por LED. Por pli grandaj kurentoj la sekvanta simpla aranĝo ne estus tre prudenta solvo. Kun malgrandaj kurentoj oni povas uzi ordinaraj malkaraj komponantoj, sed grandaj kurentoj (eble kelkaj amperoj) postulus grandaj multekostaj komponantoj kaj kaŭzus grandan perdon de efekto. Regulebla fonto de elektro estus pli prudenta solvo por grandaj kurentoj.

Se la uza tensio estas ekzemple 5 voltoj kaj almenaŭ 2,5 voltoj da tensio perdiĝas en la LED, alia 2,5 voltoj restas por la reostato. Tiam povus la reostato esti proksimume R = U/I = 2,5V / 0,01A = 250Ω por la plej granda kurento.

Por tiaj malgrandaj kurentoj eblas facile konstrui fonton de regulebla tensio tiel ke oni facile povas mezuri la kurenton je variaj selektitaj tensioj. Oni nur reguligas la reostaton tiel ke la valuoj de tensio trans la LED kaj la kurento tra la LED havas interesaj valuoj. Oni ja povas legi la mezurilojn praktike samtempe.

Mi volus mezuri ankaŭ tre malgrandaj kurentoj tra LED. Ekzemple por 1 mA la konvena reostato estus proksimume 2500Ω aŭ 2,5 kΩ kaj por 0,1 mA proksimume 25kΩ. Tio tamen eble jam estus nepraktike por gvidlumo kiun oni devus vidi dum tago. Do 10 kΩ estus konvena valuo por la regulebla reostato.

En praktiko la kurento tra la mezurilo de tensio (V) kaj la perdo de tensio en la mezurilo de kurento (A) estas sensignife malgrandaj. Do praktike ne gravas ĉu estas mezurilo de tensio antaŭ aŭ ĉu estas post la mezurilo de kurento. Alidire la interna rezistanco por la mezurilo de tensio estas tre granda kaj la interna rezistanco por la mezurilo de kurento estas sensignife malgranda. Do tiaj mezuroj facile donas sufiĉe akuratan komprenon pri la kurento@tensio -ecoj de LED.

Certe oni ĉiam memoru ke la mezurilo de kurento (A) devas esti en serio kun la kargo, neniam paralele! Alie estus ja kurta cirkvito ĉar la interna rezistanco de mezurilo de kurento estas nur malgranda. Estas sekure kupli la mezurilon de tensio (V) paralele kun la kargo ĉar la interna rezistanco de mezurilo de tensio estas granda kaj la kurento tra la mezurilo do estos malgranda.

Mi iom malbone lernis en mia juneco pri FET-transistoroj. Eble mi povus mezuri ankaŭ la ecojn de kelkaj FEToj laŭ analoga maniero kiel la supra. Fakte FET-transistoroj estas feliĉe pli simplaj ol ordinaraj BJT-transistoroj.

Unu interesa ebleco por futuraj projektoj estus Raspberry Pi Zero W, pli malgranda vario de RPi, la mezuroj de karto 66 x 30,5 x 5 milimetroj.

Almenaŭ sur mia montrilo la foto de tiu karta komputilo aperas iom pli granda. Do la karto estas fakte tre malgranda. Kompreneble la konektiloj de karto devas ankaŭ esti malgrandaj. Eble mi bezonus kelkaj novaj partoj.

Ĝi tamen estas forta komputilo. Ĝi povas uzi ekzemple la fotilon de RPi.

En artikoloj #106 kaj #109 mi jam per kelkaj vortoj prezentis kelkaj pli grandaj stepper motoroj en mia arsenalo. Motoroj estas grava parto de nia scipovo.

Por la bipolar-tipa stepper-motoro mi eble uzos la apude fotitan karton Arduino Motor Shield kiu havas cirkviton L298 kaj povas manipuli kurenton ĝis 2 amperoj. Ĝi enhavas du H-pontoj por peli la du bobenoj de motoro.

Mi ankoraŭ ne scias kion fari kun la plej granda motoro, The Big Sucker, NEMA 23 -motoro MINEBEA Astrosyn 23LM-K304-65V , kiu konsumas multe da kurento je malalta tensio. Eĉ du amperoj eble ne sufiĉas por ĝi. Mi ne volas mem konstrui H-ponton. La monstro tamen havas konekton por la mezoj de bobenoj kaj eble oni povus peli ĝin preskaŭ same kiel unipolar-motoron? Angle oni diras "bipolar half coil". La efekto de motoro ne estus tiam same granda, sed ekzistas ja nenia manko de efekto.

Veran laboron mi ankoraŭ ne havas por miaj karaj motoroj. Se mi iam sukcesus konstrui bonan ekvatoran stativon por amatora astronomia teleskopo, diametro de objektivo ekzemple 20 cm, mi eble povus uzi tiaj motoroj por peli la deklinacian kaj horangulan aksojn de stativo per elektro. Tiu tamen estas nur distanca revo.

Por la unipolar-tipa stepper-motoro mi eble konstruas mem la fortigilan cirkviton el apartaj komponantoj. Ĝi nome eble konsumas tro multe da kurento por la malgranda unipolar-fortigilo kiun mi uzis kun la malgranda motoro. Pretaj solvoj estas malfacilaj por trovi, sed ekzistas ja fortaj kaj malmultekostaj FET-transistoroj. Tiuj estas pli konvenaj por tia celo ol ordinaraj BJT-transistoroj.

Ekzistas ja ankaŭ fortigiloj por motoroj de RPi, sed provizore mi volas uzi nur la mikroregilon Arduino kun la motoroj.

Nature ni jam scias ke fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)