<<

#13 ; Optikaj ambicioj de pafisto

>>

Mi volas. Mi deziras. Mi eĉ avidas. Nome optikon. Mi nepre devas prezenti planon de simpla optika celilo. Veraj nuntempaj komerciaj optikaj celiloj verŝajne ne eblos al mi. Ili estas troe kompleksaj. Sed mi volas teorie sekvi pason de lumo tra iu simpla optiko, ankaŭ tra la okulario, ĝis la okulo de pafisto.

Verŝajne rajtas diri ke mia intereso al optiko herede transiras el astronomio kiel hobio. Praktike mem konstrui sian propran teleskopon, kia grava ideo. Mi jam smirgis kelkaj malgrandaj speguloj por modesta astronomia teleskopo, sed lensoj estas troe malfacilaj por smirgi. La optika glaso taŭga por lensoj ne estas facile smirgebla kaj oni bezonas multaj lensoj por unu teleskopo. En spegulo oni bezonas smirgi nur unu flankon, ĉar la lumo ne trairas glason en astronomia spegulo, sed reflektas de surfaco. Lenson oni tamen devas smirgi kaj poluri ambaŭflanke. Troe da laboro. Praktike ne eblas sufiĉe facile mem prepari tutan lensan teleskopon de bona kvalito. Precipe la okulario estas troe postulema tasko.

La celiloj de pafiloj tamen estas tre interesaj. Ne eblos al mi mem konstrui komerce prospere konkuran celilon, sed mi tamen volas programe "imiti" simplan optikan celilon. Mi volas pli bone kompreni la optikajn celilojn de pafiloj. Mi volas kompreni kaj grafike klarigi kiel funkcias la MILDOT-celilo. Mi volas priskribi esencon kaj de objektivo kaj de (tre simpla) okulario. Mi provas eĉ kompreni ZOOM-okularion. Mi volas prezenti kiel la radio de lumo alvenas al la okulo de pafisto tra la MILDOT-celilo, kiel la pafisto vidas la celon tra la celilo. Detalaj mekanikaj solvoj en celiloj ne estas tre principe centraj ĵus nun, oni koncentru nur al optiko.

Mankas al mi fontoj. Mi timas ke ne ekzistas konvenaj libroj en la skola biblioteko. Balistiko de pafiloj kaj detala optiko de pafilaj celiloj ŝajnas esti malpermesitaj temoj en la teknika biblioteko? Nu, la teknika biblioteko de skolo estas ĝenerale sufiĉe bona, teknike pli bona ol la urba biblioteko de Pori, sed la temoj estas iom eksterordinaraj. Temas pri teknika programa efektivigo de "ray-tracing", kiel detale sekvi - kun propra komputera programo - pason de lumo tra iu optika aparato (por plani pli bonan aparaton, por ekzemplo).

La optikaj principoj en ordinaraj lernolibroj ne estas sufiĉaj por la tasko. Skola inĝeniera fiziko havas kelkfoje surprize malmulte komune kun la praktike uzebla teknika solvo. Ekzemple objektivo de teleskopo kun nur unu lenso tute ne estas praktika nuntempe. Ĝi estis taŭga por Galileo Galilei, sed nuntempe preskaŭ senutila. Diversaj koloroj en la lumo kondutas diverse kiam ili trairas glason de lenso kaj tial oni bezonas multaj lensoj en objektivo por konduki ĉiuj koloroj al la komuna fokuso. Okularioj estas ankoraŭ pli postulemaj, prezipe la pli bonaj specialaj okularioj kiuj povas enhavi ekzemple 4 aŭ 5 lensoj. Ĉiu lenso havas 2 optikaj surfacoj kie la lumo difraktas, tre kompleksa tutaĵo.

Klasika simpla optika metodo supozas ke la lensoj estas ekstreme maldikaj. Veraj lensoj tamen havas iu notinda dikeco. En la klasika optika metodo la lumo difraktas en la cento de lenso. Tiu tamen ne taŭgas en praktiko. La lumo difraktas en la glasa surfaco de lenso kaj la surfaco ne situas precize en la centro. Krome ekzistas du optikaj surfacoj en ĉiu lenso.

Iom post iom mi tamen progresos, paŝon post paŝo. Neniam eblos al mi projekti veran optikan lensan pafilan celilon, sed eĉ la krudaj principoj estas allogaj, tente interesaj.

Pli ekzakte mi klopodus kompreni kie situu la krado aŭ latiso de pafila celilo tiel ke ĝi restu la sama grando en la okulo de pafisto kiam li regulas la pligrandigon de ZOOM-okulario. Estas tre konvene se la skalo de celilo ne ŝanĝiĝos, sed restos konstanta.

Mi klopodos ankaŭ kompreni kiel oni korektu la "paralakson" en la celilo. Kiam la okulo de pafisto ne situas en la okularia centra optika lineo, sekvas normale eraro kiun mi nomas "paralakso". Pli bonaj komerciaj optikaj celiloj permesas pafiston korekti la eraron al iu certa distanco tiel ke la iom falsa aŭ malĝusta situo de pafista okulo ne kauzas la eraron.

Nu, tiuj estas miaj revoj. Iuj el ili eble troe ambiciaj? La tempo montros kio estos la vero. Ho ve, vivi kaj revi, intenco de homa ekzisto! Sen revoj, sen vizioj, kial meriti vivi, kiel meriti la futuron?


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)