<<

#136 ; Mia nova politiko por agado kaj studado

>>

Somere estas bona momento por pensi kaj plani. Mi volas iom transformi ĉi tiun paĝaron. Mi volas ankaŭ decidi kio estas la plej grava en studoj en kaj ekster universitato. Aŭtune mi daŭrigos studadon en universitato ĉi tie en urbo Pori kaj provos printempe eksameniĝi, sed tio sole ne estas sufiĉa. Mi apenaŭ havos bonan karieron en universitato. Vivo tamen devas kontinui.

Ĉi tie estas jam multe da fotoj. La origina ideo estis uzi nur malmulte da fotoj en ĉi tiuj esperantaj artikoloj. Origine mi pensis ke 100 artikoloj en Esperanto estus tre bona atingo, kolosa kvanto. Nun la paĝaro tamen kreskis pli granda kaj estonte ĝi kreskos plue. La paĝaro bezonas novaj aranĝoj. Ne eblas anticipe plani ĉion perfekte, oni bezonas konformiĝon kaj adaptiĝon al novaj cirkonstancoj.

La apuda foto montras kovrilon de finna ŝerca bildstria libro REHDIT, HÄJYT JA KIERÄT el Ostrobotnio, mia hejmloko. Tio iom bone prezentas mian originan medion, la lokan atmosferon kaj animstaton. Ni loĝantoj de Ostrobotnio estas furioza kaj sovaĝa amaso. Ni nek timas nek hontas.

Mi mem estas tiom furioza kaj sovaĝa viro ke mi volas studadi kvankam mi estas jam 60-jara. Se mi havus monon, mi povus ankaŭ en praktiko efektivigi ion, sed tian monon mi ne posedas. Provizore nur studoj, revoj kaj planoj eblas.

Hidraŭliko havas centran rolon en nia universitata aŭtomatiga studo. Forta hidraŭliko tamen estas por mi tro maloportuna kaj multekosta kampo. Mi prefere volas interesiĝi pri pli homaranisma tekniko. Forta tekniko estas por industrio kaj la fabrikoj de granda kapitalo evidente min ne bezonas.

Malgrandaj elektraj motoroj tamen estas interesa temo. Mi esperas ke mi povus trakti elektraj motoroj pli detale kaj ekzakte. Mi kredas ke jam ekzistas bonaj kaj efektaj matematikaj metodoj por tiu intenco. Krom tio oni tamen aldone bezonas akurataj teknikaj informoj.

Mi tute ne konas la mekanikon sufiĉe bone. Mekaniko ne estas tre simpla afero kiam oni volas trakti ĝin pli profunde. En mia baza edukado oni tre maldelikate neglektis mekanikon. Eble oni kredis ke elektroniko anstataŭigos ĉion, ke oni estonte ne plu bezonos mekanikon? Multaj movantaj partoj de mankhava kvalito certe estis ioma praktika problemo en malnovaj efektivigoj, sed tute sen mekaniko ne eblas vivi kaj fruktodone labori.

Certe ni ĉiam bezonos mekanikon. Ni bezonos bonaj materialoj, strukturoj, mekanismoj, aparatoj, maŝinoj. Ni bezonos kompreni kaj ni bezonos esti kapablaj mem plani kaj konstrui. Ni volas esti memstara kaj fiera popolo. Ni volas konstrui ekzemple nian propran domon kaj kio alia vera domo povus esti ol mekanika strukturo. Mekaniko vivos.

Mi volas dum somero tre bone lerni la principojn de kontrolaj sistemoj. Tio estas grava baza scipovo por inĝeniero. Mi tamen preferas kontroli nur ekonomie eblaj malgrandaj elektraj aparatoj, anstataŭ forta kaj multekosta hidraŭliko. La pompaj fabrikoj de Finnlanda granda kapitalo ja mian jam 60-jaran korpon tute ne sopiras.

Certe ni lernos aŭtune iom pri probableco en universitato. Mi jam antaŭe plenumis tiun kurson, sed ripeto neniam malutilos. Estas libere havebla libro de kurso en komputila reto en PDF-formato kaj angla lingvo: Walpole (kaj aliaj) Probability & Statistics for Engineers & Scientists, 9a eldono.

Certe probableco kaj statistiko estas iom interesaj ĝeneralaj fakoj por inĝeniero, kvankam ili ne estas la centra malmola kerno de tekniko. Kaj la instruado en universitata centro de Pori sendiskute estas iom bona en tiuj fakoj.

Ekzistas cetere ankaŭ libere havebla angla lernolibro pri "asimiligitaj sistemoj" (angle embedded systems) en komputila reto en PDF-formato: Lee & Seshia, Introduction to Embedded Systems. Mi iom skribis pri asimiligitaj sistemoj ĉi tie en esperanta artikolo #126. Mi antaŭe konatiĝis kun tiu libro dum universitata kurso pri asimiligitaj sistemoj.

Ekzistas multe da bonaj libroj en Internet, sendube pli multe ol bonaj universitatoj en la mondo. Almenaŭ mi ankoraŭ ne trovis vere bonan universitaton.

Nova Windows-komputilo certe estus ankaŭ bona kaj utila laborilo, sed estus multekosta kaj ĝi devus nepre enhavi pli ol 4 GB da memoro. Nuntempe 4 GB ne estas tre multe. La novaj programoj (ekzemple la en universitato nepra Matlab) bezonas ĉiam pli kaj pli da memoro.

Pri komputiloj mi cetere pensas ke mi uzu pli da Raspberry Pi kaj la operatoran sistemon Linux (fakte oficiale Raspbian en RPi) kiam tio eblas. Ĝi ja estas en principo tute uzebla kaj kapabla ĝenerala komputilo, kvankam ĝi estas nur malgranda karto.

Mi jam havas multaj Raspberry Pi komputilaj kartoj. La apude fotita estas unu el la plej belaj pro la ruĝa kaj travidebla ujo. Fakte la ujo tamen estas iom malbone sida por tiu karto. La karto nome antaŭ nelonge iom ŝanĝiĝis.

Somero ofertas multaj eblecoj. Espereble tekstoj pri malgrandaj elektraj motoroj multe progresos.

Kaj tre probable fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)