<<

#123 ; Neĝo dum majo, relative rara kaj sensacia fenomeno

>>

Ĝenerale la monato majo estas en Finnlando jam varma printempa monato, tempo de fervore kreskantaj plantoj, gajaj kantantaj birdoj kaj eĉ la unuaj plej optimismaj diboĉaj insektoj por la venonta somero. Okaze tamen eblas ankaŭ iom da nova neĝo kaj malvarmo.

Vidaĵoj kaj pejzaĝoj de vivo certe ne estas kiel eble plej favoraj. Mia persona ekonomio ne permesas veran konkretan konstruan laboron por la civito Mueleja Insulo. Ni devas atenti pli bonan tempon kaj esperi pli bonan futuron. Kaj antaŭ ĉio, pli da mono.

Nia fatalo eble estas iom malfeliĉa, sed ni elturniĝos. Mi studados diligente en la universitato kaj esperos la plej bonaj eblaj rezultoj. Ĉio ne povas esti perfekta, sed la vivo ankoraŭ kontinuos kaj eble ni iam trovos pli bonan destinon.

Ĉio studado eble ne estas tre rekompencanta, utila kaj plezura, eĉ en teknika universitato, sed certe troviĝas ankaŭ multe da interesaj temoj en la mondo de nia homa malavara, abunda teknika kulturo.

Troa mensa kargo estas vera risko ekzemple por universitata studanto. Oni sin ne troŝarĝu. Oni ripozu sufiĉe. Nuntempa socio estas tre laciga kaj problemplena speciale por studantoj.

La finnaj politikistoj eĉ preskaŭ kiel militas aŭ malharmonias kontraŭ studantoj, kvankam la dezirita kiel eble plej bona futuro de lando povas ekzisti nur en la kapoj de studantoj. La futuro dependas de studantoj kaj la eblecoj por studadi. Sen bona studado Finnlando de estonteco certe povas esti nur mizera malriĉa lando.

La finnaj politikistoj reprezentas pasintecon, hieraŭon, la mondon kiu ne plu ekzistas, sed la studantoj reprezentas futuron, morgaŭon, la novan mondon. La lando havos la saman estontecon kiel nunaj studantoj. "Savvy?!" povus angle diri la fama filma pirato Jack Sparrow, mia granda spirita modelo kaj favorito.

Estas grave resti trankvila kaj kvieta fronte de ĉiuj tedoj kaj lacigoj. Ni ja volas resti kiel eble plej sanaj kaj bonfartaj. Ni povus difektiĝi se ni provus porti ion neeblan kaj absurdan ŝarĝon. Iuj kargoj certe estas tro pezaj.

Kiel 60-jarulo mi devas jam bone scii kaj kompreni ke ĉio ne eblas. Ĉion oni ne povas plenumi. Kio estas neebla, restos neebla. Oni ripozu kaj provu ion alian vojon. Oni uzu sian kapon por trovi alian solvon.

Malnova finna proverbo diras ke "firma volo portos viron eĉ tra griza ŝtono". En mia vivo tia ĝenerale bonintenca proverbo tamen ne plu pravas. Ne valoras strebi tra malmola granito. Ekzistas alternativoj. Ekzistas aliaj vojoj. La viro ne bezonas eksalti tra la malmola ŝtono. Eblas ja kromiro, kurbiro. La kapo de viro fartos pli bone kaj la vojaĝo antaŭeniros pli komforte se li ne provas promeni tra grandaj ŝtonoj, sed agas pli prudente, evitas obstaklojn.

Ĝojo kaj plezuro estas gravaj uzaĵoj de utila homa vivo. (Mi ne intencas alkoholon.) Ni bezonas komforton kaj intereson por agi volonte kaj sukcese. Motiva agado kaj studado estas la plej bona alternativo. Mi bezonas pli da ĝojo en mia vivo.

Mi esperas ke mi povos dum la venonta - sendube tre bela - somero trovi bonaj motivaj teknikaj temoj por diligenta studado, kvankam mia futuro en universitato ne estas kiel eble plej favora. Povas ja okazi ke mi neniam vere fariĝos diploma inĝeniero? Studado tamen ne povas esti puno. Studado devas esti bona ebleco. Sen bona motivo ne indas studadi.

Abundas valoraj temoj en nia mondo. Kio ajn okazos, ĉiam estos almenaŭ bona espero kaj ebleco por la pli bona.

Kaj, ĉu oni povus tion eĉ dubi .......... CERTE NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)