<< | #124 ; Dometo por nia civito, fakte nur glorama sonĝo |
>> |
Jam floras oksalido en la apuda arbaro ĉi tie en urboparto Vähärauma en urbo Pori, okcidenta Finnlando. Verdaj plantoj kreskas videble. Insektoj aperis. Bonaj promesoj de venonta somero ŝvebas en aero. La vetero ŝajnas nun forte varmiĝi.
Troan plivarmigon de klimato ni tamen ne timas. Timo ne estas por ni utila sento. La vera problemo de homaro estas la profunda abismo inter havantaj kaj senhavaj, la diferenco inter tiuj kiuj posedas kaj tiuj uloj kiuj ne havas eĉ propran hejmon. Konflikto inter riĉuloj kaj malriĉuloj neniam malaperos en ĉi tiu mondo, la granda mondo de mono, potenco kaj forto.
La apuda arbido de acero ĉe la komerca forumo de urbo Pori estas sen bona ŝanco. Ĝi ne povos moderece atendi sukcesan futuron. Tia kreska loko estas neebla por arbo en centro de urbo. Ĝi estos traktita kiel nura trudherbo, herbaĉo, kaj oni ne lasos ĝin kreski pli granda. Verŝajne ĝi neniam portos semojn.
Tia estas la vivo, kruela kaj senindulga. Ni ĉiuj ne havos bonan sorton. Tamen nia propra civito Mueleja Insulo certe devas sukcesi kaj prosperi pli bone. Ĉu ni iam portos semojn por nova vivo, tion mi ne scias, sed la vivo plifortiĝu kaj firmiĝu.
Somere eblus eĉ iom komforte vivi en naturo en Finnlando. Dum vintro kaj frosto vivo en naturo tamen estus malfacila. Hejmo estas tre grava utilaĵo ĉi tie en Nordo. Hejmo bezonas inter alie akvimunan tegmenton, portantan, sekan kaj varman grundon kaj fortikajn murojn. Moderna loĝejo sendube bezonas ankaŭ multe pli da nova tekniko.
La nacio estas provizore tre malriĉa kaj realisme estus tute neefektigeble havigi eĉ propran malgrandan dometon por la nacio. Printempo tamen kaŭzas multe da optimismo kaj postulas ambiciaj planoj por la estonteco de nia kara propra civito.
La apude fotita flava taraksano ne bezonas zorgi pri futuro, kvankam ĝia kreska loko estas iom maltrankviliga. Ĝi nur komencos kreski denove se oni ĝin rompas. Ni mem tamen bezonus ion pli daŭran kaj kvietan hejmon, pli stabilan ĉirkaŭaĵon.
Mi ja ne estas profesia konstruisto. Mi ne havas bonan praktikan scipovon pri konstruaj laboroj. Mi amas mekanikon, sed en mia baza edukado (elektroniko) oni tre senzorge preterlasis multajn gravajn mekanikajn aspektojn. Eĉ la moderna edukado ĝis maŝina inĝeniero estis mekanike surprize mankhava - eĉ en teorio. La fatale granda tragedio de teknika edukado nur fariĝos pli severa pro komputiloj kaj virtualo.
Finna industrio apenaŭ bezonos miaj servoj kiel inĝeniero. Granda industrio kaj normaj laboraj karieroj estas por junuloj. Mi devas trovi tute alian vivrimedon, vivmanieron kiun la universitato ne instruas. Apenaŭ eblos labori en industrio sed certe viron devas vivi. Miaj 60 jaroj ne povas esti fino de vivo.
Propra domo estus grava baza havaĵo. Nia civito ankoraŭ ne havas veran propran ambasadon. La reguloj por konstruado de domoj tamen estas nuntempe tre postulemaj en Finnlando. Oni devas tre bone izoli la domon pro malvarmo. Do ekzistas grandaj problemoj por konstruisto de nova domo.
Propra domo estas ja fakte nur neatingebla revo. Revi estas tamen grava afero. Prudenta vivo postulas revoj kaj iluzioj. Nia domo devus esti bela kaj utila. Ĝi situus en naturo. Suno kaj la stela ĉielo certe devus ĉeesti en nia domo dum bona vetero. Nia domo certe havus sunhorloĝon. Eble eĉ la tuta domo mem estus ia granda sunhorloĝo! Mi certe volus vivi kun sunhorloĝo kaj eble eĉ vivi en sunhorloĝo!
La domo ne bezonus grandaj fenestroj, sed kelkaj malgrandaj fenestroj - travidebla diametro 10 centimetroj estus sufiĉa - al diversaj direktoj (azimutoj) orte al la ekvatoro de ĉielo estus tre oportunaj. La kontraŭa vando estus kiel eble plej perpendikla al la lumo de Suno, tiel ke bone eblus mem ellabori tempan skalon sur la vando. Mi povus uzi eskalon.
Estas ja multe da lumo en naturo, sed la naturo estas tro komplika kaj tro varia por desegni tempaj skaloj por sunhorloĝo. La arboj ĵetas ombron en suna lumo, sed ili kreskas kaj varias dum ĉiu jaro. Vintre la foliaj arboj estas nudaj, sed printempe la situacio rapide varias.
Mia ideala domo havus altan 8-angulan turon kies interno funkcius kiel sunhorloĝo. Ekzemple en sudo la malgranda fenestro estus en alto de eble 5 metroj super planko. La Suno atingas mezsomere en sudo angulan alton de ĉirkaŭ 53° en suda Finnlando. La kontraŭa vando povus esti en distanco ĉirkaŭ 4 metroj tiel ke la lumo de Suno ĉiam trafas la vandon super la planko. La turo devus esti tiom alta ke eĉ dum vintro eblus vidi iom da Suno en sudo, malgraŭ arboj kaj aliaj obstakloj.
La ideala domo enhavus ankaŭ simplan teleskopon por oportune observi la plej klaraj steloj kaj planedoj. La teleskopo ne bezonas grandan optikon. Se ni havas longan tubon je interna diametro 10 centimetroj kaj la direkto de tubo estas laŭ la ciela akso, tiam akurate direktebla spegulo en supro de tubo povus proponi sufiĉan fenestron al ĉielo. Certe tio ne estus multe laŭ astronomiaj mezuroj, sed eblus foti la klaraj objektoj tra la tubo. Ekzemple dum vintro la areo de ekliptiko estus nokte bone videbla en sudo super la ekvatoro.
La areo ĉirkaŭ la poluso de ĉielo ne estus videbla tra la spegulo en fino de tiu longa tubo, sed ĝi ne estas tiel interesa. La Luno kaj la planedoj neniam estas proksimaj al la direkto de poluso de ĉielo. Optiko de nur 100 milimetra aperturo estas sufiĉe kapabla kun moderna sentema elektroniko. Ni ja ne ĉasas tre distancaj obskuraj galaksioj, sed kontentiĝos kun normaj amatoraj objektoj kiuj estas videblaj per nura okulo aŭ per malgranda binoklo.
Sed tion oni tute ne dubu ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |