<< | #119 ; Pasko, komuna soleno de norda printempo |
>> |
Jam ĉeestas Pasko, la tradiciaj solenaj tagoj de printempo. Por la rigora kristanisma religio Pasko eble estas melankolia festo, sed por ordinara popolo ĝi estas ĝoja printempa okazo. Ni ne ploras dum Pasko. Antikvaj tragedioj de Proksima Oriento tute ne ĝenas nin, ili ne estas nia propra problemo.
La origina loka natura religio ja estis ĉi tie tute alia. Oni povus insulti nin kiel "paganoj" aŭ "ateistoj", sed fakte ni firme kredas en multaj dioj kaj diinoj, spiritoj de prauloj kaj spiritoj de naturo. Ekzistas dioj de ĉielo kaj dioj de loka naturo. Ni ne estas paganoj. Ni certe ne neas la ekziston de dioj. Ni tute ne estas primitivaj kaj malkleraj.
La vivo kontinuas. Ne eblas plenumi veran laboron kaj la ekzameno en universitato eble ne sukcesas, sed la studado daŭras tiel longe kiam mi vivas. Mi estas ĉiuokaze glora inĝeniero.
La printempo estas hasta tempo, multe da taskoj kaj provoj, sed mi esperas ke dum la venonta somero mi havos pli da libera tempo kiun mi povos uzi laŭ mia propra volo.
Hidraŭliko kaj aliaj teknikoj de granda forto provizore ne eblas por mi en praktiko. Mi devas kontentiĝi kun relative malgrande povuma elektroniko kaj elektro-mekaniko. La malgranda nacio povas labori nur kun malgranda tekniko. Ankaŭ malgranda tamen povas esti bona.
Bedaŭrinde la teknika universitato de Bulwanio antaŭ nelonge malaperis en la komputila reto. La paĝoj de sendependa nacio Bulwanio ne plu ekzistas. Tial la fama lernejo de Bulwanio publikigu artikoloj ĉi tie, sur paĝaro de nia kara civito Mueleja Insulo.
La Bulwania ministro de edukado (mi mem) estas tre interesita pri kunlaboro kun nia ambasado. Ankaŭ la reganto de nia memstara nacio Mueleja Insulo, lia majesto, la suvereno Sameli IV (mi mem) bonvole aprobas la ideon. La konsultado pri la grava afero progresis glate kaj en tre bona etoso. La atmosfero de rendevuo estis speciale favora kaj la aranĝoj antaŭeniris senriproĉe tial ke estas eksterordinare facile perlabori interkomprenon ... kun si mem.
Do ni plezure tostu por la bona futura intima kunlaboro inter nia propra ambasado kaj la sendependa nacio Bulwanio. La teknika universitato de Bulwanio estas tre bona aldono al nia produktado. Kune ni prosperos.
Ankoraŭ troviĝas multe da bonaj temoj por diligenta skribanto. Ĉio tekniko kaj utila principo ne bezonas esti tre multe mondon renversanta. Vivo de homaro kaj tekniko apartenas unu al la alia. Tekniko estas por vivo kaj vivo por tekniko. Tekniko ne estu nur io morna sekreto kiun oni devus kaŝi en grandaj fabrikoj, foren el homa vivo, foren el grandaj masoj de senlaboruloj. Tekniko kaj teknika scipovo devas esti la komuna posedaĵo de tuta homaro. Por tiu nobla celo ni batalu.
Ĉi tiuj paĝoj ja forlasas multe por deziri. Tio estas konstanta afliktiĝo. Ni devas nur paŝi antaŭen kaj esperi la plej bonan.
Tamen certe pravas ja ke ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |