<< | #118 ; Histerio pri klimato helpos nin venki en baloto |
>> |
Dum la ekonomie relative grasaj jaroj de 1980-a jardeko mi estis membro de The Planetary Society, usona pro planedfluga kaj pro planeda esplorado societo. Mi certe ne estis riĉa viro, sed mi eĉ donacis iom da mia mono por la societo. Pro tio mia finna nomo eble veturis ĝis planedo Marso kun sondilo? La fama usona planeda sciencisto Carl Sagan estis la prezidanto. La gazeto de societo estis nur maldika, sed Bruce Murray sendis multe da leteroj.
Jam tiam, antaŭ preskaŭ 40 jaroj, estis la tiel nomata plifortiĝo de varmeja efekto, la ŝanĝo de tera klimato, la globala plivarmiĝo kauzita de multa bruligado de fosilia karbo sur la planedo Tero tre aktuala temo inter la societo The Planetary Society.
La varmeja aŭ forceja efekto ja estas natura fenomeno sur ĉiuj planedoj kiuj havas ian atmosferon. La plifortiĝo de forceja efekto tamen signifas radikalan ŝanĝon de klimato.
La ŝanĝo de klimato povas eĉ kauzi plian ŝanĝon de klimato, plifortigi sin mem. Oni povas hipotezi ke klimato eble similas al pafilo. Kiam oni presas la ellasilon de pafilo, la kartoĉo malŝargiĝas kaj ne plu eblas haltigi la eventojn, la pafilo jam pafas.
Analogion ni vidas en planedo Venuso. Pli frue oni kredis ke la cirkonstancoj sur la surfaco de planedo Venuso estus favoraj por homa vivo, preskaŭ kiel en paradizo, alloge plaĉa loko kiel korpo de ĉarma virino.
Venuso ja estis la diino de amo por antikvuloj, la virino ekstrema.
La artefaritaj spacaj flugoj, la interplanedaj sondiloj kaj lokaj mezuroj sub la dikaj nuboj de Venuso tamen pruvis ke la vero estas tute alia. La temperaturo en Venuso estas tiel alta ke la metalo plumbo fandiĝas kaj la premo de atmosfero estas granda. Eĉ pluvo de bolanta sulfata acido okazas. La cirkonstancoj en Venuso fakte similas al konzepton de infero pli ol komfortan iluzion de paradizo.
Oni pensas ankoraŭ ke origine la klimato de Venuso estis simila al la klimato de Tero, kun fluanta akvo kaj mildaj temperaturoj. La varmeja aŭ forceja efekto tamen multe plifortiĝis kaj la klimato de Venuso ŝanĝiĝis, konstante. Ne plu eblas reveni al la antaŭa klimata situacio. Inter The Planetary Society oni kredis jam dum la 1980-a jardeko ke simila ŝanĝo "runaway greenhouse" estus vera risko ankaŭ sur nia propra planedo la Tero.
Tiam dum la 1980-aj jaroj plej multaj sciencistoj kaj la ordinara publiko tute ne kredis ke la klimato de Tero povus aliiĝi pro homa agado. Ili tute ne kredis ke la vastaj glaciokampoj apud polusoj de Tero povus degeli for kaj eĉ la maroj kaj oceanoj de Tero povus boli ĝis sekaj. Ili kredis ke Tero estos sekura hejmo por homaro por ĉiam, sendepende de homaj agoj.
Nun la animstato de ordinara finna publiko ŝajnas tute alia. Ekzistas jam eĉ bizara histerio pro klimato! Multaj politikistoj ŝajnas kredi ke finna popolo sole savu la tutan mondon.
Estas ja klare ke neniel eblos por la relative malgranda finna popolo por savi la tutan mondan klimaton, kia ridinda ideo.
La usona gazeto The New York Times jam observis kiel diskutado pri klimato influas la politikon de Finnlando antaŭ baloto. Politika histerio pro ŝanĝo de klimato minacas eĉ ŝteli la sabatan kolbason sur pano de ordinara finna laboristo (kiel iu finna patriota politikisto diris). Savi la mondon signifus samtempe pereigi la propran landon.
Inter konataj politikaj rondoj (socialismaj partioj kaj "la verdaj") oni favoras altaj impostoj por ordinaraj finnoj "por helpi la mondan klimaton". Vane. La risko por la ekonomio de Finnlando estus granda, sed la utilo por klimato praktike sensignifa.
Ĉi tiu finna politika histerio pro klimato estas absurda fenomeno. Finnoj difektos sian propran ekonomion se ili provas "savi la mondon". La pli ol 1000 milionoj da ĉinoj facile nuligos ĉiujn malgrandajn ŝparojn en ellasoj de fosilia karbo kiujn la finnoj eble efektivigus. La klimato de mondo ne respektas politikaj limoj. Ĉinoj sendube tre ĝoje kaj dankeme bruligos pli da malpura ŝtonkarbo pro la bravaj - sed ege stultaj - finnaj virtuloj.
La klimata histerio tamen verŝajne helpos la partion "la veraj finnoj" por venki en la baloto kaj elekto. Bone. La veraj finnoj estas bona kaj realisma, racionala, proza, patriota politika partio. Finnlando returnen por finnoj, bona kaj valora ideo.
Ni ne povos helpi la ŝanĝon de klimato. Klimato de nia planedo ĉiam aliiĝis. Ni akceptu la realan situacion kaj adaptiĝu. La mondo estas kruela loko de konkuro kaj ni devas koncentriĝi en niaj propraj lokaj avantaĝoj por prosperi kaj por sukcesi. Ni ne atendu helpon de aliaj. Ni devas batali mem.
Kaj jes ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |