<<

#117 ; Robotoj, relative simplaj iloj, sed tamen interesaj

>>

La vetero lastatempe iom malvarmiĝis. Naturaj cirkonstancoj do antaŭ nelonge iom malboniĝis. Neĝo kaj frosto returnis, provizore. Graciaj papilioj kaj aliaj oportunaj insektoj ne plu estas videblaj en nia loka mondo. Sed ni tamen ĉiuokaze poste sendube havos varman kaj belan someron ĉi tie en Nordo, nur post ioma tempo.

Mi volus tre multe studadi ĝis diploma inĝeniero de tekniko de aŭtomatiko en la loka lernejo de teknika universitato de Tampere ĉi tie en urbo Pori sur la okcidenta marbordo de Finnlando. Certe ekzistas problemoj en studado, inter alie severaj ekonomiaj problemoj, sed vivo de inĝeniero kaj la klopodoj de konstruisto estas por mi la sola entuziasmiga ebleco por pli bona estonteco.

Robotoj certe estas unu centra parto de aŭtomatika tekniko. La robotoj por la industrio ja estas jam pretaj, oni ne bezonas konstrui ilin.

Mi ne scias ĉu mi iam havos ĝustan eblecon por vere plani kaj agi profesie kun industriaj robotoj, sed almenaŭ ili estas principe kaj teorie tre interesaj. Pordoj de fabrikoj eble por ĉiam restos fermitaj por mia jam 60-jara persono, sed mi tamen fervore volas lerni pli pri robotoj.

Propran fabrikon mi ne posedas, sed robotoj simple estas la laboriloj de futuro kaj eĉ gravaj iloj de nuntempo. Se oni volas lerni pri la tekniko de hodiaŭa tago kaj pri la surprize proksima morgaŭa mondo, oni lernu pri robotoj. Apude ni vidas fotoj de du veraj industriaj robotoj.

La socio evidente volus izoli min de praktika tekniko kaj anstataŭigi valoran praktikon kun ĉipa surogato, nura virtualo, sed mi vidas mian plej dezirindan rolon inter praktiko, inter vera tekniko.

Se mi havus monon, mi eble povus konstrui eĉ iom da mia propra robotiko en malgranda skalo?

Ekzistas nome relative malmultekostaj simplaj robotoj kiujn oni povus uzi kun ekzemple Arduino UnoRaspberry Pi kaj iom da plua elektroniko. Oni ja bezonas ankaŭ komputilan programon por gvidi la roboton. La uzo estus unue nur simpla provo. Estus tre malfacile mem konstrui korelativan mekanismon de bona kvalito per simplaj laboriloj kaj el simplaj uzaĵoj.

La subaj fotoj prezentas la dezirindan finan rezulton de kelkaj relative malmultekostaj konstruaĵaj serioj por amatoroj. Ili ne estas tute pretaj en la venda pakado, sed unue oni devas ilin amasigi kaj kunmeti.

Oni ja povus nomi ilin nuraj bagatelaj ludiloj por infanoj, sed tio ne ĝenas min. La prezo de maldekstra plasta roboto estus ĉirkaŭ 80€. Ĝi verŝajne havas nur ordinaraj simplaj DC-motoroj sen sensiloj kaj sen aŭtomata regulado. Do estus malfacile gvidi la plastan roboton akurate per komputila programo, sen homa kondukado. Ĝi tamen estus mia unua elekto.

Motoroj de tipo "servo" estus pli bonaj. La dekstra alternativo konstruita el aluminio havas servo-motoroj, sed ĝi estus multe pli kara kaj postulus pli da elektroniko. Kredeble ĝi estas pli bona kaj rapida ol la simpla plasta roboto, sed postulus specialaj cirkvitoj por uzi.

La 6 servoj postulas eĉ 12 amperoj da elektra kurento se oni uzas ilin samtempe! Ĉiu el la servoj nome postulas po 2 amperoj. Nature la roboto konsumas multe da kurento nur tiam kiam la motoroj laboras, por kurta tempo. Kredeble tre malmultaj taskoj postulas movoj en 6 gradoj de libereco samtempe (3 rektaj movoj kaj 3 rotacioj). La tuta kapablo tamen devas esti por 12 amperoj sume.

Grandaj industriaj robotoj ja povas disvolvi grandan forton, sed miaj propraj robotoj estus nur malfortaj kaj de tre malgranda efekto, tro malfortaj por vera laboro. La plej grava komisio estus studadi, evoluigi kaj lerni.

La tragedio de robotoj estas ke fakte ili estas nur iaj mekanikaj trunkoj kaj moveblaj stativoj. Oni bezonas multe pli da tekniko por konstrui vere utilaj funkcioj per robotoj.

Ĉi tiuj malmultekostaj amatoraj robotoj funkcias nur per elektro. Hidraŭliko aŭ pneŭmatiko estus tro multekosta fonto de forto.

Nu, venonta tempo montros, ĉu nia propra kara civito Mueleja Insulo iam vere atingos rimarkindajn realajn kapablojn sur areo de robotiko kaj aŭtomatiko. Oni ja povas libere revi kaj iluzii.

Ekzistas ankaŭ la risko ke mi neniam fariĝos diploma inĝeniero. La tekniko tamen estos por ĉiam interesa kaj entuziasmiga temo.

Ankaŭ en pli simpla tekniko estus multe da bona & utila laboro por plenumi kaj abundaj eblecoj por agado, se mi havus la necesan monon. Mono estas multe pli malfacila rimedo por kapti ol scio. Manko de mono estas grava problemo en praktiko, sendepende de havebla kvanto da informo kaj scipovo.

Ni neniam kapitulacios por la stulta, senvizia konvolvulo de ordinara finna civito.

Nuntempa socio estas senpere teknika socio kaj la civitanoj nepre bezonas veran personan intiman partoprenon en la tekniko de socio. La portebla "inteligenta" telefono sole tute ne sufiĉas por honesta inĝeniero kaj vera efektiva membro de teknika socio.

Nia mondo estu mondo de prudentaj inĝenieroj, kaj ne nur ia senutila ujo por senlaboraj sklavoj.

Kaj fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)