<<

#116 ; Printempo progresas rapide

>>

Mi menciis en la antaŭa artikolo ke mi ankoraŭ ne vidis insektoj ĉijare. Kelkaj tagoj poste tio tamen ne plu pravas. Mi jam vidis la unuan muŝon de ĉi tiu printempo ĉe fenestro. Kaj estas multe da aktiveco en la nesto de formikoj. Mi ankaŭ vidis la unuajn florojn de ĉi tiu printempo.

Eble mi kolektos kaj sekigos iom da malgrandaj fanerogamoj, floroj de naturo, dum la sekvanta somero? Mi ankoraŭ iom hezitas. Mi jam havas grandan libron plena je sekigitaj plantoj de antaŭa somero kaj estus multe da laboro se oni volus rimarkinde plibonigi la rezulton.

Klare la printempo jam forte progresas. Ekzistas multe da nova espero en aero. Poleno abundas, virinoj ridetas promese. Eble la multa poleno de plantoj en aero kaŭzas plifortigon de homa seksa instinkto?

La nesto de formikoj iom difektiĝis dum vintro. Eble la difektoj estas eĉ intence okazigitaj. Kelkaj malvirtaj homoj evidente ĝuas pri detruado de formikaj nestoj. Formikoj tamen estas komfortaj kaj utilaj vivaĵoj.

Tiu nesto de formikoj situas ĉirkaŭ unu malnova stumpo de arbo. Tial ĉi tiu nesto ne estas tiel facila por piedbati difektita. Somere la nesto sin kaŝas inter kreskaĵaro pli bone kaj tiam ĝi ne estas tiel facila por trovi.

Estas multe da formikoj en la suna duono de nesto en la apuda foto. Ĉu ili klopodas por ripari la difektojn de nesto diligente, aŭ ĉu ili nur facilanime sunumas sin?

Surprize oni povas iam vidi ankaŭ iom pli grandaj birdoj en la apuda arbareto, kvankam la centro de urbo ne estas tre distanca. Finne oni nomas ilin "arbaraj kokinaj birdoj". Ili estas timemaj, sed ili flugas majeste. Tiuj birdoj estus tre bongustaj por manĝi, sed bedaŭrinde oni ne rajtas ĉasi ĉi tie.

Studado kontinuas en la universitata centro de Pori. Granda profesia futuro ne estas atendebla, sed eblas studadi kaj lerni. Iom post iom mi fariĝos bona inĝeniero. Vivo estas plejparte kruela batalo, sed iam aperas ankaŭ kelkaj bonaj momentoj.

La persona ekonomio estas tre malforta sed eble mi elturniĝos, malgraŭ la misintencaj finnaj burokratoj kaj senmoraliĝaj finnaj politikistoj kiuj evidente malamas studantojn kaj volas fari la ekonomion de studantoj eĉ pli malfacila. Ili evidente volas puni la studantojn pro la nepardoneble granda krimo kaj malbona peko de ... studoj?

La granda futuro de nia kara nacieto Mueleja Insulo ankoraŭ atendas. Nia nacio tamen iam ekfloros. Problemoj abundas, sed fine ni prosperos.

Baldaŭ estos nova baloto en Finnlando. Politike la futuro de malriĉa Finnlanda popolo tial ŝajnas iom pli bona, kvankam ĝenerale la ekonomio de lando verŝajne estos pli malbona dum estontaj jaroj.

Ni brave paŝu antaŭen.

La mondo pereu kaj la globala ekonomio atrofiiĝu, sed ni progresos. Ankoraŭ restas multe por fari. Tekniko estas grava afero. Ĉiam eblos studadi, plani kaj lerni iamaniere. Eble ne oficiale, sed tamen iamaniere. Mekaniko vivos eterne! Bonaj inĝenieroj konkeros la mondon!

La futuro de nia civito Mueleja Insulo ĉiam restos en miaj pensoj. Studoj de universitato postulas ĵus nun tre multe da tempo kaj energio, sed malmiope nia kara propra nacio estas la vera celo de ĉiu funkciado, la mezuro de sukceso de tuta persona vivo, la ekstrema plej aspirinda aĵo, la plej sankta inter ĉiuj sanktaĵoj.

La plej grandaj valoroj de nia bona nacieto estas lokaj, loka kono, loka scio, loka povo. Malgrandeco estas nia forto kaj firma bazo por sukceso. Ni volas kompreni, ni volas plani kaj efektivigi.

Ni ne volas esti nur senlabora grupo da humilaj sklavoj. Ni volas veran partoprenon en nuntempa teknika socio. Scienco kaj tekniko ne povas esti por ni nur io distanca kaj neatingebla afero, havaĵo de riĉuloj kaj potencaj burokratoj. Ni meritas atingi notindan rolon en ĉi tiu mondo.

Kaj certe .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)