<<

#115 ; Nova printempo, novaj fortoj, nova espero

>>

Ni nepre bezonas revoj kaj celoj en nia vivo. Alie estus nia mondo plejparte senkonsola kaj malserena loko. Apude ni vidas foton de ies rompiĝa revo. Ĝi situas en la eksa kotona fabriko de urbo Pori, en la sama konstruaĵo kie nun estas la universitata centro. Mi ne konas la malnovan muzikan instrumenton kaj ties rakonton, ties sortoŝanĝojn kaj destinon pli bone. Ĝi estas difektita. Eble okazis iu akcidento? Mi prezentas miaj plej sinceraj kondolencoj, ĉiuokaze.

Miaj revoj ankaŭ suferis iom da damaĝo, sed mi rapide konvaleskos. Eble mia vivo ne antaŭeniros tute laŭ malnovaj planoj, sed ion estontecon nia nacio havos. Ni estos forta, glora kaj eĉ timiga lando. Ni havos multe da nia propra laboro por plenumi.

Ŝajnas ke printempo jam alvenis por Finnlando. Neĝo estas plejpate videbla nur en tiaj lokoj kie oni ĝin kolektis kaj stakigis aparte sindone kaj sukcese. Ankaŭ en ŝirmaj, ombraj lokoj, ekzemple en arbaro, oni povas ankoraŭ vidi iom da neĝo.

Kelkaj salikoj jam floras, la plej fruaj. Finne oni nomas la malgrandajn, ovo-formajn, hare ŝajnajn florojn "katoj de saliko". Aperas almenaŭ 6 diversaj "puraj" specoj de saliko ĉi tie en urbo Pori. Aldone salikoj ofte formas inter si diversaj komplikaj interformoj. Carl von Linné - la patro de scieca botanika sistemo de plantoj - ne ŝatis salikoj tre multe ĝuste pro tiu kialo. Salikoj estas komplikaj.

La naturo aperas ankoraŭ plejparte griza kaj malbela post vintro. La vesperoj estas tamen jam multe pli lumaj kaj esperdonaj. Kelkaj migrobirdoj, kiel grandaj cignoj, mi jam vidis alveni, sed ventoj estis ankoraŭ fortaj kaj iom malvarmaj. Insektoj ne estas videblaj ankoraŭ kaj mi kredas ke migrobirdoj kiuj manĝas insektoj, insektomanĝuloj, ankoraŭ restas en pli varmaj landoj kie ili havas nutraĵon. Ĉi tie insektoj bezonas pli da tempo kaj pli da varmo por evolui kaj kreski.

La malbenita "somera tempo" komencas. Finnoj ŝajnas tre multe ami la lokan tempon de 45° orienta longitudo, tempon de Moskvo. Moskvo situas en Rusujo. Eble la finnoj volus transloĝiĝi al Rusujo?

Mi jam supozis ke la freneza EU prudentiĝis, sed ne, la neracia praktiko de "somera tempo" plue kontinuas. Mi estas trompiĝita. Kiel avida konstruisto de sunhorloĝoj mi preferus ke estu tutan jaron kiel eble plej fiksa rilato inter la loka hora angulo de Suno kaj la oficiala tempo. Korekto por la malbenita "somera tempo" estas superflua kargo. Ni respektu la originan koncepton de tempo.

La futuron de nia nacio mi vidas en bona tekniko, bonaj planoj kaj projektoj.

La popolo meritas tutan partoprenon en tekniko. La tekniko ne povas esti nur iu sekreto en privataj entreprenoj kiuj estas fermitaj por publiko. Nuntempa civilizita socio multe baziĝas al tekniko kaj la civitanoj estus nur sklavoj se ili ne komprenas, planas kaj praktike konstruas la teknikon. Estonte aŭtomatoj kaj robotoj sendube efektivigos plejparton de laboro, sed la homaro devas esti la mastro de civito, la plej granda mastro de tekniko.

Prefere mi uzus Linux -komputilon estonte. Ni favoru realan, konkretan mondon, sed kiel laboriloj ni bezonas iom da komputiloj.

Ni bezonas pli da koloroj. Serenaj koloroj gajigas nin. Lumo estas aĵo mirinda. Mi ŝatus tre multe konstrui diversaj optikaj iloj, kiel bonaj astronomiaj teleskopoj. Lumo estus bona formo de energio por komputiloj de futuro. Lumo ne estas sentema por elektraj perturboj.

Mi tre multe esperas ke nia nacio povos labori kaj plani ekzemple kun elektroniko, elektro-mekaniko, strukturoj, mekanismoj, radioondoj kaj lumo en estonteco. Ni volas fariĝi la lando de ege bonaj inĝenieroj, popolo kiu komprenas sian teknikon.

Praktika laboro verŝajne eblas nur kun elektroniko kaj elektro-mekaniko. Estas tre grave ke ni havas ankaŭ iom da konkreta enhavo. Nura teorio ne kontentigas. Kosto de hidraŭliko aŭ pneŭmatiko por propraj konstruaj projektoj estus sendube multe pli alta.

Ni fidas en mekaniko. Plejfunde nia mondo estas mondo de mekaniko. Mekaniko neniam mortas. Ni bezonas realan hejmon. Nia hejmo ne povas esti nur virtuala. Nia hejmo nepre bezonas mekanikon. Mi firme kredas ke mekaniko havos centran rolon en la futuraj "integentaj" hejmoj. Ni bezonos robotoj, ni bezonos mekanismoj, ni bezonos elektraj motoroj.

Reguliga tekniko montriĝis esti tre postulema temo en universitato, sed mi esperas ke nia nacio Mueleja Insulo havos bonan scipovon pri aŭtomatoj kaj reguliga tekniko. La studado neniam ĉesu. Ni trovos nian propran vojon ĝis Eldorado, la ora lando de grandaj iluzioj.

Estonte la robotoj sendube pli kaj pli okupos fabrikojn. La rolo de homoj en industrio malkreskas. Sekve la metioj de estonteco devas esti io alia ol la metioj de pasinteco. Eble nia malgranda nacio Mueleja Insulo povos helpi por trovi la sekuran kaj stabilan vojon al metioj de futuro en ĉi tiu problemplena (el homa perspektivo) post-industria mondo?

Industrio kaj riĉuloj sendube trasukcesos kun robotoj kaj sen homaj laboristoj. La malriĉa parto de homaro tamen devas ankaŭ trasukcesi sen tradicia industria laboro. Ordinaraj homoj bezonas vivilon sed la industrio ne bezonas homajn laboristojn. Ni bezonas solvon por ĉi tiu estonta dolora vivila problemo, kiun la politikistoj tute ne volas atenti.

Kaj certe .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)