<<

#10 ; Pro la nomfesto de Salamoni, patro de mia patro

>>

En Finnlando la oka tago de monato junio estas la nomfesto de Salomon kaj Salomo. La patro de mia patro estis Salamoni, do ne precise la sama. Tamen mi tradicie festas la nomfeston de mia avo en ĉi tiu tago, 08.06.

Salamoni iom laboris en Ameriko kiel juna viro. Li naskiĝis en la jaro 1882 en Peräseinäjoki en Finnlando. En la jaro 1903 li veturis trans la Atlantiko al Norda Ameriko. La kauzo se sia foriro estis timo de milita servo en Rusujo, en "Siberio" tre malproksime de hejmo. Li revenis al Finnlando post 7 jaroj, en la jaro 1910. Li forpasis en la jaro 1973 kiam mi estis 15 jara.

Salamoni estis jam maljuna kiam mi renkontis lin, sed li ĉiam restos en memoro kiel viro impresa. Ŝerceme mi nomis lin la dua reganto de la sendependa civito Insulo de Muelejo kiel Sameli II 'ameriko-vizitanto'. Sameli estis lia patro kiu naskiĝis en Jalasjärvi kaj poste translokis al Peräseinäjoki. Sameli mortis en la jaro 1918, do la patro Sameli kaj la filo Salamoni sendube havis tempon renkonti unu la alian post la reveno de Salamoni, la viro transoceana.

Mi mem estas la fiera kvina membro de la fama Sameli-dinastio. Estas bone koni sian devenon, siajn patrojn. Tamen mi ne povas aserti esti la sola posteulo de Sameli. Tiu afero de Sameli-dinastio estas plejparte nur unu ŝerco. Eĉ la naskan domon de Sameli mi ne posedas. Lia fratino daŭrigis tie en la domo de Yli-Petäys en vilaĝo Jokipii de komunumo Jalasjärvi kun ŝia familio kiam mia prapatro Sameli lasis la domon kun lia propra familio.

Mi iom planis konstrui kalendaron en kiu oni nombras la jarojn ek de la jaro en kiu Salamoni revenis al Peräseinäjoki. Do la jaro 1910 eble en futuro estus jaro nulo aŭ jaro unu en la kalendaro de sendependa civito Insulo de Muelejo.

La finna somero estas plej bele en komenco de junio. Folioj de arboj estas puraj kaj hele verdaj. Jam floras la pomarboj kaj ĉi tie relative sude en la urbo Pori ankaŭ hipokastanoj floras.

Malrapide mi progresas en konstruo de nacia eposo de la ŝtato en la hispana lingvo. Ne tre malhelpos se longe daŭros. Mi estas ja nur komencanta rekruto en la larĝa laborkampo de konstruado de naciaj eposoj, precipe hispane.

La enhavo de nacia eposo sendube fariĝos tre varia. Ekzemple mi intencas memorigi kaj eĉ eternigi la malgrandan muŝon kiu vivis kun mi laste somere en la dometo de mia patro. Ĝi estis muŝo plaĉema. Preskaŭ neniam min ĝenis. Do mi lasis ĝin vivi sian propran vivon. Aŭtune ĝi mortis kaj mi sentis doloron. Donde dolor, donde amor [el la filmo Fading Gigolo, John Turturro]

La somero ŝajnas esti tre sola tempo ankaŭ en la urbo Pori. Mi tamen firme kredas ke mi sukcesos kaj fine atingos miajn celojn, iom post iom. Nur unu vojo mi vidas fronte de mi. Mia avo Salamoni trasukcesis kaj ankaŭ mi intencas trasukcesi en mia vivo. Almenaŭ eblos fariĝi heroo de sia propra vivo.

Laŭ mia kompreno FEM-metodo ("metodo de malgrandaj elementoj", angle Finite Element Method) devas esti la ŝlosilo al grandaj trezoroj, saĝecoj kaj sekretoj. Komputeraj algoritmoj kun inĝiniera fiziko kaj praktikaj numere matematikaj metodoj montros la vojon al El Dorado, al la ora lando. Teoria pura matematiko ne estas tre interesa, sed la praktikaj numeraj metodoj estas tre utilaj kaj promese esperigaj.

Tridimensia utila grafiko estas grava utilaĵo. Dum somero mi vere strebos atingi resultojn en 3D-modeloj kaj aplikoj de inĝiniera fiziko. Kiel venonta inĝeniero kaj nuna profesia programisto mi konstruos miajn programojn mem, sen helpo de Bill Gates (kiun priskribas la frazo "How much do you want to pay tomorrow"). La kodo estos nefermita, nesekreta kaj ĝenerale havebla al ĉiuj. La programoj funkcios en norma hejma komputero, ekzemple en la programo IE aŭ "Internet Explorer" de Bill Gates :-(.

Spirito de avo Salamoni min helpu!


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)