<<

#11 ; Sentante kiel morta birdo?

>>

La sekvanta foto ne prezentas min. Tio estas morta birdo, monedo sur la muro de tombejo de finna urbo Pori. Estas multaj malgrandaj formikoj proksime al la morta monedo. Tie estas ankaŭ kelkaj pli grandaj helaj raŭpoj aŭ larvoj (nevideblaj en la foto). La formikoj sieĝas la larvojn. Eble la formikoj emas manĝi la larvojn? Kelkaj formikoj portas larvon for, al ilia nesto?

Estas meza somero. La Suno leviĝas plej alte en sudo en meztago. Tuta Finnlando kvazaŭ dormas. Ni preskaŭ jam atendas la aŭtunon. Ni ĉiuj tute bone scias ke la varmaj someraj tagoj ne daŭros longe.

Sed mi ne meritas perdi la someron. Mi devas venki la batalon de vivo, kvankam mi eble sentas min kiel unu morta birdo.

La postuloj kaj celoj antaŭ mi estas severaj kaj ambiciaj. Tamen ne eblos vivi en iu alia maniero. Alternativoj praktike ne ekzistas. Nur aspirindaj rezultoj estas akcepteblaj. Ne indas vidi vanaj solvoj fronte de si.

Dum la someraj ferioj fine devas serioze adheri al taskoj de inĝenieraj lernfakoj. Nome tiu kiujn mi mem aprezas, trovi mian propran vojon al vere utila lerteco. Tio eble ne estos tute sama kiel la norma lerna kariero en la skolo.

Se mi sukcesos, poste mi eble estos kapabla kanti kiel Frank Sinatra "mi faris ĝin laŭ mia propra vojo".

Mi sentas kaj esperas ke eblas trovi pli kontentigan vojon al povoscio de inĝeniero, pli kontentigan ol la norma vojo. Tiu estos la vojo de sendependa ŝtato Insulo de Muelejo. Tiu vojo estas bezona kaj necesa ĉar al mi kredeble ne eblos vere partopreni en okupoj kaj funkcioj de iu entrepreno.

La normo en inĝenieraj studoj estas labori en vera entrepreno. La normo estas uzi pretaj komercaj programoj. La normo ne ŝajnas teorie tre profunda kaj postulema.

Mia vojo estos pli teoria. Mi ja estas programisto. Mi volas uzi miajn proprajn komputerajn programojn por krei bonan grafikon, bonajn 3-dimensiajn modelojn, bonajn inĝenierajn modelojn. La programoj imitos la realon kiel eble plej bone. La programoj estos facile legeblaj. Mi volas mem kompreni, mem decidi kaj solvi.

Kaj se mi malsukcesos, ĉu mi min sentos kiel iu monedo morta sur la malhela muro de urba tombejo? Ĉu mi mortos kaj ĉu la larvoj min manĝos se mi ne efektivigos la grandajn planojn? Nu, almenaŭ mi fariĝus trista kaj malgaja. Mi min sentus kiel iu duonmorta vundigita lacerto aŭ kiel iu seka ofendigita rano kun aknoj.


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)