<< | #09 ; Ĉu nacia eposo en la hispana lingvo? |
>> |
Mi studas iom da hispana lingvo en la skolo dum somero. En futuro estos tamen malfacile daŭrigi la lingvan studon. En la venonta aŭtuno ne eblas lerni pli da hispana lingvo en la skolo. Ĝenerale mankas instruistoj de hispana lingvo en Finnlando, kvankam la lingvo estas al ni interesa kaj relative facila (kompare ekzemple kun la franca lingvo).
Nepre devas tamen praktiki la lingvon por pli bone ĝin lerni. Tial mi konsideras efektivigi nacian eposon de la ŝtato Insulo de Muelejo en la hispana lingvo en ĉi tiu paĝaro ( vidu la paĝon Español ). La sendependa civito ja bezonas sian propran nacian eposon. Finnoj havas la bone konata eposo Kalevala, sed Finnlando estas ja al mi iu fremda lando. Do Kalevala ne taŭgas al ni.
Mi pensis ke estu 12 poemoj en la eposo. Ĉiu poemo iom rakontu pri unu monato de jaro. Kelkaj poemoj povas priskribi la stelojn kaj konstelaciojn de nokta ĉielo, kun rimedoj de poema libereco. Tio ne estos iu "seka" lernolibro. En la someraj monatoj oni poeme priskribu la Sunon kaj Lunon. Dum somero la finna nokta ĉielo nome estas tro hela por vidi stelojn.
Mi prizorgas pri la fatalo de finna origina religio, la natura religio. Preskaŭ 1000 jaroj pli frue la militistoj kaj pastroj de okcidento detruis nian veran propran religion. La vandalistoj mortigis niajn religiajn estrojn. Ili ruinigis la sanktajn lokojn de nia natura religio, la oferaĵajn boskojn. Nur malmulte restas de nia origina finna religio. Murdistoj de eksterlando anstataŭigis nian finnan pacan religion kun ilia religio de milito.
Nia propra origina natura religio estas plejparte perdita, sed mi volas porti elementoj de natura religio al la nacia eposo de civito. Spiritoj de naturo. Dioj kaj Diinoj de ĉielo. Niaj prauloj kaj iliaj fantomoj. Nia propra naturo, nia propra ĉirkaŭaĵo. La propra naturo de judoj estas al ni fremda. La problemaron de Proksima Oriento ni ne bezonas.
Ekzistas ja la problemo ke mi ne konas la hispanan lingvon tre bone. Amantoj de poemoj ne ofendiĝu! Mi esperas ke la libereco de poemaro min helpos atingi ian kontentigan rezulton, kvankam mankas al mi scio de la hispana lingvo. Troe optimisme? La poemo fakte diros ion alian al kion mi intencas? Nu, oni ne estu troe kritikema, ĉi tio estas ja nur ia ludo!
La nomo de la nacia eposo? Tion mi devas ankoraŭ mediti. Ĉu simple "Dekdu poemoj de jaraj naturaj sezonoj"? Nu, hispane, kompreneble ...
La lingvo en la eposo devas esti simpla, ĉar mi lernis la hispanan lingvon nur du monatoj. Eble tamen sukcesos esprimi komplikaj ideoj kun naivaj vortoj? Poemoj ne estas tiel facile refuteblaj, demonstrendaj kaj pruveblaj esti malĝustaj. La opinioj ne estas maljustaj. Do poemo ne povas esti maljusta?
Do mi firme kredas ke iom post iom kreskos dum somero la nacia eposo de sendependa civito Insulo de Muelejo. Aliaj taskoj ne mankas al mi, sed principe abundas libera tempo dum la someraj ferioj de nia skolo. Espereble mi baldaŭ sukcesos konstrui fortikan framon al la nacia eposo. Pli poste eblas ja ĝin ripari, plibonigi kaj vastigi.