<< | #08 ; Bazaj valoroj, akvo, aero, varmo, vento |
>> |
Jam alvenis la monato de majo kaj estas bele hele verdaj la novaj folioj de (foliaj) arboj. Ankoraŭ la vetero ne estas tre varma, sed sufiĉe milda kaj komforta, almenaŭ al mi. Pluvas iom kaj la vento estis iom forta, sed nuntempe ne estas al mi necese restadi tiel multe subĉiele.
Nun frusomere mi provas lerni iom da hispana lingvo. Mi ne kredas ke tio havos influon al mia uzo de nia vere internacia lingvo Esperanto. La lingvoj iom similas unu al la alia, sed la hispanan oni devas lerni aparte.
Scio de Esperanto ne helpas multe studadon de hispana lingvo. La lingvoj ne intermiksiĝas facile. La hispana lingvo estas al finnoj sufiĉe facila, sed estas en ĝi multaj gramatikaj reguloj kaj esceptoj de reguloj, eble eĉ esceptoj de esceptoj? Oni devas parkeriĝi multe da detaloj.
Bedaŭrinde verŝajne ne eblos praktike uzi la hispanan lingvon en la plej proksima futuro. Hispanlingvaj "fontoj" kaj hispana literaturo estas tre raraj en Finnlando.
Hazarde mi estas renkontita la teorian problemaron de hejtado kaj klimatizo de domoj. Tio teoria laborkampo nun okupas miajn pensojn. Eble mi neniam trovos verajn laborajn eblojn en ĝi, sed tamen profitas revi kaj strebi.
Antaŭe mi tre malmulte zorgis kaj komprenis pri aferoj de varmo, akvo, aero kaj malsekaĵo en aero. Nun mi tamen sentas ke nepre devas lerni la teoriajn grundojn de termiko kaj la prozesoj en kioj varmo moviĝas ekzemple de akvo al aero (aŭ en la alia, kontraŭa direkto) en kelkaj aparatoj.
En Finnlando oni ja bezonas hejti domojn almenaŭ dum la malvarma sezono, dum plejparto de jaro. Do la hejtado de domoj estas tre grava tekniko. La plej novaj teknikaj planoj asertas ke estas eble trasukcesi eĉ tute sen brulaĵo kaj sen elektro (nome tia elektro kio originas en ekstero).
Dum la varma sezono eblas stoki ekzemple varmon de Suno en la grundo ekzemple 100 metroj sub la tersupraĵo. Dum la malvarma sezono eblas preni varmon el la "stoko". Dum la hela tempo eblas transformi radian energion de Suno al elektra energio.
Estus tre grave en kamparo kaj provinco se eblus vivi komforte sen elektro de ekstere. Certe oni bezonas kelkaj rezervaj rimedoj, sed nova tekniko povas helpi malaltigi kostojn de moderna vivo.
Nun mi devas lerni kiel simuli transiron de varmo, kiel imiti teorie kaj kalkule kvalitojn de aero, kiel sekvi la fluon de aero kaj akvo kun komputero. Mi estas ja programisto, do mi programu. Mi volas ja lerni kaj labori kiel inĝeniero, do mi proprigu al mi la fizikan teorion kaj mi konstruu la necesajn prozedurojn.
Ne eblas progresi tre rapide. Mi estas nur rekruto en kampoj de varmo, aero kaj malsekaĵo. Tioj ne estas tre simplaj temoj, sed mi kredas ke la bazaj procezoj estas simplaj kaj eblas simuli tioj en komputero sufiĉe bone. Trovi la korektaj procezoj kaj trovi la bonan metodon, tio tamen prenos iom da tempo.
Certe temas pri certaj aparatoj kaj pri certaj detalaj teknikaj solvoj. Sen teknikaj detaloj la laboro ne povos porti bonan frukton kaj prezenti utilajn rezultojn. Mi tamen esperas ke mi trovos ion rimedon, kun sufiĉe longa tempo kaj severa laboro. Per aspera ad astra
aŭ esperante "Tra malficilaĵoj al steloj", kiel diris la malnovaj loĝantoj de urbo Roma.