<< | #07 ; Marŝado en takto de Pori |
>> |
La statuo de juna milita tamburisto en centro de urbo Pori estas grava finna nacia simbolo. La finna svedlingva verkisto Johan Ludvig Runeberg verkis la libron pri "la rakontoj de subleŭtenanto Stool" (origine svedlingve "Fänrik Stools sägner"). La libro estas tradukita al la finna lingvo en multaj publikigoj kaj ĝi apartenas al la kara heredaĵo de mia infaneco.
Origino de rakonto pri la juna tamburisto estas dum la milito inter Svedio kaj Rusujo en jaroj 1808 - 1809. Finnlando estis tiam parto de Svedio kaj post la milito ĝi fariĝis parto de Rusujo, ĉar Rusujo venkis. En la jaro 1917 Finnlando fariĝis sendependa nacio kiam estis la unua mondmilito kaj la fama socialisma revolucio en Rusujo.
Fakte "la rakontoj de subleŭtenanto Stool" naskiĝis nur kelkaj jardekoj post la Finna Milito 1808 - 1809. La generacio kiu travivis la militon ne skribis la rakontojn. La malgranda libro de J.L. Runeberg tamen estis - kaj restas - tre distingita verko al la naskiĝanta juna finna nacio kiu aspiris al memstareco.
La vera modelo de "subleŭtenanto Stool" eble estis Adolf Fredrik Pelander kiu vivis en Ruovesi kie ankaŭ Runeberg iam loĝis en la sama domo. Li rakontis pri la milito kiel maljunulo.
En Finnlando oni tradicie emas paroli pri "Finna-Svedio" kiam oni celas la nacion antaŭ la Finna Milito. Aliaj tamen povas kontraŭdiri ke neniam ekzistis tia lando. La nomo de lando estis Svedujo!
Sveda reĝo eble ne estis tre sperta kaj kapabla militiri dum la Finna Milito. Oni kritikis la svedan agadon - kaj precipe mankon de agado - multe en Finnlando. La bataloj fakte ne estis tre grandaj laŭ nunaj standardoj, sed la viroj de Pori kaj soldatoj de ĉirkaŭaĵo de Pori ludis proporcie grandan rolon en bataloj.
Finnlando perdis en la milito kontraŭ Rusujo, ne ricevante helpon el la patrina lando Svedujo, sed la finnaj soldatoj batalis tenace kaj kuraĝe. Pro la kuraĝo de finnoj la aŭtokrato "cesaro" de Rusujo eble donis aŭtonomion al finnoj kaj ne provis tute okupi la landon kun rusaj trupoj kaj subigi la popolon.
La juna tamburisto en centro de Pori estas simbolo de finna kuraĝo kaj batala deziro.
Hispana lingvo, mia nova kaprico. Tamen mankas hispanaj libroj kaj aliaj hispanlingvaj fontoj ĉi tie. Bonŝance troviĝis almenaŭ kelkaj malnovaj senpagaj hispanaj (virinaj?) revuoj en la skola biblioteko.
La hispanaj revuoj ŝajnas tre "seksemaj". Sekso klare estas granda konstanta temo en ĉiuj numeroj. Eble tro da sunlumo en Hispanio? Tro da vitaminoj?
Bonaj vitaminoj mi certe bezonus. Progreso estas ege malrapida en ĉiuj frontoj. En somero mi espereble havos pli da tempo al libervolaj funkcioj.
Komm lieber Mai und mache die Bäume wieder grün!
Nenia progreso en germana kaj rusa lingvo. Nenia progreso en 3D-grafiko. Deprimiĝante. La juna tamburisto riproĉas min. La malnovaj fantomoj de jam delonge mortaj soldatoj depost pli ol 200 jaroj el la Finna Milito montras al mi akuzante. Kie estas mia militista spirito, kie ebriiĝanta ekstazo de batalo, kie temerara klaketo de spadoj kaj klavoj? Ĉu eĉ 'Viagra' aŭ 'Levitra' kun troe seksemaj hispanaj revuoj helpus al mi?