<<

#06 ; Ĉu mi jam diru 'la primavera'

>>

Blankaj "katoj" en salikoj, malgrandaj arboj, ĉe la flanko de vojo en la urbo Pori, okcidenta Finnlando. Reproduktiĝaj organoj de la planto, floroj sen petaloj. Tradicia signo de printempo en Finnlando. "Kie saliko, tie akvo", laŭ onidiro. Saliko emas kreski en malsekaĵoj kiel defluejoj kaj ĝi vekiĝas frue post vintro en printempo.

Mi lernis ke en la hispana lingvo 'printempo' estas 'la primavera'. Mi intencas lerni iom da hispana lingvo dum somero, certe nur elementoj. Ankoraŭ ne eblas komenci skribi hispane, ne ne ne.

Fakte mi prefere lernus la francan lingvon, sed tio ne eblas nun en la skolo. Esperanto, neŭtrala lingvo internacia estas ja rekomendinda, sed en praktiko ĝi estas tre rara. La librejo de skolo havas neniajn librojn esperantajn.

Diligente studante mi provas studadi eĉ aferoj entreprenistaj, esperante pluaj poentoj en la skolo. Provizore ne eblas al mi fakte fariĝi sendependa entreprenisto aŭ direktoro en iu alia entrepreno. Aferoj entreprenistaj estas al mi konsiderinde fremdaj, sed ili kaŭzis al mi pensi serioze pri la sendependa civito Insulo de Muelejo.

La memstara ŝtato Insulo de Muelejo estas kvazaŭ unu komencanta entrepreno.

Ankoraŭ ni havas preskaŭ nenion realan en nia civito. Tio estas fakto kun kio ni devas vivi. Ĝis plue enhavo de nia kara ŝtato restos plejparte virtuala. Eblas disvolvi kelkaj talentoj kaj povoscioj. Eblas atingi kelkaj teoriaj rezultoj. Eblas skribi kaj desegni, plani kaj revi. Eblas ludi 'lotto' kaj deziri bonan sorton.

Progreso tamen estas eĉ en teorio deprime malrapida, kvazaŭ trinkante gudron (Plena Vortaro: Gudro ; Nigra flua substanco, restaĵo el distilado de keno aŭ karbo).

Pli bona strategio tamen ne estas neefektigebla. Produktado de potencaj maŝinoj kaj ekstreme vastaj inteligentaj sistemoj ne estas realigeblaj. Ni estas nur malgranda ŝtato kaj niaj produktoj estos malgrandaj, kvankam utilaj. Ni povos fariĝi fortaj en scio kaj arto. Ni povos kreski al malgrandaj pigmeaj gigantoj, same kiel "katoj" en salikoj.


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)