<<

#05 ; De tago al tago

>>

Jam alvenas printempo. La vintro en Finnlando estis preskaŭ milda. Tamen eblas ankoraŭ neĝo kaj frosto, almenaŭ dum unu monato. Dum semajnfino mi vizitis hejmlokon kaj en reveno kunportis interalie kelkaj malnovaj esperantaj vortaroj al Pori. Ne estas tiel facile trovi novaj esperantaj vortaroj en butikoj. Ĉu EU malpermesis kaj kondamnis kiel signo de "separatismo" aŭ eĉ "terorismo"?

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ ĉirkaŭ 35 jaroj kun la finna unulingva lernolibro "Privilegia vojo al lingvoscio", principe laŭ la "natura" metodo. Certe mi uzis ankaŭ nacilingvan vortaron kiel helpilo. La futura vizio de Esperanto ŝajnis tiam iom pli bona ol nun. La verda stelo ŝajne iom paliĝis kaj kolorperdis pli tarde.

Ni tamen kredu al la futuro de nia internacia lingvo, kredu kaj laboru kun ĝi, uzu ĝin. Ofte oni pensas ke Esperanto estas nur lingvo de paco kaj pacifismo. Laŭ mia interpreto tio ne estas necese. Esperanto povas egale bone esti lingvo de paco kaj ankaŭ lingvo de milito. Mi opinias ke Esperanto estas ĝenerala lingvo al ĉioj intencoj.

Eble ekzistas kelkaj vidpunktoj en la Lingvo en kiuj eĉ mi - kun mia lima scio - konus labori kaj iom partopreni al la progreso de nia Lingvo. Tion mi tamen ne vidas kiel mia propra laborkampo. Esperanto ne ekzistas al si mem, Esperanto ne estas io absoluta valoro. Al mi Esperanto estas laborilo. Aliaj kun pli bona talento esprolu la Lingvon.

Grave estas uzi la lingvon aktive. Ĉi tie ja temas pri studado de tekniko kaj pri la memstara ŝtato Insulo de Muelejo. Esperanto ne povas esti la sola lingvo en la ŝtato, sed ĝi havos ĝian rolon.

Sed kio estos la estonteco de sendependa civito Insulo de Muelejo, nia kara kvankam plejparte nur virtuala hejmlando? Reale estas nur malmulte. Mi volas konstrui precipe teoriaj talentoj al la ŝtato. Mi serĉas funkciantajn konstruaĵojn, eblajn vojojn, sanajn rimedojn.

Maŝina tekniko estas bona starto. Ni ĉiam bezonos maŝinojn. Maŝinoj ne estas malamikoj de homaro. Oni ne timu teknikon, ĉar tekniko ne estas problemo. Tekniko estas la solvo. Nova tekniko savos la mondon.

Problemoj de vivrimedoj kaj laborkapabloj estas globalaj. Kiel akiri porvivon, hejmon, manĝaĵon kaj monon en la estonteco? La tutmonda ekonoma konkuro ne ofertas taŭgan solvon al ordinaruloj. Globalismo ne helpas tiujn kiuj ne estas tre riĉaj.

Ni devas serĉi malgrandajn lokajn rimedojn por konstrui la novan mondon, nian malgrandan sed pli bonan mondon. La rezultoj ankoraŭ ne estas pretaj, sed mi kredas ke mi ilin trovos dumvoje, iom post iom. Gravas revi, toleri, eltrovi, malkovri, plani, konstrui.

La bazaj bezonoj de homaro estas plej gravaj. Ni devas loĝi, vivi, manĝi, trinki. Ni bezonas domojn, vestojn, laborilojn, sanecon, sociajn valorojn, kulturon. Tekniko povas porti solvojn al niaj bezonoj. Tekniko estas nia amiko.


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)