<< | #04 ; Drakoj ekzistas! |
>> |
Mi neniam antaŭe kredis en drakoj. Certe tiuj devas esti nur malnova superstiĉo, maksimume iuj kompatindaj fabeloj al infanoj. Drakoj estas kontraŭ scienca mondkoncepto, ĉiopova kapitalismo, potenco de mono kaj ortodoksa okcidenta socia ordo. Nur ĉinoj kredas al la ekzisto de drakoj, se eĉ ili kredas. Tiel mi pensis antaŭe, en mia antaŭa vivo.
Sabate 21a februaro 2015 ĉio ŝanĝiĝis. Nova vivo komenciĝis al mi. La mirakla sabato ŝanĝis min al nova viro, viro numero #2. Eventuale mi jam ie antaŭe informis ke mi estas ŝanĝiĝita al nova viro numero #2, aŭ eble eĉ nova viro numero #3, aŭ 4, 5 ... mi ne plu memoras certe. Ĉiookaze mi sentas min kiel renaskiĝita. Mi estas jam nova viro numero N+1.
Vera drako promenis kontraŭ min en la vendoplaco de urbo Pori. Vivanta, malsata, eĉ sangavida, kruela kaj malkompatema DRAKO kun multaj piedoj!
Mia vivo neniam plu estos la sama. Mi estas renkontita monstron, veran danĝeran monstron. Mia tuta vivo montriĝis al mi rapide kiel filmo kiam mi renkontis la - laŭ sana prudento ne-ekzistantan - monstron, kio tamen klare ekzistas kaj eĉ fartas bone. Ĉu ĝi venas el Loch Ness aŭ el Loch Lomond, mi ne scias. Sed ĝi estas terura, nekredeble monstra, senskrupula, malica, tute malbona, malmoliĝinta, senmorala, neetika, ŝoka.
Konsolon post tiu ŝoko mi trovas nur en libroj. Librojn mi hazarde sukcesis havigi el la biblioteko de nia lernejo. Estis vintra ferio dum unu semajno, sed la libraro estis tamen malfermita.
Malnovaj libroj el la deponejo (stoko de biblioteko) estis proponitaj al publiko senpage kaj mi uzis la eblon abunde, malavare. Kiel vi vidas en la bildo kio montras parton de libroj kiojn mi portis el libraro al la loĝejo, al la oficejo de ambasado. La libroj jam apartenas al la memstara civito de Insulo de Muelejo. Ili estas ŝtata posedaĵo.
Prave mia originala intenco estis skribi pri la futuro de Insulo de Muelejo, la sendependa ŝtato. Devas trakti la eblajn futurajn metiojn de la civito.
Oni bezonas metiojn, vivilojn, industriojn. Mi ja ne estas sole tiurilate en la mondo. Se estus kapitalo, la tasko estus multe pli facila.
Sen kapitalo oni povas nur konstrui teorian povoscion, teorian lertecon. Kiel inĝeniero mi eble konus projekti ekzemple iojn mekanismojn aŭ maŝinarojn. Eble Insulo de Muelejo kelkfoje publikigos librojn, tekstojn, desegnaĵojn, programojn?
Tre volonte la sendependa civito konstruus domojn, konstruaĵojn, solvojn al la bazaj bezonoj de homoj. Oni devos ĉiam loĝi, hejti, manĝi, lavi, ripozi, vivi. Tioj bazaj aferoj ne aliiĝos iam. Ĉiam bezonos malnovaj servoj, kvankam la teknika solvo povas esti nova.
Ĉu mi trovos la solvon en libroj? Espereble tio okazos. Mondan revolucion mi ne serĉas, drakon aŭ aliajn miraklojn ni ne bezonos. En praktiko la plej gravaj postuloj estas ofte simplaj. Iafoje ankaŭ malgranda efektivigo povas esti utila. Kaj precipe en la malgranda civito devas malgrandaj solvoj sufiĉi.